OMAGxE AL LA ORA JUBILEO DE EPCx

Tion mi nomas neelcxerpebleco

de BALDUR RAGNARSSON*

ELDONADO de Esperantaj revuoj estis cxiam kaj dauxre estas riska afero.

Abonantoj estas malmultaj kaj nestabilaj kaj eldonaj kostoj

konstante prezentas problemojn. Redakcioj tial facile malesperas kaj emas perdi la energion necesan por la antauxensvingo, kiun postulas cxiu nova numero.

Tamen estas esceptoj. Sur la florara kampo de la Esperanta gazetaro elstaras El Popola Cxinio kvazaux triumfa signo de venko el la futuro, signo de venko por Esperanto. Gxia eldonado estas stabila, gxiaj abonantoj fidelaj, gxia redakcio sxajnas cxiam elane pretaj. Cxi tiujn faktojn oni povas konsideri kiel bazajn. Disvolvi ilin pliklarige estus tasko iuparte relative facila, aliparte komplika. Estas facile kompreni kial la legantoj de EPCx gxin tiom sxatas, tion garantias kaj la eminente faka prilaboro kiu tiom elstaras lingve kaj aspekte, kaj la aktuala kaj dauxrvalora enhavo de la revuo. Pri la eldona stabileco la klarigoj sendube estus pli komplikaj, financoj rilate al kulturaj aferoj cxiam estas.

Sed estu kiel ajn, EPCx nun celebras sian 50-jarigxon kaj la revuo estas pli sxatinda nun ol iam ajn, pli temvaria, pli sxikaspekta. Malgraux sia agxo de digno gxi elspiras junecon de auxtentiko sen truda apogo de stilizita propagando.

Cxion konsiderinte, unu fakto dauxre memorigas pri si kiel la sxlosxilo al la fenomeno EPCx. Tiun fakton mi volas nomi neelcxerpebleco. Iel oni povas envii redakcion, kiu povas senfine cxerpi el la mistera fonto, kiu estas la milmiljara historio kaj kulturo de la cxina popolo kaj la nuntempa rapida disvolvigxo de ties neelcxerpebla energio. Ke diskonigado kaj interpretado de tiaj komplike gigantaj faktoj havas sian indan esprimadon en la internacia lingvo pere de tia elstara revuo kiel El Popola Cxinio estas aparte gxojiga kaj aplauxdinda je tiu cxi tempopunkto.

Mi deziras al la revuo kaj gxia redakcio pludauxre brilan prosperon en la venontaj jaroj.

_______________

* Iama vicprezidanto de UEA