Mondfama filmostelulino Gong Li

de XIANG HONG

En 1988 la filmo "Rugxaj Sorgoj", kiun Zhang Yimou regxisoris kaj en kiu Gong Li ludis la cxefrolon, gajnis la premion "Ora Urso" en la 38-a Berlina Filmo-festivalo. Tiam Gong Li estis provludanta dramon en Cxinio, kiel duaklasa studentino en la prezenta fakultato de la Centra Drama Instituto. Informigxinte pri la novajxo, sxi ecx ne sciis, kio estas la menciita premio. Tamen tio ne malhelpis sxin tuj famigxi. Kiel nova cxefrolulino sxi montrigxis sur la kovrilpagxo de nia revuo, n-ro 7 de tiu jaro.

12 jaroj pasis, kaj nun Gong Li sendube montras sian internacian famecon dank' al tio, ke sxi estis invitita kiel cxefo de la jugx-grupo de la 50-a Berlina Filmo-festivalo okazinta la 9-20-an de februaro cxi-jare. Dum tiuj 12 jaroj sxi akiris multajn brilajn sukcesojn kaj farigxis internacia filmostelulino, al kio sennombraj cxinaj aktorinoj dumvive strebis kaj kion ili tamen ne atingis. Dum tiuj 12 jaroj, kvankam sxi malofte akceptis intervjuon, tamen la publiko cxiam atentis cxion pri sxi: sxia prezentado en la de Zhang Yimou regxisorita filmo "Qiuju Faris Akuzon" gajnis al sxi la titolon "Plej Bona Aktorino" de la Venecia Filmo-festivalo en 1993; sxajne sxia kunlaboro kun aliaj famaj regxisoroj ne tiel sukcesis kiel tiu kun Zhang Yimou; kompreneble oni ankaux interesigxis pri sxia amhistorio kun Zhang Yimou, pri sxia konatigxo kun kaj edzinigxo al iu Hongkong-a ricxa komercisto... Sxia plej nova rolo estas senlaborigxinta patrino, kiu sola vivtenas la fileton surdmutan, en la filmo "Bela Patrino" regxisorita de Sun Zhou. Elektita kiel konkursajxo por la cxi-jara premio "Ora Urso", la filmo amuze projekciigxis poste en Berlino pro sxia cxefeco en la jugx-grupo. Kaj sxi kontentas pri sia prezentado en la filmo. Sxi diris, ke samkiel Zhang Yimou kaj Chen Kaige (regxisoro de la filmo "La Lasta Vido" kun sxi kiel cxefrolulo), Sun Zhou bone konas sxian ludmanieron, kio utilas por sxia pli bona ludo.

La lastan septembron, la Kultura Ministerio de Francio donis al Gong Li Verdan Kruc-medalon. La okcidentaj amaskomunikiloj tiel lauxdis Gong Li, ke sxi estas eksterordinara figuro, kiu perfekte kunfandis en si la talenton, sagxon kaj belecon, kaj estos vera sendito de la cxina filma afero. Intervjuate, sxi diris: "Mi tre gxojas, cxar tio estas konfirmo pri mia laboro. La honoro apartenas ne nur al mi, sed ankaux al la patrolando malantaux mi."