Amo al Esperanto

En la unua tago, kiam ni eklaboris por EPCx, ni estis nedisigeble kunligitaj kun Esperanto. Krom labori por la revuo, ni ankaux helpas CxEL kaj CxEE?

de WANG LIHUA

EN 1982, mi kaj miaj tri kunlernantoj, diplomigxintaj el la fakultato de la franca lingvo de la Pekina Lingva Instituto, eklaboris en la redakcio de EPCx, post unujara lernado de Esperanto. Siatempe, laboris por EPCx dekkelkaj e-istoj cx.-40-jaraj, kiuj plejparte lernis Esperanton dum unu jaro kaj duono, diplomigxinte el la fremdlingva fakultato de altlernejoj meze de la 60-aj jaroj.

Gxenerale, la artikoloj de nia revuo devas esti traktitaj per lingva polurado, tajpado, reviziado, tralegado kaj aliaj 5 procedoj. En la tiama redakcio mi kaj miaj kunlernantoj estis la plej junaj, do ni komencis la laboron per tajpado kaj reviziado. Tiam, ni, e-istoj de la redakcio, havis cxiu tajpilon, kaj cxiutage, je la 8-a, eksonis en la oficejo de dekkelke da personoj "simfonio" ludata per tajpiloj. Post kiam niaj artikoloj estis kompostitaj en la presejo, ni devis regxustigi la galeprovajxojn. Cxiumonate ni iris regule al la presejo por korektado, kaj poste du el ni restis tie por labori kune kun kompostistoj gxis kiam aperis la lastaj provajxoj.

En tiu periodo cxiuj miaj kolegoj tiel ripetis la laboron monotonan kaj probable gravan. Ili silente dedicxis sian junecon kaj ecx la tutan vivon al EPCx. Por ke la revuo povu akurate atingi la adreson de la legantoj, ili cxiam laboris silente, energie.

Krom tio ni helpas al la Cxina E-Ligo (CxEL) fari multajn laborojn, esperantigas cxinajn librojn por la Cxina E-Eldonejo, okazigas E-aktivadojn k.a. Inter ni ne mankas elstaraj e-istoj, kiuj estas plej okupitaj: S-ino Tan Xiuzhu, antauxa viccxefredaktoro de EPCx, laboras ankaux kiel prezidanto de CxEL kaj komitatano de UEA. Nia juna cxefredaktoro-asistanto Yu Tao estas gxenerala sekretario de CxEL, prezidanto de la Cxina Junulara E-Asocio, komitatano de UEA kaj membro de KAEM. Ili kontribuas ne nur por EPCx, sed ankaux por la cxina E-movado kaj ecx por la internacia.

Ekde la 80-aj jaroj la redakcio sendas cxiujare 1-2 personojn al UK, tio ege tiklas niajn kamaradojn. Kvankam oni devas plenumi penigajn taskojn en UK: fari raporton pri la kongreso, intervjuon kun gravaj personoj en Esperantujo, fotojn pri cxiuj temoj, abonigi EPCx, kontaktigxi kun EPCx-perantoj kaj -legantoj ktp. Gxojindas, ke pere de UK iuj junaj e-istoj firmigis sian volon por nia lingvo kaj volonte klopodas por E-aferoj.

La reformado kaj pordomalfermo levigxis tra Cxinio. La merkata ekonomio influas ankaux la redakcion de EPCx. Kvankam en la 80-90-aj jaroj venis en la redakcion du grupoj da junuloj diplomigxintaj el universitatoj, tamen pro ia kauxzo iuj el ili, inkl. de miaj du kunlernantoj, sinsekve forlasis la redakcion.

Kun tempopaso, la situacio sxangxigxis. En la 90-aj jaroj laborkondicxoj de la redakcio de EPCx multe plibonigxis. Nun oni ne plu laboras dekope en unu cxambro, sed nur 2-3-ope. La malnovaj tajpiloj estis metitaj flanken antauxlonge kiel historiaj restajxoj, kaj ecx iliaj anstatauxantoj ? komputiloj ja plurfoje renovigxis. La e-istoj, kiuj laboris por EPCx en la 90-aj jaroj, ne plu bezonis iri al presejo, cxar la redakcio havas siajn proprajn komputilojn por kompostado kaj koncernajn specialistojn.

Kvankam ni malofte havas sxancon partopreni E-aktivadojn eksterlande, tamen e-istoj el diversaj landoj gastas de tempo al tempo en nia redakcio. Tio vigligas ankaux nian laboron. La amo kaj subteno de niaj legantoj al EPCx kuragxigas nin energie labori.

Menciindas, ke tiuj, kiuj eklaboris por EPCx en la 60-aj jaroj, estas grava forto de la redakcio dum multaj jaroj: ili ne nur faras cxiun laboron supren menciitan, sed ankaux ludas la rolon de E-instruisto por junaj EPCx-anoj. En la 90-aj jaroj iuj el ili jam emeritigxis kaj post nelonge ankaux la aliaj emeritigxos. Tamen, ili cxiam energie laboras kaj ilia pasio al la laboro por EPCx estas tiel arda kiel antauxe. Ili ofte diris: "Ni faras cxion por niaj legantoj."