Por paco kaj progreso de l' homar'
pli vigle agu ni en solidar' !

? Celebre al la Ora Jubileo de EPCx

de LAUxLUM?

EPCx gxojas pro la Ora Jubileo!
Jubilas ni, jubilas vi, jubilas la armeo
De cxiuj esperantoj, veraj batalantoj
Por amikeco, por mondpaco, por
progres-ideo!

EPCx enmondigxis sekve al CxPR?,
Auxdigis monde l' vocxon de la cxin-popolo
Strebanta por konstru' de l' nova respubliko,
De bela estonteco, kun firmega volo.

Afero nova, senspertuloj, alta celo...
La sun' apenaux brilis, nuboplenis la cxielo.
Por forgxi la sxlosilon de l' estonto bela,
La aspirantoj penis sxvite per martelo.

Komenco bona, laboro duona.
Sed malfacilis la komenco.
Ecx mankis manoj, mankis la rimedo mona.
Sed forta volo estas plejpotenco.
Kaj kie estas volo, tie estas vojo.
EPCx ektorentis kiel monta rojo.
Hodiaux gxi farigxis jam rivero
Suficxe largxa de l' patrio en prospero,
Afero por fiero, plenas ni de gxojo!

Ho, kvindek jaroj!
Ja duonjarcento!
Kiom da faroj kaj eraroj!
Kiom da mond-eventoj!
Mi venis al gxi nigrahara,
Nun prujn-tempia mi farigxis;
Mi eklaboris por gxi nur 27-jara,
Sed nun mi 77-jarigxis...
EPCx igxis mia viv-destino,
Kaj sxi unika estis mia korinklino.
EPCx estis mia metiinstruisto,
EPCx estis mia sportoplaco.
Gxi faris min konstanta optimisto,
Gxi hardis min senlaca por la sankta paco.
Tutkore mi jubilas por la granda Jubileo,
Kune kun vi, kun li, kun sxi, kun la tuta
esperant-armeo!

En tiu cxi momento,
Mi rememoras pri l' juneco:
Venlo Fon majstre min instruis pri la
Fundamento

Kaj Esperanto faris min jun-edzo?.
Li min alvokis al EPCx.
Kun Cx. Cxen, Honfan kaj li en la redakcio
Laboris akurate ni kiel horlogxo.
Nin helpis Tikos, S. J. Zee, Pandisxo, Maier,
Censinio...
Kaj Kavenius, kaj Adamson, Burda Rudolf,
Schodel, Kondor,
Mijamoto, Jui Cxunosxin......de diversaj landoj
kaj nacioj.

UEA helpis per la delegita reto,
SAT per sia jarlibro kun la adresaro,
Utilis ankaux la Heroldo-anoncetoj,
Amikoj novaj kaj malnovaj en kunstaro...

Iom post iom kolektigxis la tacxmento
Por la komuna eksperimento.
Kaj la afero iris sxancelpasxe, pene.
Neatendite gxin stumbligis incidento:
GDR malpermesis EPCx-eniri!
Kaj oni lasis sin al ni ecx diri:
"Jam cxesu! Esperanto jam plenumis
La taskon historian!" Kiel miri!


EPCx pauxzis, mutis kun bedauxro...
Sed sxi silentis ne por longa dauxro.
La historio donis al sxi forton kaj subtenon,
Sxi revivigxis, pli kaj pli beligxis en la Esperanto-
flauxro.

Retrorigardu al la 50 jaroj:
Kiom da floroj, fruktoj kaj misfaroj!
Plej kara, laux mi, estas nia sperto,
Ke plej plej gravas nia amikaro.


damson kaj Kavenu ne nur distribuis
EPCx-n, ankaux multe kontribuis
Per tradukado de EPCx-artikoloj,
Al sveda, finna gazetaroj kaj influis
Tre bone per la plumlaboroj.
Zalupsky, Rudolt, Kovacxev en Cxehxio kaj en
Bulgario

Fortigis la amikecon inter tiuj landoj kaj Cxinio.
Paraige energie peris EPCx en Britio,
Robineau distribuis kun fervoro en Francio,
Jui Cxunosxin kaj Gxisuke Takenaka... en Japanio,
Grusxko kaj Palu en la eks-Sovetunio...
EPCx en pli ol 500 urboj de USSR,
Vere mirinda distribu-laboro!
En eksa Jugoslavio dumil abonantoj!
Naciaj societoj, lokaj rondoj de diversaj landoj
Farigxis EPCx-amikoj kaj perantoj...


Post la apero preskaux de cxiu numero
De l' kara ruso Dancis venis tuj letero
Ofte tre dika kvazaux por la amatino,
Sed plena de konsiloj pri lingveroj.
Iuj legantoj montris la gazeton en fenestro,
Aliaj gvidis EPCx-legrondon kiel gxia estro.
Iu leteris, ke li atendadas kun sopiro
Alvenon de EPCx kiel enamigxinta viro.
Multaj legantoj de EPCx helpis per proponoj,
Amikaj kritikoj, kaj konsiloj kaj admonoj...

Cxunosxin decidis noble sin bruligi por protesto}
Kontraux l' invad' al Vjetnamio, kontraux l'
pesto.

Antaux la martirigxo li plu zorgis pri EPCx ?
Novan peranton li proponis per la propra
vocxo.

Kaj Takenaka brile plenumadis lian volon,
Kvin centojn da abonoj varbi li sukcesis,
Fidele li ludadis sian perant-rolon.
Ja dank' al li kaj la similaj EPCx
progresis.

Belga amiko Ghiselin estis ordinara
Esperantisto kaj EPCx-leganto kara.
Li testamentis al la redakcio
Sian havajxon kun valoro plurcentmil-dolara!

Kortusxis min la legantoj per amikaj gestoj,
Sinceraj lauxdoj kaj proponoj dum cxeesto
De la kunsidoj de legantoj de EPCx
En Kamakura4, Beijing, Varsovio... Atesto
Pri vera solidaro en tutmonda manifesto.

Solidareco estas font' de forto.
Dependas de gxi la gazeta sorto.
Se cxiuj geamikoj kune klopodados,
Prospere kreskos EPCx sen morto.

Okaze de la jubilea jar'
Pli vigle agu ni en solidar'!
EPCx multe brile kontribuu
Al paco kaj progreso de l' homar'!


1. Akademiano kaj antauxa viccxefredaktoro de EPCx
2. Mallongigo de la Cxina Popola Respubliko.
3. Esperanto konatigis min kun mia edzino Toncxin.
4. Japana antikva urbo, kie okazis la 69-a Esperanto-Kongreso de Japanio.