Cxe la 50-jara jubileo de EPCx

En majo de 2000 EPCx jubileas sian 50-jarigxon, kaj la maja numero gxuste estas la 500-a.

50 jaroj sxajne ne estas mallonga tempo por revuo de "malgranda lingvo". Kiel redaktoroj de la revuo, ni ofte falas en emociigxon rememorante la pasintajn jarojn. En la pasintaj dekoj da jaroj, malgraux sia malgrandeco kaj alies strabo, EPCx firmpasxe iris antauxen.

Eble iuj miris, kial la revuo de "malgranda lingvo" povis dauxri 50 jarojn. Ni atribuas tion al la avantagxoj de la Esperanta revuo mem, ke Esperanto havas mirindan vivipovon. Gxi kiel lingvo neuxtrala, praktika kaj facile lernebla havas superecon antaux la naciaj lingvoj. Dank' al la neuxtraleco gxi ne trovis limigon de naciecoj kaj regioneco en sia disvastigxo kaj sekve de tio esperantistoj trovigxas en cxiuj anguloj de la mondo, kaj la revuo povas vaste disvastigxi. Estas simpla vero: La senvalorajxoj ne povas longe ekzisti. De la naskigxo de la lingvo, sennombraj esperantistoj pere de praktikado, konvinkas la homojn pri gxia valoro. EPCx estas unu el ili.

Cxi tie ni sendas nian sinceran saluton al niaj legantoj. La faktoj pruvis, ke ili ne estas ordinaraj legantoj, la interrilatoj de la legantoj kun la revuo kaj gxiaj redaktoroj ne estas ordinaraj. Tiaj interrilatoj estis klare eksplikitaj de nia kroata leganto en la letero: "Via revuo ne estas nur cxina. Gxi helpas al cxiuj legantoj senti apartenon al la internacia Esperanto-komunumo. Imagu la sperton, kiam mi renkontas iun nekonatan vojagxanton en auxtobuso, kiu foliumas 'El Popola Cxinio'. Mi sentas ne ke li legas cxinan revuon, sed ke li rilatas al la aferoj al kiuj ankaux mi apartenas." Tia letero ne estas unika. Kial ili tiel diris? Esperantistoj facile komprenas, ke la afero, por kiu ni batalas, estas komuna, kaj ni estas kunbatalantoj por la nobla idealo. Laux tia klarigo, Esperanta revuo sxatata de la legantoj nature ne havas landlimon.

En la artikoloj en cxi tiu numero ni mencias la nomojn de multaj legantoj kaj iliajn kortusxajn aferojn. Estas ne eble por ni mencii ilin cxiujn, sed ili cxiam estas en nia koro!

Esperanto estas kreita sur la bazo de euxropaj lingvoj. Cxu oni povas uzi gxin por konigi la multe diferencajn ideologion kaj kulturon de la Oriento? Cxu cxinoj kutimaj al ideogramoj povas posedi kaj praktiki Esperanton? Tio koncernas la internaciecon de Esperanto. Praktikado en dekoj da jaroj de EPCx donis jesan respondon. Granda nombro da artikoloj raportis ne sole ordinarajn intersxangxojn kaj cxiutagan vivon, sed ankaux la senkompare pompan kulturon de Cxinio inkluzive ideologion, filozofion, medicinon, literaturon, arkitekturon k.a. Kvankam iuj el niaj raportajxoj, kiel niaj legantoj kritikis, portas "orientajn spurojn" kaj "cxinismon", tamen tion ni atribuas ne al la lingvo mem, sed al la nealteco de nia lingvonivelo. Multaj legantoj skribis al ni, ke ili konas Cxinion cxefe per nia revuo, kaj ili esprimas dankon al la redakcio. Ni estas tre felicxaj, ke niaj legantoj komprenas niajn raportajxojn, sed ni volus diri, ke ni devas danki nian komunan lingvon. Ni pli bone lernu kaj disvastigu gxin.

Ni ne scias, kion ni renkontos sur nia antauxa vojo, sed ni firme kredas, ke cxiaj malfaciloj submetigxos antaux ni kaj nia lingvo certe kreos pere de sia avantagxo verdajn oazojn, se ni persistos same kiel antauxe, harmonie klopodos por nia komuna celo kaj paco de la homaro. Ni memoru la vortojn de nia leganto: "Ne estu pesimismaj, nek plendu ke aliaj ne atentos nin, sed ni demandu nin mem, kion kaj kiom ni faris por nia afero."

La Red.