Rememore al la unuaj jaroj de EPCx

Tiam por EPCx laboris kvin personoj, kaj la labordivido ne estis rigora. Cxiuj laboris absorbigxe laux sia plej ebla povo

de LIAO ZHIGEN

EN februaro de 1952 mi venis al Pekino kaj eklaboris por EPCx. Gxi tiam estis presita per jxurnala papero kun formato 27 cm X 39 cm. Tiam ecx gxiaj nigra-blankaj fotoj presigxis malklaraj pro la maldelikateco de la papero. Ni ofte aperigis lignogravurajxojn kaj papertondajxojn cxinstilajn por vigligi la pagxarangxon. Tio faris la revuon placxa kaj rikoltis aprobon de la legantoj.

La nova Cxinio estis en la unuaj jaroj post sia fondigxo, kaj cxiuj personoj estis malpostulemaj cxu en la laboro cxu en la vivo. Ni laboris en unu cxambro de pli ol 20 kvadrataj metroj. Spertinte la mizeron de multjara milito, la personoj, kiuj venis el diversaj lokoj de la lando, estis tre gxojaj, ke ili povas labori en la cxefurbo. Sur ilia vizagxo ofte vidigxis rideto post multjara korpremigxo kaj vido de espero.

Tiam por EPCx laboris kvin personoj, kaj la labordivido ne estis rigora. Cxiuj laboris absorbigxe laux sia plej ebla povo, neniu parolis lauxte aux babilis en la kabineto. Se iu volis konsiligxi kun alia pri laboro, tiu invitis lin mallauxte en koridoron aux korton por ne gxeni la aliajn. Tiam en la redakcio de EPCx mi estis la plej juna, tial mi prenis sur min multajn laborojn, kiaj korektado de provpresajxo, Esperanta korespondo, distribuado, bugxeto, interligado kun la presejo, poste bildoelekto kaj pagxarangxo. Foj-foje mi devis prizorgi acxeton de filmobileto kaj ekskurson de la kamaradoj al pitoreskejoj.

Tiam EPCx ne havis sian propran redakcion kaj dependis de la redakcio "Popola Cxinio". La artikoloj en la cxina lingvo elektitaj de EPCx unue estis tradukitaj en Esperanton, kaj s-ro Zhang Qicheng ekzamenis kaj reviziis la tradukajxojn.

Kiam la nova numero de EPCx eldonigxis, ni cxiuj tuj komencis strecxan distribuadon: enmeti la revuojn en kovertojn, surglui adres-etikedojn, stakigi la sendajxojn laux la direktoj al Japanio, Norda kaj Suda Amerikoj, Euxropo, aliaj landoj kaj regionoj, kaj poste sendi la pakajxojn al la posxtoficejo.

Nia koresponda laboro inkluzivis leteroskribadon al perantoj kaj alilandaj Esperantaj organizoj, respondon al la leteroj de niaj legantoj. Ni cxiam havis entuziasman kaj sinceran kontakton kun la legantoj. Ankaux ili donis al ni entuziasman subtenon, el ili iuj tradukis niajn artikolojn en sian lingvon kaj publikigis ilin en sialokaj jxurnaloj kaj revuoj, kaj per tio pliigis la konon de tiulokaj popolanoj pri Cxinio kaj fortigis la amikecon, iuj poste farigxis niaj perantoj en multaj jaroj.

Tiam ni logxis en unuetagxa domo sen radiatoroj kaj vintre ni varmigis la cxambron per bruligo de karbobuloj. Kvankam la vivkondicxoj ne estis bonaj, tamen ni gaje vivis kaj laboris por Esperanto, kaj la interhomaj rilatoj estis harmoniaj.

Forpasis palpebrume pli ol 40 jaroj, kaj la tiamaj junuloj jam farigxis grizuloj. Ankaux nia EPCx maturigxis kaj farigxis revuo kun certa reputacio en la Esperantujo. Gxi havas propran redaktistaron kaj junajn esperantistojn. Mi povas diri, ke kun sencxesa disvolvigxo de Esperanto EPCx havos pli brilan kaj belan estontecon.