"El Popola Cxinio" kaj E-movado

De la komenco la revuo estis strikte ligita kun la idealo de Esperanto kaj E-movado de Cxinio

de HOU ZHIPING*

PLEJPARTO de mia vivo estis pasigita en laboro por EPCx, de 1963 gxis l998, kiam mi emeritigxis. Dum longa tempo mi laboris kiel redaktisto kaj havis la sxancon esplori E-movadon de Cxinio. En cxi tiu artikolo mi volontus konigi la interrilatojn de EPCx kun E-movado. Espereble la temo interesos niajn legantojn.

En la 20-30-aj jaroj de la pasinta jarcento, cxinaj esperantistoj batalis por la naciliberiga afero per nia lingvo kaj altiris al si pli kaj pli multe da samideanoj por kune rezisti kontraux la japana agreso. Ili eldonis gazetojn por diskonigi al la tuta mondo la batalon de la cxina popolo kontraux la agreso de la japanaj militaristoj kaj gajni simpation kaj subtenon de la progresema forto. Ili deklaraciis en Esperanto por varbi pli da samideanoj al la rezisto kontraux la agreso. Tiam en Cxinio oni eldonis Eperantajn gazetojn "Heroldo de Cxinio", "Vocxoj el Oriento", "Cxinio Hurlas" k.a. Junuloj amantaj literaturon publikigis en la revuoj esperantigitajn novelojn kun la temo pri kontrauxagresa batalo. E-movado aligxis al la torento de la naciliberiga movado de Cxinio kaj ankaux al tiu de la kontrauxfasxisma batalo de la mondo. Multaj patriotaj gejunuloj esperantistigxis en tiaj cirkonstancoj.

Post la fondigxo de la nova Cxinio la mondo turnis sian atenton al la estonteco kaj sorto de la nova Cxinio. Cxinaj esperantistoj bone konsciis sian devon kaj proponis fondi Esperantan periodajxon por faciligi al la fremdlandaj esperantistoj koni la novan Cxinion, plifirmigi la amikecon inter la cxina kaj alilandaj popoloj kaj fari kontribuon al la mondpaco kaj homa progreso, kaj samtempe diskonigi Esperanton. La propono estis baldaux aprobita de la registaro. En la 1-a de majo antaux 50 jaroj la unua numero de "El Popola Cxinio" estis omagxita al la legantoj. De la komenco la revuo estis strikte ligita kun la idealo de Esperanto kaj E-movado de Cxinio. La apero de la revuo estis la konsekvenca rezulto de la progreso de la cxina E-movado. La revuo farigxis marko kaj konsistiga parto de E-movado de Cxinio.

Cxu Esperanto, artefarita lingvo kreita surbaze de la euxropaj lingvoj, povos esti facile posedata de cxinoj en Oriento por konigi pri la aferoj de Cxinio kaj profundigi la komprenon de la mondaj esperantistoj pri Cxinio? Cxinaj esperantistoj frontis al nova tasko en la nova situacio.

Nun la praktiko de EPCx en la pasintaj 50 jaroj elokvente pruvis tiun eblecon. En nia mano estas jam la 500-a numero de la revuo. Tiuj 500 numeroj amplekse konigis Cxinion en diversaj temoj. En la rubrikoj "5?00 Jaroj de Cxinio", "Laux la Silka Vojo", "Cxina Kulturo" kaj "Cxina Literaturo" ni konigis la antikvan historion kaj kulturon de Cxinio. La rubrikoj "Multnacia Cxinio'' kaj "Vestoj de Cxinaj Nacioj" rakontas la historion de cxinaj nacimalplimultoj kaj iliajn morojn kaj gxenrojn. "Mia Vivo" konigas la vivon de ordinaraj cxinoj de diversaj flankoj de la socio. "Ekonomie" prezentas la disvolvigxon kaj progreson de Cxinio en ekonomio, sciencoj kaj teknologioj. Cxio tio pruvas, ke cxinoj povas posedi Esperanton same kiel alinaciajn lingvojn por internacia komunikado. Tio estas tre signifa por E-movado.

Aliflanke, prezentante la novan Cxinion al la eksterlando, EPCx farigxis ankaux fenestro por la eksterlando en konado pri Cxinio. S-ro Simo Milojevic, eksa gxenerala direktoro de UEA, kaj s-ro Osmo Buller, eksa direktoro de la Centra Oficejo de UEA, skribis al EPCx: "…Por miloj da esperantistoj gxi estis kaj dauxre estas fenestro, donanta rektan rigardon en vian landon, kiu havas tiel ricxan pasintecon kaj kiu nun vere laboregas super modernigo kaj cxiuflanka plibonigo de la vivo de sia popolo. Via lando, kiu por multaj estis malproksima kaj fremda, dank' al via revuo farigxis proksima kaj pli konata? Iliaj afablaj vortoj multe kuragxigis la laborantojn de EPCx kaj instigis ilin al pli pena laboro.

La lingvajxoj kaj esprimmanieroj de EPCx estis akceptitaj de la legantoj. Okaze de la 45-jarigxo de EPCx profesoro Lee Chong-Yeong, eksprezidanto de UEA, skribis en sia salutletero: "'El Popola Cxinio' eble ne estas la plej malnova Esperanta periodajxo, sed certe gxi estas la plej luksa, plej ampleksa kaj plej enhavricxa revuo en la mondo. La revuo montras al la mondo ke Esperanto estas praktika kaj viva lingvo." S-ino Spomenka Sxtimec, kroatia verkistino kaj iama estrarano de UEA, skribis pri EPCx: "Via revuo multe kontribuis al la internacia Esperanto-movado, sed gxi ne estas nur cxina revuo. Gxi helpas al cxiuj legantoj senti apartenon al la internacia Esperanto-komunumo. Imagu la sperton, kiam mi renkontas iun nekonatan vojagxanton en auxtobuso, kiu foliumas 'El Popola Cxinio'. Mi sentas ne ke li legas cxinan revuon, sed ke li rilatas al la aferoj al kiuj ankaux mi apartenas. …Cxiumonate vi alportas al ni peceton da Cxinio kaj peceton de nia propra Esperanto-kulturo. Vi helpis al ni mem gxoji pri ricxo de Esperanto renkontante vian lingvajxon."

EPCx legigxis kaj legigxas sume en 156 landoj kaj regionoj. Multaj faktoj atestas, ke E-movado estas utila por la mondpaco kaj la progresa afero de la homaro, kaj konsekvence la movado rikoltos simpation kaj subtenon de pli kaj pli multaj homoj. Multaj el niaj legantoj prenis EPCx kiel instrumenton por konigi Esperanton al neesperantistoj. S-ro Ludoviko Enizan, nia franca leganto dum multaj jaroj, skribis al la redakcio, ke li diskonigadas Esperanton kaj Cxinion per EPCx. Kiam oni diris, ke Esperanto estas euxropa lingvo kaj ne tauxgas al aliaj landoj, li nenion diris kaj nur montris EPCx, kaj la dubintoj jam estis konvinkitaj. Hungara samideano Szentgjorgyi Zoltan skribis en sia letero: "…Estas mia propra sperto, ke EPCx per siaj gxenerale kompreneblaj, klaraj priskriboj kaj artikoloj en la granda mezuro servas la amuzan praktikon, amigon kaj rekonon de la Esperanta lingvo en la tuta mondo."

EPCx pretigis spacon por diverslandaj esperantistoj en ilia esplorado pri E-movado. Tiucele ni starigis la rubrikojn "Vocxo de Esperantistoj", "Libera Forumo de Eminentaj E-istoj" k.s. Al la rubrikoj kontribuis s-roj Humphrey Tonkin, Ivo Lapenna, William Auld, G. Waringhien, Tibor Sekelj, Ulrich Lins, Baldur Ragnarsson, Haszpra Otto, M. T. Popov, Hujucz, Bakin, Ye Junjian (Chun-Chan Yeh), Chen Yuan k.a. Iliaj artikoloj estas tre utilaj por la esperantistoj en ilia altigo de teoria nivelo, plivastigo de vidkampo, intersxangxo kaj elcxerpo de sperto kaj antauxenpusxo de la movado.

"Esp-novajxoj" kaj similaj Esperantaj rubrikoj donas informojn pri E-movado de Cxinio kaj aliaj landoj. Tiuj informoj montris la marsxon de E-movado kaj kuragxigis la samideanojn. La manko estas, ke la informoj estas iom malfruaj kaj tro detalaj. Nun reto liveras pli da informoj, kio ebligas al ni plibonigi la laboron por tiuj rubrikoj. "Korespondi Deziras" okupas malgrandan spacon, sed gxi estas tre bona ponto inter la esperantistoj de diversaj landoj, ebligante al ili akiri samideanojn de aliaj landoj. Korespondo altigis ilian lingvonivelon, firmigis la amikecon kaj iuj geedzigxis. "Sur Nia Librobreto" prezentas novajn eldonajxojn, kiuj vigligis nian movadon. "Originale Verkitaj" donas sxancon al literaturaj amantoj montri sian verkon. Per siaj poemoj, eseoj kaj noveloj ili flegas la Esperantan literaturan gxardenon. "Por Komencantoj" estas vere por komencantoj, ke ili tre sxatas la artikolojn de la rubriko, kaj kursgvidantoj ofte prenas artikolojn de la rubriko aux aliajn artikolojn kiel instrumaterialojn. Ili skribis al ni, ke oni akiras sciojn pri Cxinio kaj altigas sian lingvonivelon en legado de la artikoloj de EPCx. Multaj el la lernantoj farigxis niaj fidelaj legantoj.

Menciinde estas, ke cxiujare la redakcio de EPCx sendas siajn membrojn al UK. Iliaj raportajxoj kaj fotoj trovis sxaton de la legantoj, kiuj ne povis cxeesti la kongreson.

Retrorigardante la pasintecon, ni bone konscias, ke ni bezonas pli da penado por plibonigi nian revuon. Cxar nia laboro servas al la tuta E-movado, ni devas pli pene labori por perfektigi la revuon kaj ne vanigi la esperon de la tuta esperantistaro.

_____________

* La auxtoro estas eksa direktoro de EPCx kaj membro de la Konstanta Komitato de CxEL.