Cxi tie estas Wangfujing

Teksto de XIANG HONG
Fotoj de LIU SIGONG

Nemalproksime oriente de Tian'anmen-pordego, kun Chang'an-strato krucigxas Wangfujing(Uxangfugxing)-strato.

La strato estas mallonga, 810-metra. Por trairi gxin dekkelke da minutoj suficxas.

La strato estas longa. Gxi, trapasante la tempan tunelon, atestas la 800-jaran historion de Pekino, kiu cxefurbigxis komence de Yuan-dinastio (1206-1368). En 1903, tie aperis la fama Dong'an-bazaro. Tio fundamentis la bazon por Wangfuging, ke gxi gxuis la renomon "La Unua Komerca Strato" de Pekino kaj ecx de Cxinio dum 100 jaroj. En cxiu colo de gxia tero kondensigxas rakonto pri kapitalo. Cxu kelke da minutoj estas suficxaj por koni la straton?

La strato estas malnova. En la unua etagxo de la rekonstruita Nova Dong'an-bazaro funkcias pli ol 20 malnovaj butikoj, cxiuj kun la historio de cx. 100 jaroj; cxe la norda ekstremo de la strato estas sekigxinta puto fosita antaux 500 jaroj; lastaprintempe konstruistoj trovis malnovan brikon, sur kiu gravurigxis kronologia titolo de Ming-dinastio (1368-1644)... Kiam vi gxuas sxafajxon en la plej fama Donglaishun(Donglajsxun)-restoracio, aux vin vestas per cxinstilaj vestoj acxetitaj de Ruifuxiang(Jxujfusxjang), la plej renoma malnova vendejo de silkajxoj kaj vestoj, vi profunde perceptas antikvecon.

La strato estas nova. Pri gxia kelka sxangxigxo iuj el niaj legantoj eble legis nian raportajxon en la 3-a numero de 1959. Ekde 1992 oni konsumis pli ol 120 milionojn da usonaj dolaroj kaj 8 jarojn por renovigi Wangfujing laux internacia normo de komerca pasuma strato. La renovigita strato enkorpigis lertan kunfandigxon de tradicio kaj moderneco, de pompeco kaj delikateco. Rilate impreson pri Wangfujing, eble trafa estas tia esprimo: Por alilandanoj, Wangfujing estas cxina; por cxinoj ? antikva kaj moderna.