OMAGxE AL LA ORA JUBILEO DE EPCx

Benricxa aktiveco de EPCx dum 50 jaroj

de BRUNO VOGELMANN*

MIA intereso pri Cxinio kaj cxinoj vekitas jam komence de la jarcento. Lerninte Esperanton en 1926, mi baldaux korespondis kun cxinoj. Nur dum la fasxismo, kiam mi estis en koncentrejo kaj dum kiu Esperanto malpermesitis, la interrilatoj interrompitis.

Post 1945 mi denove kontaktis kun cxinoj. Kiam aperis la revuo EPCx, mi legis gxin dum jardekoj kaj gxojis pri la multflankeco de gxiaj artikoloj kaj raportoj, ankaux pri la bela aspekto de la bonguste ilustrita kajero. Aparte interesaj mi trovis la altkvalitajn tekstojn pri la evoluo pri la lando, popolo kaj sciencoj, kiuj profundigis miajn sciojn pri la cxina kulturo.

Mirige estas, ke EPCx raportis regule pri la vivo de la multaj etnaj minoritatoj, kiuj gxuas specialajn avantagxojn por sekurigi ilian pluekzistadon, kulturon kaj lingvojn. Mi mencias tiurilate, ke iliaj familioj rajtas havi pli ol unu infanon.

Menciinda estas ankaux la bona stilo de la teksto kaj la klopodo atenti pri gxusta gramatiko de Esperanto.

Tre rimarkinda estas la zorgo de EPCx pri regula tradukado de la altkvalita cxina literaturo en Esperanton. Tiamaniere kreatas verkoj, kiuj tradukitas ekstreme sencofidele, cxar la cxinaj tradukantoj konas ja pli bone la sencon de vorto aux frazo ol ne-cxino. Ili ankaux lernis per Esperanto la precizan sencon de la Esperanto-vortoj. Rekta tradukado el nacia lingvo en alian nacian lingvon ofte enhavas senco-erarojn.

Kiam la cxina Esperanto-movado komencis partopreni la Universalajn Kongresojn de Esperanto, multaj novaj kontaktoj realigxis. Ni aliaj esperantistoj estis tre kontentaj, ke la granda cxina nacio reprezentatis sur tiu cxiujara impresa manifestacio de la Esperanto-movado. Cxar la malfermo de Cxinio por Esperanto havas grandan signifon. Gxi donas fortan pruvon, ke homoj el lingvo-regionoj kun tute alimaniere konstruitaj lingvoj kapablas facile interkompreni kvazaux apartenante al sama popolo kaj sen la penplena, ofte dekjara lernado de fremda lingvo, sed post tre kurttempa lernado. Per tia subteno de la Internacia Lingvo Cxinio kontribuas altgrade al alproksimo de homoj el plej diversaj landoj kaj helpas certigi pacon.

Cxinio subtenas Esperanton ecx malgraux la momenta disvastigo de la angla, kiu servas momente certagrade kiel mondlingvo en scienco, tekniko kaj ekonomio. Sed en estonteco la malavantagxoj de la angla estas tro pezaj, pro malfacila ortografio kaj gramatiko, pro la altaj kostoj por tradukado kaj interpretado kaj fine cxar la angla apenaux ebligos ke cxiu homo vere regas la anglan tiom perfekte, ke li kapablas diskuti pri seriozaj temoj, ne nur pri cxiutagaj etaj bezonoj en sia profesia faklingvo. Krome la kostoj de ne-anglo-amerikanoj pro lernado, tradukado kaj interpretado estas enormaj, en 1974 jam taksitaj en Germanio je 10 miljard US-dolaroj. Do la cxina registaro zorgas, ke Esperanto ankaux nuntempe lernatas, cxar la situacio iam sxangxatos.

Dum mia prelegvojagxo tra Cxinio en 1984 mi povis ne nur fari prelegojn pri naturprotekto en kelkaj universitatoj sed ankaux diskuti kun multaj cxinaj esperantistoj en pluraj partoj de la lando kaj konstatis viglan aktivecon en la provincoj: Ekzemple en Chongqing la loka Esperanto-Asocio eldonis mem librojn en Esperanto. Kaj en Nanchang prof. Gu Jianhua kreis "Cxinmedician Terminaron" en 4 lingvoj: cxina-Esperanta-angla-franca. Aliaj esperantistoj realigis vendon de cxinaj varoj en eksterlando pere de Esperanto. La Cxina Esperanto-Eldonejo en Pekino eldonis inter multaj aliaj libroj la gravan "Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro" en 11 lingvoj. Mia verko "La Nova Realismo" aperis ecx plurfoje. Unu eldono aperis dulingva, en la cxina kun Esperanto. Estus tro rakonti pri cxio.

La sukcesa laborado de la cxina Esperanto-movado, elstara tiu de EPCx, donas al mi la esperon, ke Esperanto ne pereos, sed pluvivos kaj disvastigxos, lante aux rapide, fine je beno de la homaro.

Dankon al cxiuj kunlaborantoj de EPCx, kies kajeroj gxojigas min cxiumonate.

__________

* Honora membro de UEA kaj auxtoro de "La Nova Realismo"