OMAGxE AL LA ORA JUBILEO DE EPCx

Estu plu firmaj viaj pasxoj

de SABIRA STAHLBERG*

Karaj kolegoj, karaj amikoj,

El Popola Cxinio staras jam de 50 jaroj kiel brilanta stelo sur la

cxielo de la Esperanta gazetaro. Tra tempoj facilaj kaj malfacilaj gxi

brilis sencxese, portante al siaj legantoj senkomparajn plezuron kaj

sciojn. Tial nun, kiam tiu cxi mirinda revuo festas sian jubileon kaj

500-an numeron, mi deziras tutkore gratuli al gxi kaj al cxiuj

redaktoroj, korektistoj, fotistoj, auxtoroj kaj aliaj, kiuj dum la

jardekoj sindedicxe laboris kaj laboras por ke gxi gxustatempe kaj regule atingu siajn legantojn. Profundan dankon kaj admiron mi deziras esprimi al ili cxiuj, esperante ke la vojo de EPCx estu cxiam luma en la estonteco.

Mia persona rilato kun EPCx komencigxis en la jaro 1986. Post

la granda Universala Kongreso en Pekino aperis mia foto en la revuo ? juna kongresano el eksterlando... Du jarojn pli poste mi jam trovigxis en Pekino kiel studento pri Cxinio. EPCx de post tio ne cxesas cxeesti en mia vivo. Mi verkis por gxi, oni artikolis pri mi, mia libro "Malantaux la muro ? puzleroj pri Cxinio" (verkita en 1994)

recenzigxis... Cxu alia revuo estis tiel konstanta en mia vivo? Eble nur

Kontakto, kies redaktoro mi nuntempe estas.

Kun la jaroj EPCx vidis multajn sxangxojn. Hodiaux EPCx estas

senkompare la plej bela, ampleksa kaj kolorricxa revuo en Esperanto.

Kiel kolego mi povas nur humile riverenci antaux EPCx-redakcio, kiu

plenumas nefacilan ? mi ecx kuragxus diri preskaux neeblan ?

labortaskon. Cxinio estas grandega lando kun multaj diversaj popoloj kaj kutimoj, gxia naturo vasta, gxiaj socio kaj ekonomio rapide disvolvigxantaj. Priskribi ecx peceton de cxio cxi estas ne facile. Priskribi por eksterlandanoj estas ecx pli malfacile.

Kaj tamen, la kunlaborantaro de EPCx sukcesas. EPCx impresas

kiel harmonia tuto, kun artikoloj kaj verkajxoj pri cxiuj anguloj de

Cxinio. Tiel, EPCx valore kontribuas al la kompreno de la ekstera

mondo pri Cxinio. Kaj se okazus konkurso pri kvalito kun nacilingvaj revuoj, EPCx sendube atingus pintan pozicion.

Mi deziras al EPCx multan sukceson kaj forton. Estu plu firmaj

viaj pasxoj kaj buntaj viaj pagxoj! Korajn gratulojn al la 50-jara EPCx

kaj longan vivon al gxi!

_________________

* Redaktoro de Kontakto, eksperto pri Cxinio, verkisto, tradukisto kaj eldonisto