Intervjuo kun s-ro Cx. Cxen

En la jaroj, kiam imperiistoj agresis nin kaj nia nacio estis minacata de pereo, la slogano savi la nacion per sciencoj ja estas nerealigebla, tamen nia lingvo Esperanto ludis gravan rolon en savo de la nacio

de PANG NAIYING

MEZE de marto la vintra frosto ankoraux ne cedis al la printempa varmeto en Pekino. Post pluveto la aero farigxis multe pli fresxa ol antauxe. Je la 10-a matene mi atingis la domon de s-ro Cx. Cxen (Zhang Qicheng). Mi premis la butonon de la sonorilo, kaj malfermis la pordon juna servistino.

La maljuna Cx. Cxen sidis sur sofo kaj afable akceptis min.

"Estimata sinjoro, kiel vi fartas?" mi salutis lin lauxte. Tion tamen ne auxdis la maljunulo ecx kun fonoforo. Mi do proksimigxis al li kaj ripetis miajn vortojn tuj cxe lia orelo.

"Bone. Dankon!" li kapjesis. "Tamen la piedoj estas malfortaj kaj la oreloj ne bone funkcias. Mia surdeco estas stranga, ke la oreloj ne bone auxdas precipe virinan vocxon. Sxajne ili diskriminacias kontraux la virinoj," ridegis la maljunulo.

Lia lauxta rido konsciigis min, ke estante 87-jara maljunulo, li estas malforta nur fizike, sed vigla spirite. Antaux nelonge li verkis por nia revuo artikolon pri konfuceanismo. Mi konis lin gxuste pere de la artikoloj pri la cxinlingva kulturo, kiujn li verkis en la lastaj jaroj. En mia memoro li cxiam malrapide kaj lame iris al nia oficejo, kun sia verko. Li estas unu el la fondintoj de "El Popola Cxinio" kaj cxefredaktis gxin de 1979-1983. Post sia emeritigxo li restas aktiva auxtoro de nia revuo.

Lia malbona auxdado malhelpis nian interparolon, kvankam ni sidis tute proksime. Mi do skribis miajn demandojn sur papero.

"S-ro, mi informigxis, ke vi, 15-jara, ekamis Esperanton tuj post via konatigxo kun gxi. Mi volus scii, kio en la lingvo tiel forte interesis vin?"

"En la 20-aj jaroj de la 20-a jc. nia lando estis malricxa kaj malforta kaj tiam la patriotaj gejunuloj senescepte deziris savi la nacion per sciencoj," li respondis post momenta pripenso. "Tiel pensis ankaux mi kaj mi lernis la anglan lingvon, esperante, ke plenkreskinte, mi povos enkonduki la avangardajn sciencojn kaj teknikon en Cxinion. Tamen la angla lingvo estas malfacila. Foje mi hazarde trovis artikolon konigantan Esperanton en Studenta Revuo eldonita de la Komerca Presejo. Leginte gxin, mi sentis, ke Esperanto estas ege bona, cxar en gxi estas neniu malfacilo, kia cxe la angla lingvo. Gxi estas pli facila ol multaj aliaj lingvoj. Mi pensis, ke estos bone, se ni sukcesos enkonduki en Cxinion la alilandajn avangardajn sciencojn kaj teknikon en Cxinion per tiu lingvo. Tiam la Sxanhaja E-Asocio funkciigis korespondan kurson de Esperanto. Mi anoncis min por la lernado. Post duonjaro mi povis skribi leteron en tiu lingvo, tial mi havis pli grandan intereson kaj pli bone konis gxian utilecon."

"Tamen per Esperanto vi ne realigis vian antauxan deziron," mi diris lauxte.

"Ho, jes. En la jaroj, kiam imperiistoj agresis nin kaj nia nacio estis minacata de pereo, la slogano savi la nacion per sciencoj ja estas nerealigebla, tamen nia lingvo Esperanto ludis gravan rolon en savo de la nacio. Tiam nia slogano estis Per Esperanto por la liberigo de Cxinio." Je tio li starigxis kaj malrapide movis sin en la studcxambron, de tie li prenis mimeografitan bultenon kaj montris gxin al mi. "Rigardu! Tio estas nia Esperanta bulteno por eksterlandaj esperantistoj. Gxi konigis kruelajxojn de japanaj agresantoj, la batalon de la cxina popolo kaj la fasxistan teroron de la kuomintanga registaro en la kultura rondo. Tiu sekreta periodajxo povis esti preteratentita de la kuomintanga registaro gxuste pro tio, ke gxi estis skribita en Esperanto. En tiuj jaroj Esperanto ne nur malfermis sekretan kaj sekuran vojon por informi la eksteran mondon pri realajxoj de la Kontrauxjapana Rezistmilito de la cxina popolo, sed ankaux gajnis por nia popolo la internacian simpation. Cxar diverslandaj esperantistoj estas pacamaj kaj oponantaj kontraux milito, ili kredis, kion la cxinaj samideanoj diris. Ricevinte tiujn bultenojn, ili represis la informojn en sia loko. Cxu tio ne estis cxarmo de Esperanto?"

La bulteno en la mano de la maljunulo estas flaveta. De gxi mi sciis, ke komence la bulteno estis skribita mane kaj poste mimeografita. Pro militaj tumultoj nur tre malmultaj konservigxis kaj tiu cxi ekzemplero estis konservita de japana samideanino kaj poste sxi donacis gxin al s-ro Cx. Cxen. Gxi montras, ke en la jaroj, kiam la cxina popolo estis turmentata de japanaj agresantoj, gxi ricevis simpation ankaux de la japana popolo.

"Se oni diris, ke en la militaj jaroj Esperanto ludis sian apartan rolon, kian rolon do gxi ludis post la naskigxo de la nova Cxinio?" Mi etendis al li la paperon kun miaj demandoj.

"Ankaux nun gxi estas nemankigebla," aldonis la maljuna sinjoro. "Por la ekonomia konstruado ni deziras ne nur pacan internacian medion kaj subtenon de pli da amikoj, sed ankaux, ke la alilandaj popoloj pli bone konu la novan Cxinion. Tuj post la naskigxo de la nova Cxinio fondigxis en Pekino la Internacia Buroo de Informoj. Limigite de la kondicxoj, en la komenco ni povis eldoni librojn kaj gazetojn nur en la angla lingvo. Tiam naskigxis ankaux nia Esperanta revuo 'El Popola Cxinio', kies legantoj trovigxis tra la tuta mondo."

"Kian tradicion 'El Popola Cxinio' devas heredi de la antauxaj Esperantaj gazetoj?"

"Ni devas diri cxiam veron, sed neniam fanfaroni. Por allogi la legantojn, ni publikigis pli da interesaj materialoj," aldonis la maljuna sinjoro. "La artikolo Almozulo Farigxas Distriktestro en la unua numero de nia revuo ja montras la sxangxigxon de la sorto de la cxina popolo. Nia bulgara samideano tradukis gxin kaj publikigis gxin en fama bulgara jxurnalo, kaj gxi bone impresis bulgarojn. Tio montris la efektivan utilecon de nia lingvo. Tamen en la periodo de la kultura revolucio nia revuo farigxis ekstreme maldekstra kaj cxiam parolis kun instrua tono, kaj pro tio la legantoj ne sxatis gxin. Tiun mankon ni riparis poste. Nun 'El Popola Cxinio' farigxis denove sxatata de la legantoj. Antaux kelkaj jaroj aperis la rubriko 'Temo Proponita de Legantoj', dank' al kiu mallongigxis la distanco inter la redaktoroj kaj legantoj."

"Estimata sinjoro, vi iam diris, ke vi ne plu verkos post la fino de la artikolo pri la cxina lingvo kaj la cxina kulturo. Sed post tio vi verkis alian artikolon pri la rilatoj inter konfuceanismo kaj la homa paco kaj disvolvigxo en la 21-a jarcento. Sxajne vi bedauxras kion vi diris, cxar vi tre amas verkadon."

"Vere. Paco, amikeco kaj disvolvigxo estas ne nur nobla idealo de la esperantistoj, sed ankaux deziro de la tuta homaro. Sed hodiaux la homaro alfrontas diversajn problemojn: milito, poluo de la medio, dekadenco de moraloj... Kiel solvi ilin? Multaj malproksimvidaj personoj aktive esploras tion. 75 Nobel-premiitoj publikigis komunan manifeston, en kiu ili alvokis la tutan mondon: 'Por la homa vivo en la 21-a jc. oni devas heredi konfuceanismon, kreitan antaux 2 000 jaroj.' Kio estas la inteligenteco de Konfuceo? Kial gxi estas utila por sanigo de la homa spirito kaj riparo de la sociaj difektoj? Jen kion mi volas klarigi en la artikolo."

"Mi deziras sanon al vi. Mi auxdis, ke via vidkapablo estas malforta."

"Mi suferas de katarakto. Dank' al kolirio mi povas legi kaj skribi kun okulvitroj, tamen malfacile. Sed mi ne povas bone gxui televidon. Sen helpo de la oreloj mi povas nur rigardi, kaj sen teksto sur ekrano mi ne konas la enhavon de la televidajxoj. Antauxe mi pensis, ke surdeco estas negrava, cxar fonoforo min helpos, sed poste mi eksciis, ke fonoforo helpas nur auxdadon, sed nesentemeco de la cerbo malhelpas min en kompreno de la sonoj, tamen mia pensado estas vigla."

Je tio la maljunulo gxoje ekridis.