Gastado cxe esperantistoj eksterlande

En la hejmo de s-ro Andre ni tri havis po unu cxambron, sed la gemastroj tranoktis en kanapo kaj segxo. S-ro Andre kaj lia edzino Teresa sxatis nomi sian hejmon "internacia familio", cxar en ilia hejmo paslogxis dekoj da esperantistoj de dekkelkaj landoj inkluzive de cxinaj samideanoj

de WANG SHIRONG

KIEL profesia esperantisto, mi laboris 35 jarojn en la redakcio de "El Popola Cxinio". Mi kore amas Esperanton pro gxia nobla idealo kaj oportuna praktikebleco en interkomunikado de la diverslandaj samideanoj en la pac-movado. Dank' al Esperanto mi akiris pli vastan vidkampon kaj gxuas instruan korespondadon kun alilandaj samideanoj. En la lastaj 20 jaroj mi trifoje vojagxis eksterlanden kaj havis multajn neforgeseblajn spertajxojn, kiam mi paslogxis cxe la gastamaj samideanoj ekster Cxinio. Paslogxado donis al mi bonajn sxancojn familiare interparoli kun ili kaj pli proksime koni ilian vivon kaj laboron, iliajn hobiojn, iliajn kulturon kaj vivmanierojn, iliajn opiniojn pri Cxinio kaj diversaj aferoj de la mondo. La gastameco kaj sincereco de niaj gastigantoj gravurigxis en mia kapo kaj ofte reaperas en mia memoro la belaj scenoj de la kunestado kun la amikoj.

I

Mi havis mian unuan eksterlandan paslogxadon en la hejmo de s-ro Winn Zacherl, kanada esperantisto. Nun mi ankoraux klare memoras lian belan baritonan vocxon kaj la afablan rideton de lia edzino Marie.

En l980, la Dua Pacifika Kongreso de Esperanto havis sian ejon en la Universitato de Brita Kolumbio en Vankuvero de Kanado. Mi estis unu el la tri delegitoj de la Cxina Esperanto-Ligo. Tio estis mia unua eksterlanda vojagxo, kaj cxio dum la vojagxo estis interesa kaj tiklis mian scivolemon. Vankuvero estas tre bela kaj iom simila al mia hejmurbo Sxanhajo cxe la okcidenta ekstremo de Pacifiko. Post la kongreso mi kaj miaj kolegoj partoprenis en sestaga tenduma ekskurso. Per auxtobuso dekoj da kongresanoj veturis de loko al loko por havi pli longan kontaktadon de diverslandaj esperantistoj kaj gxui la admirindan naturon de la provinco Brita Kolumbio. Nokte ni dormis en tendoj, kiujn la sxoforo kaj ni kune starigis, kaj en la sekvanta mateno ni malmuntis la tendojn kaj litojn kaj metis ilin en grandajn kofrujojn ambauxflanke de la auxtobuso.

Post sestaga tenduma ekskurso ni revenis al Vankuvero por forflugo. Cxar tiam inter Vankuvero kaj Pekino ne estis cxiutaga rekta linio kaj ni devis atendi du tagojn gxis forflugo al Tokio kaj tie preni cxinan aeroplanon. S-ro Winn Zacherl kaj lia edzino varme invitis nin paslogxi en ilia hejmo.

La sestaga tendumado estis tre laciga, kaj kiam ni revenis en Vankuveron, nia unua deziro estis tuj kusxigxi. Mi kaj miaj kolegoj enlitigxis kaj tuj endormigxis, sed s-ino Marie kaj sxia patrino ankoraux laboris en kuirejo por prepari nian vespermangxon. Dume s-ro Winn longe klinis sin super surbendigado de klasika muziko de majstroj. Antaux 20 jaroj en Cxinio oni malofte povis auxdi euxropajn klasikajn muzikajxojn, kaj mi petis s-ron Winn surbendigi por mi klasikajn muzikajxojn de M

ozarto, Sxuberto k.a. Li bone komprenis min kaj entuziasme plenumis mian peton. Nun mi ankoraux konservas tiujn kasedojn kaj foje kaj foje auxskultas la muzikajxojn. Auxskultante la belajn melodiojn de la muzikaj virtuozoj, mi cxiam rememoras la gastamecon kaj helpemon de s-ro Winn kaj lia edzino.

II

Nia belga amiko sinjoro Charles Ghiselin, kiu legis EPCx dum multaj jaroj, testamentis sian tutan havajxon al la redakcio de "El Popola Cxinio". Post lia forpaso, por esprimi dankon kaj respekton al lia granda favoro, la gvidantaro de "El Popola Cxinio" decidis starigi en lia hejmloko Tournai novan tombosxtonon por li kaj konfidis tion al la Asocio Belgio-Cxinio. Oktobre de 1991 mi kaj miaj du kolegoj estis senditaj por inauxguri la tombosxtonon.

La 9-an de oktobro de l991, akompanate de s-ro Marcel Deprez, prezidanto de la Asocio Belgio-Cxinio, kaj kelkaj belgaj amikoj, ni venis al la tombejo kaj havis mallongan ceremonion por inauxguro de nova tombosxtono. Ni prezentis al la forpasinto bukedon kaj faris paroladeton esprimante koran dankon, altan respekton kaj profundan sopiron al la forpasinto.

Poste ni vizitis kelkajn urbojn por renkontigxi kun tieaj samideanoj. Mi klare memoras la vendredan kunsidon en la klubo "Verda Stelo" en Antverpeno. Pro manko de kontakto belgaj samideanoj ne multe sciis pri Cxinio, kaj iuj apenaux sciis pri Cxinio. Kaj dank' al la magia lingvo ni esperantistoj cxe ambaux ekstremoj de la Euxrop-Azia Kontinento proksimigxis per vid-al-vida interparolado pri diversaj temoj kaj venis al bona interkompreno.

En Antverpeno kaj Oostende mi kaj miaj kolegoj paslogxis en la hejmoj de s-ro Ivo Durwael, s-ro Andre D'Hulster kaj aliaj samideanoj. Ili cedis al ni komfortajn cxambrojn. En la hejmo de s-ro Andre ni tri havis po unu cxambron, sed la gemastroj tranoktis en kanapo kaj segxo. S-ro Andre kaj lia edzino Teresa sxatis nomi sian hejmon "internacia familio", cxar en ilia hejmo paslogxis dekoj da esperantistoj de dekkelkaj landoj inkluzive de cxinaj samideanoj. Ilia gastameco profunde kortusxis nin.

III

En oktobro de l999 mi havis la sxancon vojagxi al Japanio por cxeesti la 86-an Japanan Esperanto-Kongreson kiel delegito de la Cxina Esperanto-Ligo. Antaux kaj post la kongreso, krom paslogxi en hotelo, mi paslogxis ankaux en la hejmoj de japanaj samideanoj.

La unuajn du noktojn mi gastis en la hejmo de s-ro Isino Yosio, sekretario de la Japana Esperanto-Instituto. Li profunde impresis min per sia solida kaj sindonema laboro en la oficejo de JEI. En tiuj noktoj li laboris gxis tre malfruaj horoj pro la preparado por la kongreso.

Forpasis jam kelke da monatoj, sed la afablaj samideanoj Takeuti, Isino, Nagase, Suzuki, Ikai, Miyake, Nisimoto, ges-roj Osioka? de tempo al tempo reaperas en mia memoro.

Hirosimo estis la lasta punkto en mia itinero. Tie mi pasigis du agrablajn tagojn cxe sinjoro Osioka. En tiuj tagoj mi cxiam estis en lia bona prizorgo kaj akompano. Mi havis tre plezuran ekskurson al la famaj pitoreskejoj en akompano de entuziasmaj ges-roj Osioka. Ili faris sian hejmon Hirosima Esperanto-Centro. Pli ol 100 samideanoj de 30 landoj gastis en ilia hejmo, kaj foje ecx 11 gastoj samtempe venis al lia hejmo. S-ro Osioka gaje diris al mi, ke tiam cxie sur la plankoj en lia hejmo estis litajxoj.

Mi pasigis du vesperojn en renkontigxo kun gajaj kaj entuziasmaj gejunuloj de Hirosimo. Menciinda estas kortusxa faro de s-ino Tao Yoriko. Antaux dekkelke da jaroj sxi vizitis Cxinion. Kiam sxi auxdis, ke cxina samideano gastos en la hejmo de Osioka, sxi veturis de malproksime por vidi min. Sxi ne estas esperantistino, aux nur plej komencanta komencantino, sed interesigxas pri Esperanto kaj simpatias al la movado. Sxi alportis du pezajn fotoalbumojn por montri ilin al mi kaj aliaj samideanoj. Sxi multe fotis cxinajn pejzagxojn, antikvajn konstruajxojn kaj scenojn de la cxiutaga vivo de ordinaraj cxinoj. En tio mi vidis la scivolemon kaj intereson de japanaj popolanoj pri Cxinio. La gajaj gejunuloj multe demandis pri Cxinio, kaj mi lauxeble respondis al ili per facile kompreneblaj vortoj. Sendube la renkontigxo en du vesperoj tute ne estis suficxa por pli multe konigi la japanajn gejunulojn pri Cxinio, kaj kiam iuj el ili esprimis la deziron iam viziti Cxinion, mi gxoje promesis doni eblan helpon al ili.

En akompano de s-ino Taeko mi vizitis la mondfaman Pacmemorigan Muzeon. Pri milito kaj atombombo mi kaj gesinjoroj Osioka havis malkasxan interparoladon kaj la saman volontecon pene disvastigi Esperanton por la mondpaco.

****

Dum miaj eksterlandaj vojagxoj, aux mi sola aux mi kaj miaj kolegoj kune paslogxis ankaux en la hejmoj de aliaj tre afablaj samideanoj, sed bedauxrinde en limigitaj pagxoj mi ne povas rakonti pri cxiuj miaj gastigantoj. Mi kaj miaj kolegoj kune vojagxintaj eksterlande gxoje memoras la agrablajn tagojn cxe la samideanoj kaj sxuldas al ili multajn dankojn. Ilia sindonemo por Esperanto cxiam restos en mia memoro. Mi estas felicxa, ke mi posedas Esperanton. Mi volontas pene labori por la idealo de nia lingvo.