ESP-NOVAJxOJ

CxINIO

* La 16-an de marto 2000 juna esperantisto Kaneko Yoichi el Japanio atingis Sxanhajon. Vespere de la sekvanta tago li cxeestis renkontigxon de sxanhajaj e-istoj en la hejmo de s-ro Ji Yingeng. En decembro 1999 Kaneko Yoichi komencis sian E-vojagxon. Post vizito de 12 urboj de Koreio kaj 11 urboj de Cxinio, li vojagxos al Vjetnamio, Laoso, Kambogxo, Tajlando, Pakistano kaj aliaj landoj. Laux la plano li revenos al Japanio en 2001. Esperantista renkontigxo en la hejmo de s-ro Ji Yingeng okazas vespere de cxiu dua vendredo. Estas bonvenaj e-istoj el cxiuj landoj. Adr.: Ji Yingeng, Xinzha Road, Lane 57, No.8, CH-200003 Shanghai, Cxinio


GERMANIO

* En la lasta 16-a Internacia Festivalo (IF) (27.12 1999 - 03.01 2000) en Munster, Germanio, kiun kiel kutime perfekte organizis samideano Hans Dietrich Platz, partoprenis infanoj kaj junuloj de Esperantaj familioj el la tuta mondo. La infanoj kaj junuloj gxuis apartan prizorgon dum la tuta programo tage, paralela al la plenkreskula programo (plano). Al infanoj kaj junuloj kunhelpis spertaj esperantistoj-volontuloj el kelkaj landoj. Ili kune kantis kaj rigardis videobendojn kaj filmojn. (Dieter U. Alicja Quednau)


SVEDIO

* Tutsemestra kurso 28/8-20/12 2000. Kostoj: cx. SEK 14 000:

studoj, logxado, mangxado ? sen semajnfinaj mangxoj. Nur studado: cx. SEK 900. Kostoj por lernolibroj: cx. SEK 300. Eksterlandanoj rajtas partopreni parton de longa kurso kaj tiam pagi proporcie al studtempo. Nia lerneja ekzameno estas propedeuxtika al la Internacia Ekzameno. Diplomo. Nordaj studantoj ricevas monapogon cxe Nordens Folkliga Akademi, Box 120 24, 402 41 Goteborg, Svedio. tel: 031 - 69 56 00 fakso: 031 - 69 09 50. Adreso: Esperanto-fako, Karlskoga Popola Altlernejo, 691 24 Karlskoga, Svedio. telefono: 0586-64614, 64600; fakso: 0586-64622; reto: lars.forsman@fhsk.karlskoga.se.

* Somera kurso 16-28/7, 2000 ? kunlabore kun la Esperanto-gastejo en Lesjofors. 85 km. norde de Karlskoga. Petu specialan informon cxe Esperanto-domo, Lesjofors, 680 96 Lesjofors, Svedio. telefono: 0590 - 309 09, fakso: 0590 - 30309. (Esperanto Fako)


UZBEKISTANO

* Vin atendas la Azia Esperanto-Renkontigxo "AERO - 2000",

dedicxita al la Internacia Jaro de la Kulturo de Paco kaj Senperforto, okazonta subauxspicie de la Universala Esperanto-Asocio en la 2750-jara Samarkando, 15-20 auxgusto 2000. Sojle de la nova miljaro AERO celas doni fresxan inspiran aeron al la azia esperantistaro kaj akceli E-movadon en la regiono. Fakte estas bonvenaj gastoj el cxiuj kontinentoj. La programo: seminario pri E-movado en Centra Azio, sinprezento de aziaj E-kluboj, instruista seminario, fakaj kunsidoj, intensaj E-kursoj por komencantoj kaj progresantoj, internacia arta vespero, 2-hora ekspresa kurso de la uzbeka lingvo, E-loterio, gustumado de famaj uzbekaj vinoj, pikniko en la montaro, vizitado (kun E-cxicxerono) de mondfamaj vidindajxoj de la antikva Samarkando ktp. Lauxdezire arangxeblos ankaux postaj ekskursoj al Buhhara, Tasxkento, Sxahrisabz, Pengxikent (Tagxikistano) ktp. Cxefa organizanto: Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro, Samarkando. Partoprenkotizo: 195 USD inkluzivas logxadon en 2-litaj hotelcxambroj (kun necesejo, dusxo kaj lavejo en cxiu cxambro), trifojan mangxadon tage, surlokan transportadon, ekskursojn, vizan subtenon kaj la tutan programon. Bonvolu kontaktigxi kun Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro, P.O. Box 76, UZ - 703000 Samarkando, Respubliko Uzbekistano. Telefono: +998 (662) 331753. Fakso: +998 (662) 310777 (por S-ro Ilhom H. Sadullaev). Reto: peacetur@samuni.silk.org (bv. ne sendi longajn retmesagxojn!) (Delta)