Pere de la okuloj de niaj raportistoj

Ni esperas, ke pere de la okuloj de niaj raportistoj, EPCx pli konkrete konigos vivoplenan Cxinion al la legantoj

de WANG HANPING

KIEL sia nomo, "El Popola Cxinio" klare difinis jam cxe la unua numero sian taskon, t.e. raporti pri Cxinio hieraux kaj hodiaux. Por plejparto de niaj legantoj, Cxinio estis antikva kaj mistera. En la unuaj 50-aj jaroj informoj el Cxinio komunikigxis multe malpli glate ol hodiaux kauxze de la politiko kaj tekniko. EPCx funkciis kiel unu el la malmultaj cxinaj legajxoj, pere de kiuj alilandanoj povis informigxi pri Cxinio, kiel ponto kaj ligilo inter e-istoj cxinaj kaj alilandaj.

Cxinio posedas vastan teritorion kaj longan historion. Kiel konigi gxin cxiuflanke al la legantoj? Tio estis malfacila por la tiama redakcio de EPCx konsistanta el 5 personoj. Pro tio EPCx havis malmulte da fotoj kaj gxiaj artikoloj plejparte estis kompilitaj. Meze de la 60-aj jaroj, por plibonigi EPCx-laboron kaj disvolvi E-aferon la redakcio de EPCx varbis novajn anojn kaj komencis labordividon laux fakoj: iuj sin okupis pri intervjuo kaj aliaj ? pri fotado. La revuo aperis denove cxiumonate. En la 80-aj jaroj pli ol 20 raportistoj kaj redaktoroj laboris por EPCx. Ili intervjuis en diversaj lokoj de Cxinio kaj ecx landlimaj regionoj de nacimalplimultoj. Dank' al ilia klopodo, EPCx liveris al siaj legantoj jenajn rubrikojn: "Malfermitaj urboj", "Vojagxo laux Yangzi-rivero", "El reala vivo de Cxinio", "Vivo de ordinaraj cxinoj", "Multnacia Cxinio" k.a.

Ni esperas, ke pere de la okuloj de niaj raportistoj, EPCx pli konkrete konigos vivoplenan Cxinion al la legantoj. Por raporti kaj foti pri naciaj moroj kaj lokaj gustoj, niaj raportistoj iris al malproksimaj lokoj kaj ofte vojagxis en cxinaj tradiciaj festoj. Siatempe, s-ino Zhang Meizhi, nuna viccxefredaktoro de EPCx, ofte konfidis sian filineton al alia kaj vojagxis longtempe por intervjuado. En pli ol 10 jaroj sxiaj spuroj estis postlasitaj en diversaj lokoj de Cxinio. S-ro Liu Sigong, nia fotisto, 3-foje vojagxis al Xinjiang kaj 4-foje al Yunnan por foti la vivon de nacimalplimultanoj. En la pasintaj du jaroj, niaj raportistoj vizitis Tibeton kaj Makaon.

En la lastaj jaroj, influate de la sxangxigxo de socia ekonomia strukturo, la nombro de niaj raportistoj malmultigxis, tio ege pezigis la laboron de la restantaj personoj. Ekz., s-ro Zheng Zhenjie sin okupas pri raportoj ne nur pri ekonomio kaj socia vivo, sed ankaux pri nacioj, kuracado kaj sanprotektado; s-ino Pang Naiying ? ne nur pri kulturo kaj edukado, sed ankaux pri medi-protektado kaj turismo; s-ino Xiang Hong ? ne nur pri virinoj kaj infanoj, scienco kaj tekniko, sed ankaux pri arkeologio, sporto kaj aliaj; s-roj Li Chungeng, Zhao Xi kaj Li Yuwei respondecas pri fotado kaj foto-elektado. Kutime, ili cxiuj devas unue elmeti sian raportan planon por cxiuj numeroj de la tuta jaro, poste diskuti pri la praktikebleco kaj fine plenumi ilin unu post alia.

Pro manko de manoj, nun pliigxis en la revuo artikoloj kompilitaj kaj skribitaj de aliaj laux peto de EPCx-redaktoroj. Tamen la redakcio ankoraux lancxis novajn rubrikojn, kiaj "Laux antikva vojo al Tibeto", "Laux la Silka Vojo" kaj aliajn rubrikojn sxatatajn de legantoj. En 1989-1990, la redakcio petis raportiston ekster EPCx por intervjuo kaj lancxis la rubrikon "Laux la suda Silka Vojo". Post tio ni entreprenis la rubrikon "Laux la Silka Vojo". Ekde 1995, la redakcio sinsekve sendis 5 grupojn cxiu el unu raportisto kaj unu fotisto al la Silka Vojo. Dum 3 jaroj, ili transiris altajn montojn, trapasis vastajn stepojn kaj sovagxajn dezertojn, spertis sennombrajn malfacilojn kaj finfine plenumis la raporto-serion por 32 numeroj de EPCx, montris al la legantoj la Silkan Vojon hieraux kaj hodiaux kun historia kulturo kaj reala vivo. Pro manko de manoj kaj mono, la redakcio ne povas ofte okazigi tiom grandan intervjuon kaj raporton, tamen ni lancxos malgrandajn raporto-seriojn, kia "Sercxo de Shangrila".

Hodiaux, alilandanoj povas koni malfermitan Cxinion tra diversaj kanaloj. Ni ofte pripensis kiel liveri al la legantoj pli multe da legindajxoj en nia revuo el limigitaj pagxoj. Per diversaj rimedoj kaj kanaloj ni sciis, ke multaj legantoj interesigxas pri cxinaj kulturo, historio, vivo, Tibeto, Hongkong kaj aliaj temoj, do, en la lastaj jaroj ni igis la revuon distingigxa per karakteroj kultura, socia kaj Esperanta kun pli multe da fotoj kaj mallongaj artikoloj. En la komenco de 2000 ni prove lancxis en cxiu numero unu temon detale eksplikitan. Krome, por plenumi la deziron de la legantoj, ni lancxis la rubrikon "Temo proponita de legantoj", en kiu ni respondas iujn komunajn demandojn el la leteroj de niaj legantoj.

Kompare kun la kolegoj de alilingvaj revuoj, niaj raportistoj eble estas pli penemaj sed malpli salajrataj, tamen ili cxiuj havas profundan amon al Esperanto kaj volonte laboras kun plena energio por E-afero. Niaj raportistoj tre gxojis cxiam, kiam alilandaj e-istoj gastis en la redakcio, kaj cxiam, kiam la redakcio ricevis leteron de niaj legantoj. Fari EPCx fenestro, tra kiu la legantoj povas koni Cxinion kaj per kiu ni montras la cxarmon de Esperanto al la ekstera mondo ? jen la deziro de cxiuj niaj raportistoj kaj la celo, al kiu ili strebas sencxese.