OMAGxE AL LA ORA JUBILEO DE EPCx

Unu jaro cxe EPCx

de GEOFFREY SUTTON*

KVINDEK-JARA datreveno de Esperanta gazeto ne estas ofta okazajxo, kaj des pli tioma maturo gratulindas cxe "El Popola Cxinio" pro gxia strebado al alta kvalito ecx dum malfacilaj jaroj. Jam de sia komenco EPCx ludas gravan rolon en la kulturo de la Esperanto-movado, kiu dum sia historio gxuis malmultajn konstantajxojn. Prave fieras pri EPCx ne nur la cxinoj mem sed ankaux la tutmonda esperantistaro.

Estas malfacile imagi, ke mi estas la unusola eksterlandano, kiu laboris cxe "El Popola Cxinio". Ankoraux post mia laborjaro en Pekino, kiu komencigxis en oktobro 1981, mi imagis, ke iam venos sekvanto.

Mi neniam antauxe estis en Azio, do la sxanco vivi kaj labori en Cxinio estis signifa aventuro. Dezirante sperti ankoraux pli survoje, mi flugis unue al Honkongo. De tie mi trajnveturis du tagojn al Pekino, pere de Kantono. Tion mi deziris pro du kialoj. Unue, mi deziris rigardi kiel eble plej grandan parton de Cxinio, de la sudo gxis la nordo, el la vitroj de la vagono. Due, mi deziris vidi, kie mia avo vivis kaj laboris en Kantono, cxar jam tri pli fruaj generacioj de mia familio spertis en Cxinio: mia praavo, apotekisto, estis enterigita en Honkongo en 1913, kaj la avo okupigxis pri la silkoindustrio en Kantono gxis la 1920-aj jaroj, kie naskigxis mia patro.

Oni renkontis min en la Pekina Stacidomo kaj de tiam mi parolis preskaux nur Esperanton dum la tuta jaro. Mi elkovris, ke la oficejo de "El Popola Cxinio" trovigxas en la granda kortegohava domaro de la Fremdlingva Eldonejo, ekster kies pordoj dise movigxis vigla bazaro sur polva strato borderita per arboj. La Esperanta estas unu fako inter la multaj, kiuj tie eldonas presajxojn en diversaj eksterlandaj lingvoj, kaj mi baldaux komprenis, ke tiutempe dauxre kreskis intereso por lerni eksterlandajn lingvojn, kiu favoris ne sole Esperanton.

Oni gvidis min al la fora flanko de la kortego, kie trovigxis unucxambra logxejo, mia por la venontaj dek du monatoj ? nemalgranda, centre varmigita, kun por mi iom primitiva lavejo apude, uzata ankaux de najbara familio cxina. Oni aparte por mi instalis ecx telefonon, kion mi rapide komprenis esti multekostajxo. Ekster la fenestro videblis apuda fabriko, kiu regule cxiumatene enkonsciigis sian trovigxon, kiam laboristoj arigxis por gimnastiki laux muzike akompanitaj instigoj el lauxtparolilo ? ja nun mi estis en Azio!

Mi laboris en cxambro kun tri aliaj laborantoj, tuj apud la granda de la multaj tradukistoj. Mi funkciis plejparte kvazaux kromredaktisto, kontrolante la tekstojn de la kampare ofte jam multe pli spertaj tradukistoj, provante trovi cxiam pli tauxgajn esprimojn. Oni cetere petis mian opinion pri diversaj aspektoj de la gazeto, kaj de tempo al tempo mi gvidis diskutadon kun la tradukistoj, dum kiu ni traktis la tradukojn el la antauxaj monatoj.

Aliflanke de la kortego trovigxis la malgranda oficejo de Cxina Esperanto-Ligo, kiun mi foje vizitis, plej ofte por amikeca babilado aux diskutoj pri la movado. Mi kompreneble vizitis ankaux la Esperanto-fakon de Radio Pekino, kiu neeviteble arangxis intervjui min.

De tempo al tempo la oficejo arangxis ekskurson, plej ofte tuttagan, kiun partoprenis ankaux pluraj aliaj oficistoj de EPCx. Per tio mi gxoje konatigxis kun la urbo kaj gxia cxirkauxajxo. Ne malofte venis alilandaj esperantistoj por viziti la redaktejon. Plej vive mi memoras la viziton de d-ro Ulrich Lins, sed ne sole pro tio ke mi nokte revenis tiel malfrue de lia hotelo, ke mi trovis min elsxlosita el la domo tiel ke mi devis veki la kompatindan pordiston kaj klarigi kaj pardonpeti cxinlingve.

Miajn du semajnojn da oficiala libertempo mi elektis pasigi cxirkaux la urbo Xi'an por viziti la mondfaman subteran armeon el argilo de la unua imperiestro de Cxinio. La bonaj kontaktoj de EPCx rezultigis, ke gvidis nin la cxefarkeologo mem.

El tiu por mi eksterordinara jaro restas multaj diversaj memoroj ? kiel ekzemple la nemankipovaj termosoj por la varma akvo, la multaj bicikloj sen noktaj lumoj, varmegaj sendormaj noktoj kusxantaj sur pajla mato, la somera polvo de Pekino kaj nazkataro, ensezona mangxado de akvomelonoj kaj batatoj en la oficejo ? sed plej elstaras la simpla amikeco. Aparte karaj al mi estis la gastamaj invitoj al mangxoj en hejmoj de la oficistoj. Tio estis por mi afero vaste aprezita, kaj mi ankoraux bedauxras, ke tion mi ne povis facile reciproki.

De tempo al tempo okazis ankaux renkontigxoj kun lokaj esperantistoj, kaj en la sama jaro komencigxis la unua kurso de Esperanto por instruistoj. Kiam tiu klaso jam suficxe progresis, mi plurfoje renkontigxis kun gxiaj anoj, foje por instrui pri fonetiko.

Memkompreneble la kompare malalta vivnivelo lasis cxe mi dauxran impreson kiel ankaux la evidenta plibonigxo de la gxeneralaj kondicxoj de la popolo. Sed ankoraux la kosto de posxtmarkoj por sendajxo al eksterlando restis signifa elspezo por ordinara cxina esperantisto. Tio klare ekzemplis la gravajn malfacilajxojn, kiuj malhelpis al la cxinoj plenpeze ludi sian rolon en la tutmonda Esperanto-movado.

Bedauxrinde mi ankoraux ne havis la okazon reviziti la ekskolegojn de EPCx. Mi tamen fidas, ke tiu mia jaro en Cxinio siamaniere utilis en la multflanka progreso cxe la gazeto survoje al gxia nuna respektata maturigxo.

__________________

* Brita samideano, kiu laboris kiel volontulo por EPCx en 1981-1982