Fenestro por la legantoj

En la pasintaj 50 jaroj la legantoj multe kortusxis nin per sia sincereco. Pluraj el niaj perantoj energie propagandis por nia revuo kaj ecx dum sia vojagxo kunportis abonilojn. Inter niaj legantoj ne mankas dumvivaj abonantoj

de NI DONGYANG*

NIA redakcio havas apartan sekcion, kiu respondecas pri kontakto kun la legantoj. Nia estimata 86-jara samideano Ivan Ko laboris multajn jarojn sur tiu posteno, cxefe traktante la leterojn de niaj legantoj. La laboro starigas ponton inter la legantoj kaj nia redakcio kaj multe helpas la redakcion por plibonigi la revuon laux la proponoj de niaj legantoj.

Cxiujare ni ricevas pli ol mil leterojn, en kiuj niaj legantoj montras siajn sugestojn kaj opiniojn pri la artikoloj, fotoj, lingvajxo kaj E-movado. Ni ordigas tiujn opiniojn kaj prezentas ilin al la redaktoroj. En 1996 ni malfermis la rubrikon "Temo proponita de legantoj" por plenumi dezirojn de la legantoj.

Oktobre de 1995 nia brazila samideano Georgo Otto Vaske leteris al ni kun deziro koni la staton de cxinaj sxuistoj. Por tio nia redaktorino Sun Aijun vizitis ne nur 4 sxu-fabrikojn en Pekino, sed ankaux grandan sxu-fabrikon en Qingdao. Post tio sxi verkis la artikolon "La dua familio de sxuistoj". S-ro G. O. Vaske legis la artikolon kaj skribis al ni: "Dankon al vi, ke vi akceptis mian proponon." Li diris al ni ankaux: "Eble tiu artikolo estas publikiginda en gazeto de nialanda regiono de sxufarado."

De 1994 nia sekcio estis taskita ankaux per distribuo de la revuo "El Popola Cxinio" kaj Esperantaj libroj. Krom tio ni devas plenumi ankaux alian servadon al la legantoj. Foje litova leganto demandis en sia letero, kiel kuraci parkinsonismon. Por informigxi pri la kuracmetodoj kaj kurackosto, ni vizitis 3 grandajn hospitalojn en Pekino.

Nun nia revuo estas distribuata en 74 landoj kaj regionoj. Tio signifas, ke niaj amikoj trovigxas en la tuta mondo. En la pasintaj 50 jaroj la legantoj multe kortusxis nin per sia sincereco. Pluraj el niaj perantoj energie propagandis por nia revuo kaj ecx dum sia vojagxo kunportis abonilojn. Inter niaj legantoj ne mankas dumvivaj abonantoj. Nia germana leganto Josef Kondor neniam cxesigis sian abonon de la revuo dum dekoj da jaroj. Nun li suferas de okulmalsano, tamen li ankoraux abonas la revuon. Multaj el niaj legantoj lauxdis nian laboron kaj sincere kaj senkasxe montris niajn fusxojn. Cxio cxi tio profunde kortusxis nin kaj kuragxigis nin por pli bona laboro. Mi pensas, ke ni devas atribui niajn sukcesojn antaux cxio al niaj legantoj, al ilia granda helpo al ni kaj fervoro por E-movado.

* La auxtoro longe laboris en la koresponda kaj distribua sekcio de "El Popola Cxinio" kaj emeritigxis antaux nelonge.