50 JAROJ ?EPCx

Propra opinio pri la internacia lingvo Esperanto

de JOZEFO KRISTIAN (Slovakio)

MI tre atentas praktikadon de Esperanto en la socio, kiu profundigas amikecon, ricxigas sciojn kaj etendas propagandon de nia lingvo. Post pli-ol-19-jara praktikado mi konsciis, ke gxi restos utopio, se gxi ne estos aplikata en cxiuj sferoj de la cxiutaga vivo. Miaopinie ne suficxas, se ni nur malofte cxeestas diversajn E-arangxojn. Ni povas perfektigi nian lingvoscion ankaux per la cxiutaga legado de Esperantajxoj kaj helpe de korespondado kun gesamideanoj en- kaj eksterlande. Nia celo estas montri per nia monda agado, ke Esperanto estas egalrajta komunikilo en cxiu sfero de la socia vivo.

La plej granda arangxo de esperantistoj farigxis la 84-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis de la 31-a de julio gxis la 7-a de auxgusto 1999 en Berlino, kie renkontigxis 2?16 parolantoj de Esperanto. La lingvouzado farigxis ekskluzive ESPERANTO dum cxiuj arangxoj de la kongreso, tiel pruvis kaj gxuis la vivecon kaj utilecon de la internacia lingvo Esperanto.

Vere, gxi estas nur lingva perilo, servanta al cxiuj nacianoj dum ilia interkomunikado. Bedauxrinde, en la Slovaka Respubliko la nombro de esperantistoj estas tre malalta, iom pli ol 300 personoj, kies kauxzo estas, ke ni malbone propagas gxian disvastigxadon inter logxantoj kaj konatuloj.

Nia lando abundas je naturbelajxoj, multas belaj bildkartoj pri gxi, sed surdorse oni trovas epigrafon slovake, angle kaj germane, sed mankas Esperanta klarigo. Kial? Cxu la teksto presita Esperante kostas pli multe ol slovaka aux alilingva? Miaopinie gxi estus la unua metodo de propago de Esperanto, pli malmultekosta ol eldoni diversajn gazetojn aux bultenojn. La dua metodo estus, se la internacian lingvon rekonus la ministrejo de klerigo kaj estus enkondukita Esperanto, kiel studobjekto en mezlernejoj (la studentoj povus elekti: anglan, francan, germanan lingvon aux Esperanton).

Plejmulto de esperantistoj agadas en Cxinio kaj en tiuj landoj, kie la logxantoj ne uzas la latinan alfabeton, sed sian propran skribmanieron, kiun nur malmultaj euxropanoj komprenas aux alproprigas. Mi alte taksas la monatan gazeton "El Popola Cxinio", kiu aperigas tre interesajn artikolojn pri la vivo de logxantoj, informas pri sukcesoj de la ekonomio, pri tekniko kaj scienco, pri popolaj kutimoj kaj moroj, pri grandiozaj konstruajxoj, ekz. pri la Granda Muro kun totala longeco de 6?00 km, pri Tibeto kaj Hongkong, pri reformado kaj pordmalfermo en Cxinio ekde la jaro 1978, ecx pri la plej novaj politikaj kaj ekonomiaj sukcesoj. Mi tre sxatas legi ankaux "Heroldo de Esperanto", "Internaciisto" el Hispanio kaj la trimonatan periodajxon de la TIETTI-instituto de Esperanto en Togolando. Mi ricevadas ilin de miaj geleteramikoj honore al nia amikeco.

La internacia lingvo fortigxos nur tiam, kiam ekzistos grupo de homoj, kiuj akceptus gxin kiel sian heredan lingvon. La regulo de nia agado devas esti: persisti en la uzado de nia lingvo, paroladi, skribadi, ricxigadi gxin per literaturo, gxis ni atingos la tempon, kiam gxi aperos en la okuloj de la mondo, kiel familiara konstanteco. El tio sekvas neceso severe gardi nian unuecon kaj imiti la stilon de L. L. Zamenhof. La devizon cxiu vera esperantisto devus havi en sia koro kaj en sia spirito.