INTER NI

"El Popola Cxinio" jam atingis sian 50-jarigxon. Kun granda gxojo ni sendas varman saluton al niaj karaj legantoj kaj perantoj. La nuna numero estas memoriga por la 50-a datreveno de la naskigxo de nia revuo kaj ni malpliigis raportajxojn kaj artikolojn sub iuj rubrikoj por aperigi la memorigajn artikolojn . El la artikoloj "'El Popola Cxinio' kaj E-movado", kaj "Rememore al la unuaj jaroj de EPCx" vi povas koni la pasintecon de nia revuo, kaj la artikoloj "Eterna memoro", "Energiaj emeritoj de 'El Popola Cxinio'", "Amo al Esperanto", "Verda juneco" k.a. konigas niajn funkciulojn en diversaj periodoj kaj iliajn laborojn. La supre menciitaj artikoloj estas verkitaj laux proponoj de jugoslava samideano M. Djurdjevic kaj aliaj legantoj.

En la lastaj tagoj ni ricevis multajn gratulajn leterojn de diverslandaj legantoj. Pro tio ni esprimas koran dankon al ili. Karaj samideanoj, ni kune iru antauxen por nia idealo en la nova jarcento.

La Red.