INTER NI

En la tagoj, kiam ni preparis nin por festi la 50-jarigxon de "El Popola Cxinio", ni ricevis multe da gratulaj leteroj, telegramoj kaj artikoloj, el kiuj iuj estis jam publikigitaj en la maja numero kaj aliaj legigxos en la julia kune kun niaj raportoj pri la jubileado. Ni volas diri, ke ni rigardas la varmajn vortojn de la legantoj kiel ilian kuragxigon al ni. Pro tio ni publikigis kaj publikigos ilin preskaux sensxangxe. La nuna numero estas la 501-a. Prave diris s-ro Gerrit Berveling, ke tio estas nova deirpunkto. Multaj el niaj legantoj esprimis sian bondeziron al nia revuo, ke gxi akiru pli grandajn sukcesojn en la jaro 2000 kaj la sekvaj jaroj. Juna vjetnama samideano Lai Thi Hai Ly skribis al ni: "Mi promesas de tempo al tempo sendi al vi miajn artikoletojn kiel kunlaborojn pro la kreskigo de amikecaj kaj kulturaj rilatoj inter la geesperantistoj de ambaux niaj landoj." Cxio cxi profunde emocias nin kaj kuragxigas nin por nia laboro en la estonteco. Koran dankon al cxiuj niaj legantoj.

La Red.