GRATULOJ AL LA ORA JUBILEO DE EPCx

Estimataj,

Okaze de la 50-jarigxo de El Popola Cxinio kaj aperigo de gxia 500-a numero mi sendas al vi sincerajn, elkorajn salutojn, bondezirojn kaj gratulojn pro viaj grandaj sukcesoj dum la pasintaj jaroj.

El Popola Cxinio estas unu el la plej ofte legataj Esperanto-gazetoj en la mondo, eble la plej ofte legata. Gxi estas legata de homoj ne nur en Cxinio sed ankaux en cxiuj aliaj landoj, kie trovigxas esperantistoj ? la landoj de Euxropo, multaj amerikaj landoj, en Afriko, Auxstralio, Nov-Zelando, Israelo, Japanio kaj Vjetnamio. Mi esperas ke baldaux ankaux esperantistoj en iuj el la pacifikaj insuloj eklegos gxin.

Ni cxiuj scias ke la popoloj de la mondo havas pli ol suficxajn internaciajn kaj interetnajn malfacilajxojn, iuj pli ol aliaj, kaj mi sincere kredas ke la plej bona maniero solvi tiujn estas plifortigo de sento de pli intima amikeco kaj kunlaboro ne nur inter la naciaj sxtatregistaroj de la mondo, gravas kiel tio estas la kreskantaj nombroj de internaciaj Neregistaraj Organizoj [NRO-j] ankaux kiuj gravas, sed ankaux kaj grave, inter la ordinaraj popoloj de la mondo.

En cxiuj tiuj gravajxoj, la uzo de la internacia lingvo Esperanto utilas kaj multege helpos atingi tian bezonatan amikigxon kaj interkomprenigxon. Esperantistoj kiel unuopuloj povas helpi. Via altestimata gazeto El Popola Cxinio, fundamentas tiurilate.

Mi deziras ke EPCx havu bonan festjaron kaj ke almenaux aliaj 50 fruktodonaj jaroj plue atendu gxin.

Ree, gratulojn kaj korajn dankojn pro viaj laboroj.

Kep Enderby, prezidanto de la
Universala Esperanto-Asocio


Preskaux cxion, kion mi scias pri Cxinio, mi sxuldas al "El Popola Cxinio".

Tio povus sxajni troigo, sed gxi ne estas. Certe en la itala lernejo mi lernis pri Marko Polo kaj lia vojagxo. Mi eble lernis ankaux, ke la cxefurbo de Cxinio estas Bejgxing-o (Pekino, ni diris tiam), sed mi ne lernis multon plian.

La ceteraj neesperantistaj italoj ankaux scias pro la gazetoj kaj la televidaj dissendoj pri Maux Zedong kaj pri "la kvaropa bando". Ili scias ke cxinoj estas multegaj kaj ke iam ni sukcesos invadi ilin per FIAT-auxtomobiloj. Per tio gxenerale finigxas la scioj de neesperantistaj italoj pri Cxinio.

La esperantistoj, kaj cxefe la malnovaj esperantistoj kiel mi, travivis la evoluon de Cxinio dum la lastaj jardekoj tre pli intime, kvazaux ili estus parto de tiu evoluo. "EPCx" dauxre sxangxigxis kaj adaptigxis al la cxina sxangxigxanta situacio, tiel ke ni kunspertis tion, kio okazas en Cxinio, de la tempo kiam vastaj amasoj svingis la rugxan libreton gxis hodiaux, kiam vastaj amasoj partoprenas la modernigon de la lando.

Certe neniu italo ecx suspektas pri la ekzisto de cxinaj malplimultoj, pri kiuj EPCx regule raportas, kaj pri Tibeto neesperantistoj auxdas nur la raportojn pri la vojagxoj de la estro de la en-ekzila registaro.

Do, kiel vi vidas, efektive mi scias preskaux cxion pri Cxinio nur danke al EPCx.

Mi ne povas ne aldoni personan anekdoton. Dum la lastaj jardekoj multaj aferoj sxangxigxis ankaux en Italujo kaj gxenerale en la Okcidento. En la fino de la sesdekaj jaroj, kiam mi komencis legi EPCx-on, iun tagon vokis min la loka polico, ke mi iru al la policejo. Tie oni demandis min, kial mi legas tiun cxinan gazeton, kaj informis min pri tio ke mi estas sur la listo de homoj, kiuj havas rilatojn kun komunismaj registaroj. Nenio alia okazis. Tiuj estis la lastaj sekvoj de la politiko de malvarma milito, kiu intertempe ankaux cxi tie estis forlasita.

Dankon, EPCx pro la ricxigo de mia vivo pere de vi!

Renato Corsetti, vicprezidanto de la
Universala Esperanto-Asocio


En la nomo de KAEM (Komisono pri Azia Esp-Movado de UEA) mi plenkore gratulas vian gazeton pro la 50-jarigxo kun 500 numeroj.

En la monda Esperantujo via gazeto estas jam stabila modelo de Esp-periodajxo kaj samtempe simbolo de cxina kaj azia Esperanto-movado. La rimarkinda tempodauxro de duonjarcento, kiun via gazeto gxis nun travivis, mem klare spegulas la historion de la movado en via lando kaj elmontras al la mondo latentan energion kaj kapablon de cxinaj esperantistoj.

Mi elkore esperas, ke kun la brila disvolvigxo de la nuna cxina ekonomio via gazeto ankaux dauxre prosperos kaj fidele plenumos la taskon de Esp-gazeto en la monda esperantujo.

Puramo Chong, prezidanto de KAEM


Estu forta motoro de la monda Esperantujo

Nome de la Korea Esperanto-Asocio kaj gxiaj membroj, mi esprimas mian elkoran gratulon, okaze de la 500-a jubilea numero de El POPOLA CxINIO! En la monda Esperantujo, 500-a jubilea numero aux 50-jarigxo de gazeto ne estas ordinara jubileo sed speciala evento enviinda.

El Popola Cxinio havas tri bonajn punktojn. Unue, EPCx aspektas bela kun multaj bonaj kolorfotoj sur bonkvalita papero, kaj aperas regule. Gxi estas la plej dika monata gazeto en la tuta Esperantujo. Due, la enhavo estas ricxa je cxinaj historio, kulturo kaj vidindaj lokoj. Estas bona legajxo pri Cxinio. Trie, la Esperanto uzata en la gazeto estas altnivela. Estas malfacile esprimi tradiciajn orientajn historiajxojn kaj kulturajxojn, sed la cxinaj vortoj kaj esprimoj tradukitaj en Esperanton en EPCx estas bone kompreneblaj. Mi sendas varman aplauxdon al EPCx.

Pro tio ke EPCx estas tiel bona kaj tiel populara gazeto, mi petas al EPCx ke gxi donu pli da spaco pri Esperanto-novajxo en Cxinio kaj ankaux en Azio. Estas evidente ke en la 21-a jarcento Cxinio ludos gravan rolon en internacia politiko kaj ekonomio. Cxinio povos kaj devos ludi pli fortan rolon ankaux en internacia lingva politiko. Tio signifas ke Cxinio povos esti la cxefa motoro antauxenpusxi Esperanton en Unuigxintajn Naciojn kaj aliajn intersxtatajn organizojn, por kontrauxstari disvastigxantan hegemonion en internacia lingva komunikado. Por tio, EPCx estos la cxefa ilo disvastigi la ideon de la internacia neuxtrala lingvo Esperanto en Cxinio kaj ankaux en la tuta mondo. En tia senco, EPCx havas grandan respondecon en la nova jarcento.

Samtempe, estas la devo de la tutmonda Esperantujo subteni kreskigxon de El Popola Cxinio.

LEE Chong-Yeong, prezidanto de
la Korea Esperanto-Asocio


Gratulon al la duona jarcento de "El Popola Cxinio" esprimas la prezidanto de la Japana Esperanto-Instituto. Nu, la enkonduko de Esperanto en Cxinion okazis en la epoko de Al 'El Popola Cxinio'

Respubliko, nome la Regado Publika, kiel unu el la reformaj movadoj.

en Cxinio. Poste la movado devis suferi ? unu el la kialoj kusxas je la mano de la imperiisma Japanio ?, sed tamen pluvivis Esperanto. Kaj en 1950 vi fondis la gazeton "El Popola Cxinio". Poste, via vojo ne estis plata, kaj la monda situacio ricevis sxangxojn. Sed mi vidas, ke "El Popola Cxinio" markis, en la lingvo de la tutmonda idea logxantaro, la arhxivon de la vivo cxina. Permesu al mi personan komenton ? cxar ankaux mi naskigxis en 1950-1960aj jaroj kiam mi eklernis Esperanton, via gazeto alportis al mi la scenojn de la lando al mi fremda. Kaj tamen lastatempe, mi vidas vialandanojn ne fremdaj sed familiaraj.

Tio estas parte pro mia kreskigxo, sed estas parte pro la pli familiarigxinta informado el via lando, kies cxekapa kuranto estas gxuste "El Popola Cxinio".

Mi esperas plian kaj pluan aktivecon de via gazeto.

SIBAYAMA Zyun'iti, prezidanto de
la Japana Esperanto-Instituto


Estimataj samideanoj!

Kun gxojo mi gratulas vin pro via jubileo: 500 numeroj! Tiom da jaroj seninterrompe vi jam informas la tutmondan esperantistaron pri via lando, pri tio kio okazas tie, kaj ? por mi persone ecx ankoraux pli grave ? pri la cxina kulturo. Estu la 50-a jarkolekto la komenco de nova fervoro. Krom via revuo, cxiam belkolora, cxiam bone informa, el via grandega lando ankaux libroj en Esperanto de temp' al tempo gxojigas nin. Tamen, kion mi prigxojas en tiaj libroj (mi pensas ekzemple pri la grandioza trivoluma romano Rugxdoma Songxo, kiun mi gxuegis), nome la ekkonon pri via multjarcenta kultura tradicio tiom ricxa kaj varia, tion mi ne povas trovi samprofunde en via revuo.

Sed estus maljuste atendi ion tian de revuo. Tion mi konscias. Aliflanke, via revuo per siaj multmilaj ilustrajxoj scipovis liveri alian bildon pri via lando, kian multaj literaturaj tekstoj ne povas transdoni same fidinde.

Do, entute: gratulegon! Kaj brave antauxen! Ek al la sekva jubileo!

Gerrit Berveling, prezidanto
de Esperantlingva Verkista Asocio
kaj redaktoro de FONTO


Karaj geamikoj,

Tre koran gratulon el Kroatio okaze de via rara jubileo, la 500-a numero kaj 50-jara ekzisto de El Popola Cxinio. Via revuo spegulis dum la pasintaj 5 jardekoj la evoluon de Cxinio. En multaj regionoj de la mondo gxi alportis informon pri Cxinio kaj kuragxigis pri Esperanto. Sen gxia ekzisto nia esperantista komunumo estus multe multe pli magra.

Ni deziras al vi ke via registaro senkondicxe kaj malavare subtenu vin estonte por povi plu disporti la novajxojn pri via lando tra la mondo. Dankon ke vi flegis kaj kreskigis nian lingvon dum la kvinjardeka kontinuo. Ni en Kroatio levas la glason por via jubileo, en la jaro kiam nia revuo Tempo atingis nur modestajn 20 jarojn. Kaj ni scias kiom da homa energio necesis por tia atingo.

Kun estimo ni memoras la homojn kiuj iniciatis la cxinan E-revuon, kaj kies nomliterumon ni ne bone konas sed iliajn atingojn jes.

Vivu longe la plej konata azia flegejo de Esperanto, survoje al novaj vivdefioj.

Spomenka Sxtimec, por
Kroata Esperanto-Ligo


Karaj redaktoroj!

Mi salutas vin cxiujn en la jaro 2000 kaj gratulas vin okaze de via 50-jarigxo. Mi deziras al vi sukcesan laboron por 2000 kaj por la  sekvaj 50 jaroj.

Amike,
Bernard Golden


Karaj gesamideanoj,

Okaze de la 50-jarigxo de la belaspekta kaj ricxenhava revuo El  Popola Cxinio ni varme gratulegas vin.

Brazila Esperanto-Ligo


Karaj redakcianoj de EPCx,

Mi cxiam (ekde 1982 aux 83 kun kelkjara pauxzo post 1989) legas vian revuon. Cxefe interesas min novajxojn rekte el Cxinio, pri kio mi jam revas ekde mia juneco ( 40 jaroj); via kurso de la cxina lingvo ecx instigis finfine lerni en popolaltlernejo vian lingvon. Kaj mi tre gxojas ke vi de tempo al tempo uzas la interesajn kaj belegajn cxinajn posxtmarkojn.

Kion mi cxiam entute legas, estas viaj raportoj pri la lando kaj pri la homoj, pri industrio kaj nun pli kaj pli pri ekologio.

Min interesus, kiomagrade ekzistas reciklado de papero (k.a.) en via lando. La reciklado helpas savi arbojn, kaj sagxa uzado ankaux.

Kaj mi deziras al cxiuj redakcianoj, kelkaj konataj al mi, kaj al la cxinaj gesamideanoj bonfarton, sanon kaj longan vivon.

Mi diru (faru) "bai nian" okaze de la draka jaro.

Amike,

Manfred Westermayer,
sekretario de Asocio de
Verduloj Esperantistaj (AVE)