Eterna memoro

Okaze de la 50-jarigxo de EPCx mi per mia mallerta plumo prezentu iliajn farojn ecx bagatelajn por esprimi mian karmemoron al ili

de TAN XIUZHU*

VENLO Fon, Tikos, Zensto kaj Honfan konatigxis kiel meritoplenaj pioniroj de la cxina E-movado. Ili ankaux estis fruaj laborantoj de "El Popola Cxinio" kaj oferis al gxi sian grandan parton de la vivo. Estas felicxe, ke de la komenco de mia esperantista kariero mi laboris kun ili kaj akiris iliajn instruojn, edifojn kaj helpojn. Mi havas profundan amon kaj korajn dankojn por ili.

MIAJ E-INSTRUISTOJ VENLO FON KAJ ZENSTO

Oktobre de l964 mi komencis lerni nian lingvon en la Esperanta kurso en la Pekina Disauxdiga Instituto. La kurson gvidis Venlo Fon kaj Zensto, kiuj kumule laboris tiam en la redakcio de EPCx.

Ili ambaux estis tre kompetentaj instruistoj de Esperanto. Frue en la periodo de la cxina Kontrauxjapana Rezistmilito, en tre malfacilaj kondicxoj Venlo Fon fondis en cxina urbo Chongqing la Korespondan Esperanto-Lernejon kaj elbakis multajn esperantistojn, inter kiuj estas samideano Lauxlum, eksa viccxefredaktoro de EPCx kaj membro de la Akademio de Esperanto. Venlo Fon kompilis "Plenan Vortaron Esperantan-Cxinan" kaj lernolibron "Elementa Kurso de Esperanto", kiuj per sia precizeco, scienceco kaj praktikeco trovis vastan sxaton de cxinaj esperantistoj kaj farigxis tre efikaj kaj multe uzataj lerniloj.

Ecx nun mi bone memoras la unuan tagon kiam Venlo Fon venis instrui en la kurso. Li impresis nin kiel tipa cxina intelektulo, mezastatura, grizhara, gxentila, kun dikaj okulvitroj. Antaux ol lernigi al ni Esperanton, li rakontis al ni pri gxia historio, rolo kaj perspektivo. Je mencio de la idealo de D-ro Zamenhof, pro forta emocio, lia korpo pretervole saltetadis sur la segxo kaj liaj dentaj protezoj en la busxo komike kraketadis. Mi bone memoras ankaux lian aspekton kiam li kantis al ni la himnon "La Espero": Kun serioza mieno li elstarigis la bruston, kuntiris la lipojn kaj tremetigis la kapon. Tiam mi forte kortusxigxis de ia sankta sento kaj solena etoso. En la lecionoj li cxiam donis al ni afablan rideton, traktis nin ne rigore, ecx parolis ne lauxte, tamen en lia senlaca kaj pacienca instruado ni vidis lian devkonscion al la lernantoj, kaj ni ne povus, aux nin gxenus maldiligenti en la lernado.

Zensto lernis Esperanton en l929. En sia unua duono de la vivo li migris en multaj lokoj en suda Cxinio. Kien ajn li iris, li entuziasme fondis Esp-kurson por disvastigi nian lingvon, tial li estis honorita kiel "diligenta semanto" de Esperanto en Cxinio.

Zensto vidigis sur si ne nur profundan scion pri la cxina kulturo, sed ankaux influon de la okcidenta kulturo. Kompare kun Venlo Fon li sxajnis pli vigla, liberspirita, facile alirebla kaj humura. En liaj lecionoj neniam mankis gajaj ridoj. Li enkondukis en sian instruadon la cxiutagan vivon de ni studentoj kaj ankaux de li mem, cxiamaniere igis la instruadon tre interesa kaj vigla. Li per diversaj metodoj kuragxigis nin praktiki la lingvon. Ecx nun mi ne povas min deteni de ridado kiam mi ekmemoris anekdotojn okazintajn siatempe en la lecionoj.

Dank' al ilia diligenta kulturado ni rapide progresis en la lernado, kaj post unu kaj duona jaroj ni eklaboris kiel profesiaj esperantistoj. Post diplomigxo mi felicxe laboris cxe la du instruistoj. Krom siaj propraj laboroj de verkado, tradukado, korespondado ili ankaux devis poluri niajn tradukajxojn aux artikolojn. Kiam ni, junaj kolegoj, babiladis en la redakcio en la cxina lingvo, Zensto cxiam atentigis nin afable kaj sincere: "Parolu Esperante!"

Post sia emeritigxo Venlo Fon kaj Zensto dauxre zorgis pri la cxinaj Esperantaj aferoj. Malgraux rompigxo de la dekstra kruro Venlo Fon ofte lambastone iris al la oficejo por helpi la eldonadon de Esperantaj libroj kaj Zensto direktis sian entuziasmon al la loka E-movado.

En siaj lastaj jaroj Zensto ege malfortigxis, ke estis malfacile por li vidi kaj skribi, sed li skribis al mi en Esperanto multajn leterojn kaj slipojn, en kiuj li rimarkigis mian malbonan elparolon, zorgis pri mia sano kaj humoro, kuragxigis min venki malfacilojn en la laboro, diskutis pri la lingvo-problemo en la gazeto, intersxangxis kun mi opiniojn pri iuj demandoj kaj donis al mi proponojn kaj konsilojn. Li ecx atentigis min: "Elstarigu vian bruston dum irado."

FORTA KAJ FEBLA TIKOS

Kiam mi unuafoje eniris en la redakcion de EPCx, mi tuj estis altirita de la afabla vizagxo de Tikos kaj lia bela barbo longe pendanta antaux la brusto.

La barbo de Tikos havis longan historion. Sur foto farita en la tridekaj jaroj mi vidis, ke sur gxi Tikos jam havas barbon. Mi ne demandis kial li elkreskigas la barbon, sed mi propraokule vidis lian amzorgan flegon al gxi. Li ofte vizitis barbirejon por gxin purigi kaj beligi, kaj cxiam kunportis kombileton por gxin ordigi, aux gxin karesis per la manoj. En ventaj tagoj li ameme metis la barbon sub la palton por ke la barbo ne tauxzigxu de la vento.

Tikos venis labori en la redakcio en l958. Antaux tio li fervore agadis por E-movado en Wuhan kaj Sxanhajo post sia esperantistigxo en l924. Li kaj aliaj fondis la Hankou-an Esperanto-Societon kaj reorganizis la Sxanhajan Esperanto-Asocion, eldonis Esperantajn periodajxojn "La Lumo", "La Espero", "Orienta Kuriero", "Vocxoj el Oriento" kaj "Popola Mondo", kaj estis influa persono en la cxina E-movado. En la redakcio de EPCx li estris la tradukan fakon, cxefredaktoris la Esperantan tradukon de "Elektitaj Verkoj de Lusin".

Kvankam Tikos ne instruis nin en la Esperanta kurso, tamen en la redakcio de EPCx li elversxis grandan energion por levi la lingvonivelon de ni, liaj junaj kolegoj. Post polurado al miaj tradukajxoj aux artikoloj, li cxiam detale klarigis al mi cxiujn korektojn kaj montris al mi atentindajxojn. Li opiniis, ke por rapide levi la lingvonivelon oni devas, krom multe sin ekzerci per tradukado kaj verkado, ankaux multe legi Esperantajn librojn, precipe fremdlandajn klasikajxojn. Li konigis al mi Esperantan bibliotekon de la redakcio kaj rekomendis al mi legindajn librojn. Li ankaux kuragxigis min cxinigi fremdlandajn Esperantajn librojn por diskonigi nian lingvon en Cxinio. Li ordigis sian sperton de multjara tradukado kaj kolektis ilin en brosxuroj "Notoj pri Tradukado" kaj "Lernado kaj Progresigo", kiujn li mimeografis kaj disdonis al ni.

Tikos ne nur zorgis la progreson de siaj junaj kolegoj en la redakcio, sed ankaux donis eblan helpon al cxiuj Esperanto-interesitoj en la socio. Per sia propra mono kaj malmulte da monhelpo li mimeografis 21 specojn da Esperantaj legajxoj kaj lernomaterialoj kaj senpage sendis al la petantoj. En l981 li iniciatis la Xinhua-an Esperantan Korespondan Lernejon, kiu varbis pli ol 50 mil lernantojn. Li mem funkciis kiel gxia direktoro.

En l978, la Cxina Pupteatra Trupo partoprenis lauxinvite la 11-an Internacian Pupteatran Festivalon. La organizantoj postulis, ke oni prezentu en Esperanto. Pro tio mi estis sendita al la pupteatra trupo instrui Esperanton por tri monatoj. Tikos rigardis tion bona sxanco por diskonigi nian lingvon enlande kaj internacie, tial li montris grandan entuziasmon por tio. Li donis al mi konsilojn en la instruado kaj kune kun mi iris al la pupteatra trupo por rigardi ilian lernadon kaj provludon, kaj respondis iliajn diversajn demandojn. En tiu festivalo la Cxina Pupteatra Trupo prezentis la cxinan miton "Ribelo kontraux la Cxiela Palaco". Ili ricevis fakan premion, la infanan premion kaj la oficialan apartan mencion pro granda laboro farita en tre mallonga tempo kaj la trian lingvan premion.

Tikos estis ne nur mia instruisto sed ankaux amiko. Ni povis nomi lin Fang (lia familia nomo) sen kutima epiteto por estimata maljunulo, ecx Barbulo, sengxene sxercis kun li kaj lauxte disputis kun li. En la sufokaj jaroj de la cxina kultura revolucio mi povis elversxi al li cxion en mia koro kaj trovis cxe li konsolon. Li zorgis pri mi kiel patro. Li donis al mi diversajn sciojn pri la cxiutaga vivo. Vidante, ke mi estas tro malgrasa, li rekomendis al mi plurajn sanigajn metodojn kaj donacis al mi tonikon faritan el cxinaj drogoj.

Tikos havis firman kredon al Esperanto kaj montris sin obstina kaj malcedema fortulo en la batalo por efektivigi gxian idealon. Sed li estis ankaux febla. En siaj lastaj jaroj kiam lia solfilo, pro kiu li rifuzis reedzigxi post kiam li perdis la edzinon en sia agxo de 50 jaroj, ne komprenis lian aferon, kaj ecx malhelpis lin kontaktigxi kun esperantistoj, li restis senpova, kaj ecx decidis forfugxi el la hejmo. Konsiderante lian sanstaton mi kaj mia kolego Wang Shirong deadmonis lin, sed li insistis en sia ideo. En iu maja tago de l981, sen sciigo al la filo, li , helpe de ni kolegoj, trajnveturis al Suzhou, kie estis liaj konataj kaj sinceraj samideanoj.

Tiam Tikos jam trafigxis de hemiplegio pro hipertensio kaj lin flegis vartistino. Nelonge post tio Tikos revenis al Pekino pro nesolveblaj problemoj en la cxiutaga vivo en la nova loko kaj gravigxo de la malsano. Kiel ajn oni jugxu lian tiun agon, gxi estis tragedia epizodo en lia vivo. Tikos diris foje: "Esperanto estas ankoraux nova afero, neakceptebla tuj por la publiko. Cxiu gxia antauxenpasxo ne eblas sen pena batalo." Cxu tion ne pruvis la malagrablajxo inter li kaj lia filo?

PENSPROFUNDA ERUDICIULO HONFAN

En la redakcio de EPCx mi kontaktigxis kun Honfan ne tiel multe kaj intime kiel kun Venlo Fon, Zensto kaj Tikos. Eble pro lia seriozeco kaj rigoreco al siaj kolegoj iuj junuloj sentis timeton al li. Sed li same estis unu el miaj amataj kaj estimataj personoj.

Dum la Kontrauxjapana Rezistmilito, kiam Venlo Fon fondis en Chongqing la Korespondan Esperanto-Lernejon, Honfan ofte iris helpi lin, kaj poste li forlasis sian salajratan laboron kaj venis al la lernejo por okupi sin ekskluzive pri la Esperanta instruado. Post tio li ne plu funkciigis E-kursojn, nek multe montrigxis en esperantistaj renkontigxoj, sed li per sia propra maniero faris neordinaran kontribuon al la cxina E-movado.

Kiam El Popola Cxinio fondigxis en l950, Honfan jam estis unu el gxiaj tri profesiaj laborantoj. Li verkis, tradukis, tajpis, korespondadis, elsendadis gazetojn..., unuvorte, li faris cxion necesan por la revuo. Fine de l965, kiam mi venis en la redakcion, li estis estro de la sekcio de la cxina lingvo. Grandan impreson faris sur mi lia alta klereco pri la cxina kaj fremdlanda kulturoj, ricxa sperto de redaktado, originalaj sugestoj kaj opinioj pri problemoj de politiko, ekonomio, socio kaj Esperanta studo. Li gxuis respekton de la kolegoj.

Honfan estis tre serioza kaj ordema en la laboro kaj en la vivo. Lia tiu laborsinteno kaj karaktero tre utilis al lia kompilado de vortaro. Post la fino de la kultura revolucio en l976 furoris en Cxinio lernado de Esperanto. Lauxdire la nombro de la lernantoj atingis 400 mil. Sed ege mankis lerniloj. Tiam oni gxenerale uzis "Plenan Vortaron Esperantan-Cxinan" kompilitan de Venlo Fon en l943 kaj "Novan Vortaron Esperantan-Cxinan" kompilitan de la Cxina Esperanto-Ligo en l959. La du vortaroj ludis gravan rolon en la lernado de Esperanto por cxinoj. Sed kun tempopaso ili ne povis kontentigi la bezonon. Printempe de l979, en sia agxo de 70 jaroj Honfan akceptis la proponon de s-ro Chen Yuan, tiama vicprezidanto de CxEL, kompili novan kaj pli ampleksan vortaron cxinan-Esperantan.

Kiel cxiuj scias, kompilado de vortaro estas afero tre malfacila kaj peniga. Kiel cxefredaktoro de tiu vortaro Honfan ne nur faris multe da organizaj laboroj, sed ankaux plenumis neimageble malfacilan laboron kaj montris mirindan persistecon de la planado kaj verkado de la vortaro gxis kontrolado de cxiuj gxiaj artikoloj. En la komenco sole la diversaj klarigoj kaj atentigoj pri arangxo de la vortaro, kiujn li mem verkis, mimeografis kaj disdonis al cxiuj kompilantoj, stakis dike. Pro la vortaro li ne ripozis en dimancxo, nek en feriaj tagoj. Kiam ajn ni vizitis lin, ni cxiam vidis lin labori super la vortaro. Tiam li suferis seriozan okulmalsanon kaj ankaux lia koro malbone funkciis. Por ke la vortaro kiel eble plej baldaux eldonigxu, li difinis por si striktan planon, kaj por garantii la kvaliton de la vortaro li petis specialistojn revizii fakajn artikolojn.

Post 7-jara diligenta laborado tiu gxis nun plej granda "Esperanto-Cxina Vortaro" eldonigxis en l987. Tio estas granda afero de la cxina E-movado kaj ankaux valora donaco de cxinaj esperantistoj omagxe al la centjarigxo de Esperanto. Hodiaux kiam ni uzas tiun vortaron, ni ne povas forgesi gxian cxefredaktoron Honfan.

*** *** ***

La kvar pioniroj oferis sian tutan varmon kaj lumon al EPCx kaj la cxina E-movado kaj forlasis nin unu post alia, sed postlasis al ni valoran spiritan ricxajxon. Ilia spirito instigas nin diligente labori en nia verda gxardeno kiel konsciaj kaj persistemaj kulturantoj.

____________________

* Tan Xiuzhu, eksa viccxefredaktorino de EPCx