OMAGxE AL LA ORA JUBILEO DE EPCx
Pluan longan vivon al "El Popola Cxinio"
de MARJORIE BOULTON*
KIAM mi estis cxirkaux nauxjara, oni kondukis min, por edifo, al ia prezentado de infanoj, instruitaj de tiuepokaj kristanaj misiistoj. (La nuntempaj kutime estas pli komprenemaj kaj taktaj.) Pluraj infanoj drame prezentis la mizeran sorton de aliaj infanoj, tiel misfortunaj, ke ili naskigxis en landoj nekristanaj. Cxiujn tiujn landojn oni prezentis tute negative: mi ecx nun memoras, kiel emocie kaj firme unu knabineto priparolis la hororon de infaneco en Cxinio, kie plene regis opio.
Kompreneble, tio estis dum la epoko de dauxra imperiismo brita. La aroganteco estis probable tute nekonscia.
Kiam mi estis studentino en Oksfordo, por la unua fojo mi vidis bonajn
librovendejojn. En 1942 mi acxetis libron de tradukoj el cxina poezio, faritaj de
Arthur Waley; ili tiel placxis al mi, ke mi baldaux acxetis duan volumon, kaj longe
poste, en 1949, gxoje acxetis trian volumon. Kompreneble mi ne povas taksi la
precizecon de la traduko; sed tiuj volumoj montris kulturon delikatan kaj varian,
kaj homojn, kies emocioj kaj problemoj tre similas al tiu de britoj. Kaj
en epoko plejparte post-imperiisma, britoj ofte pli lerneme kaj simpatie esploris
diversajn kulturojn.
Britoj gxenerale, post la mondmilito, igxis pli simpatiaj al cxinoj,por bona kaj interesa kuirado! Nuntempe britoj multe mangxas cxine aux hinde. Mi scias pri almenaux dek unu cxinaj restoracioj nur en Oksfordo, kie mi nun denove logxas, kaj tre bona cxina vendejo de mangxobjektoj. De tempo al tempo oni spektas cxinajn filmojn en la televizio, kaj la mirinda nacia cirko vizitis Brition ? mi vidis gxin,apenaux fidis proprajn okulojn, acxetis ankaux videobendon?
Sed esperantistoj gxuas pli largxajn kontaktojn. Mi eklernis Esperanton en novembro 1949. Nia lingvo malfermis la mondon laux tute unika stilo: ni povas renkonti alilandanojn egalece, amikece kaj ofte solidarece. Dum multaj jaroj mi estis en amika rilato kun la poeto Armand Su, gxis lia malapero en malliberejon; denove, post lia liberigxo, frakasita sed ankoraux esperantisto. Mi kredas, ke por serioza esperantisto, fremdaj landoj estas pli vere realaj, ol por la plimulto.Vivostiloj, etiketoj, aspiroj, eblecoj malsimilas, sed homaj koroj povas esti surprize similaj kaj proksimaj.&127;
Dum la alproksimigxoj, kiujn Esperanto ebligas, ofte aperas intelekte stimula kaj kortusxa dialektiko inter niaj malsimilecoj kaj niaj similecoj.
Mi dum multaj jaroj estis abonanto de "El Popola Cxinio", foje ricevis gxin donace. Gxi trairis plurajn epokojn, sed restis tre bele produktita ? bone presita, dece arangxita, tre ricxa je belaj kaj nebanalaj bildoj; en Britio gxi ofte faras bonan impreson pri Esperanto, same kiel "Monato": jen vera gazeto komparebla kun nacilingvaj gazetoj. Kaj tiu gazeto tre prezentis al alilandanoj modernan Cxinion, kun industriaj, sciencaj, medicinaj progresoj,klerigado, kulturaj aktivoj, ankaux belajxoj de la lando mem ? montoj,riveroj, floroj, lagoj? kaj homoj laboremaj kaj progresemaj.Grandparte estis Esperanta gazeto plena de esperoj.
Sed venis epoko, kiam gxi iom sxokis min; epoko, kiam multaj cxinoj mem estis opresitaj per registaro tro severa kaj limigema; mi ne povas vere imagi, kiel cxinaj esperantistoj cxe la nacia asocio kaj la gazeto devis manovri kaj takti por savi ion kaj sin mem. Kaj estis epoko, kiam "El Popola Cxinio" restis tre bone prezentita, ankoraux elstare kompetenta, ecx ekzemple, lingve; sed por okcidentanoj estis tro dogmema, tro simpligema, kaj, plej bedauxrinde, plena de malamo,precipe kontraux Usono kaj gxiaj aliancanoj. Mi nemiam enamigxis en la usonan politikon, sed obsedaj kaj senproporciaj malamoj neniam helpas la homaron.
Felicxe, tiu ekstrema kaj ofte kruela regximo finfine malaperis, kaj mia amiko
Armand, kaj multaj aliaj senkulpaj cxinoj, reaperis? kaj baldaux "El Popola
Cxinio" denove igxis bela, valora kaj kuragxiga Esperanta gazeto plena de
interesaj artikoloj kaj bildoj. Gxi estas vere
elstara kontribuajxo al nia internacia kulturo. Mi deziras al gxi pluan longan vivon
kaj largxan legantaron. Al nia Esperanta mondo gxi sciige kaj sincere prezentas la
plej vastan popolon en la mondo. Salutojn al gxi kaj al tiuj, kiuj tiel serioze kaj
dedicxite laboradas por ke gxi estu tiel altnivela!
_______________
* Honora membro de UEA kaj membro de Akademio de Esperanto