Verda juneco

Verdo simbolas esperon, kaj la pli junaj kolegoj alportas esperon al nia verda movado

de YU TAO

LA kovrilpagxo de "El Popola Cxinio", 9-a numero, 1990, montras scenon el la festa kunveno por la 40-jara jubileo de EPCx: kelkaj cxinaj junuloj gaje babilas kun franca leganto.

Inter la junuloj estas mi, mia kunlernantino Xiang Hong k.a. Tiam ni ankoraux studis en la E-kurso de la Pekina Disauxdiga Instituto. Ni antauxvidis, ke ni probable laboros por EPCx, sed tute ne atendis, ke niaj figuroj aperas sur gxia kovrilpagxo. Jen la sorto! Ni jam oferis nian plej belan junecon al EPCx, kaj tre versxajne, nia tuta vivo estos dedicxita al nia verda movado.

LA PLEJ JUNA GRUPO

En 1991 ni, 8 kunlernantoj, aligxis al la stabo de la Cxina Esperanto-Ligo (CxEL), redakcio de EPCx kaj Cxina Esperanto-Eldonejo (CxEE), en kiu tiam ni estis la plej juna grupo. La Esperantujo estas granda familio, kaj ni sentas, ke la redakcio de EPCx tre similas al familio ? niaj antauxuloj favoras nin kiel gepatroj, kaj ni estas la plej junaj infanoj de la "familio".

En nia 8-kapa grupo la plej juna agxis 21 jarojn kaj la plej agxa estis 23-jara. En la redakcio de EPCx Wang Hanping apartenas al nia generacio, tamen li meritis esti nia "antauxulo". Li estas klera kaj kvieta junulo el suda Cxinio. Jam en 1988 li membrigxis al la redakcio de EPCx. En kunlaboroj ni konigis nian respektivan vojon al la redakcio.

Por cxinoj Esperanto estas suficxe malfacila preskaux same kiel aliaj fremdaj lingvoj, cxar la cxina lingvo havas tute alian strukturon. Do, levi la lingvan nivelon por profesie labori por EPCx bezonas specialan studadon. Ekz. mi kaj miaj kunlernantoj estis kulturitaj de akademiano Lauxlum de 1989 gxis 1991. S-ino Tan Xiuzhu, prezidantino de CxEL, kaj kelkaj aliaj laborantoj de EPCx, CxEL kaj E-sekcio de la Cxina Radio Internacia studis en speciala kurso en la 60-aj jaroj. Kaj ankaux iuj, kiuj elstarigxis en lokaj kursoj, ekz. Wang Hanping, aligxis al la stabo.

Antaux la 71-a UK en Pekino en 1986 funkciis multaj E-kursoj en diversaj lokoj de Cxinio. Wang Hanping, kiu tiam studis en la Nankina Universitato, interesigxis pri la interna ideo de Esperanto kaj eklernis la lingvon en koresponda kurso. En 1988, pro lia bona studo de la lingvo, la estraro de EPCx invitis lin labori en la redakcio.

Kiam ni venis al la redakcio, li jam povis bone plenumi sian taskon. Kaj ni, 8 junuloj, devis komenci de la plej bazaj laboroj, ekz. tajpado kaj provlegado. Tamen ni rapide progresis en la movado, en eldonado de nia revuo kaj Esperantaj libroj kaj en korespondado kun alilandaj legantoj...

KRESKI EN LA MOVADO

Komence de 1992 kelkaj el nia juna grupo partoprenis la 2-an Cxinan Kongreson de Esperanto en Tangshan. Tio estis la unua granda kongreso por ni. En interparolado kun e-istoj el diversaj partoj de la lando ni havis novan konon pri nia laboro. Wang Hanping kiel raportisto verkis raportajxon pri la kongreso kaj multajn artikolojn pri E-movado por EPCx. Ni tre enviis lin kaj ankaux ni klopodis fari ion, ekz. skribi ion por "La Mondo", organo de CxEL en la cxina lingvo kaj Esperanto.

En Cxinio junaj e-istoj aktivas en multaj lokoj, sed antauxe ne estis landa junulara asocio, respondeca pri kunordigo de diversaj grupoj enlande kaj kontaktado internacie kun TEJO kaj alilandaj junularaj asocioj. Dank' al la inspiro kaj subteno de Sabira, tiama vicprezidanto de TEJO, kaj la estraro de CxEL, fondigxis en marto de 1993 la Cxina Junulara Esperanto-Asocio (CxJEA), kiu igxis landa sekcio de TEJO. Mi kaj miaj kunlernantoj, Wang Jianbing, Sun Aijun, Xiang Hong kaj Yin Qin elektigxis kiel estraranoj de CxJEA. Kune kun junaj komitatanoj kaj aktivuloj en multaj lokoj de Cxinio ni malfermis novan pagxon de la junulara Esperanto-movado en Cxinio.

CxJEA ekaktivis diversflanke: gxi okazigis kunsidojn kaj sendis reprezentantojn al IJK en Koreio, kie junuloj el Cxinio, Japanio kaj Koreio multe kunlaboris kaj diskutis. Ili atingis interkonsenton, ke la Komuna Seminario (KS) de japanaj kaj koreaj junuloj estu renkontigxo de junuloj de la tri landoj.

Auxguste de 1995 okazis en Tianjin, Cxinio, la 14-a KS. Unuafoje kunvenis junuloj el Cxinio, Japanio kaj Koreio. CxJEA estis la cxefa organizanto de la 14-a KS. Ni, junuloj el la redakcio de EPCx, multe laboris por gxi, levis nian lingvonivelon kaj akiris sperton pri la movado.

La oran tempon de nia vivo ni dedicxis al nia verda movado. Sun Aijun multe verkis por EPCx; Wang Jianbing redaktis "La Mondo" kaj ankaux kunorganizis landajn kaj internaciajn E-renkontigxojn; Yin Qin unue laboris en la oficejo de CxEL kaj poste tradukis por EPCx kaj nun estas unu el la estraranoj de CxEE; Xiang Hong nun respondecas pri kelkaj rubrikoj de EPCx.

PLI JUNAJ KOLEGOJ

En 1997 Chen Ji, Liu Zijia kaj Jiang Limin farigxis novaj "familianoj" de la redakcio de EPCx. Ili venis en la gxusta tempo, kiam la redakcio bezonas novan forton.

En la reformado kaj pordomalfermo multe sxangxigxis la koncepto de cxinaj junuloj pri elekto de profesio. En la merkata sistemo junuloj preferas esti jxurnalisto de famaj amaskomunikiloj, anoncisto de TV-stacio aux oficisto de granda kompanio. Estas fakto, ke kompare kun la ofico en la redakcio de EPCx, iliaj postenoj alportas pli grandan enspezon kaj ricevas pli altan takson de la publiko. Iuj el la junuloj en la redakcio de EPCx kabeis kaj ekhavis novan bone salajratan postenon. Mi kore deziras, ke tiuj miaj kunlernantoj kaj kolegoj sukcesu en la nova kampo. Mi ankaux gxojas, ke ili diskonigos Esperanton al pli da rondoj. Tiuj, kiuj nun dauxre laboras en la redakcio, havas pli da tasko sur siaj sxultroj.

Ni ne forlasis EPCx pro amo al Esperanto kaj ankaux pro la familieco de la redakcio de EPCx. Verdo simbolas esperon, kaj la pli junaj kolegoj alportas esperon al nia verda movado.

Chen, Liu kaj Jiang estas felicxaj, cxar ili jam de la komenco povas multe sin kulturi per gravaj taskoj kaj ricevi direktadon de la veteranaj laborantoj, kiuj tre volontas doni sperton kaj sciojn al la juna generacio.

En 1998 okazis en Pekino la 17-a KS. Jen nova defio por ni. Kun sperto de la 15-a KS kaj helpo de tiuj tri junaj e-istoj, ni prezentis pli sukcesan seminarion al la partoprenantoj. Amikoj el Japanio kaj Koreio gratulis nin pro la organizado. En libertempo ni invitis la partoprenantojn viziti la oficejojn de CxEL, EPCx kaj CxEE. Kun fiero ni rakontis al ili la labor-sistemon, montris la novan komputilon kaj la iam tre utilan tajpilon, rekomendis E-librojn kaj fresxan numeron de EPCx... Cxio cxi enhavas nian sxviton.

Ni dedicxis nian belan junecon al EPCx kaj la Esperanto-movado. Ni devas konfesi, ke ankaux Esperanto donis kaj donas multon al ni. Ni estas tre felicxaj, ke en la 50-jara historio de EPCx estas ankaux niaj kontribuajxoj.