ORIGINALE VERKITAJ

Freneza rakonto

de ROBERTO CHEVALLIER (Francio)

IUN vesperon mi havis nenion por fari kaj decidis iri auxskulti prelegon de iu politikulo nekonata de mi kaj malmulte konata de aliaj.

Li parolis longe pri niaj prauloj, kiuj vivis en tempo plurajn jarcentojn antaux nia tempo. Li rememorigis la malfacilan vivon de tiuj prauloj, kiuj ne nur batalis cxiutage kontraux multaj malfacilajxoj, sed ankaux transdonis la vivon al siaj posteuloj kaj plue plibonigis iom post iom la vivkondicxojn gxis la multe pli agrabla kaj komforta vivo spertata de ni.

Li diris tion kaj tion, kaj mi dormis kaj songxis dum lia prelego. La bruo de la auxskultantoj je la fino vekis min.

Tamen, cxu pro la prelego, cxu pro la songxo, mi opiniis, ke oni devas esti multe dankema al tiuj prauloj, kiuj forpasis antaux ni sur la tero, vivis, laboris, batalis, suferis, generis kaj plue, konstruis, perfektigis, inventis por aldoni al ni pli agrablan vivon.

Do mi pensis, ke mi sxuldas multe al ili; tiam venis al mi la ideo, ke mi devus inviti ne cxiujn, sed almenaux kelkajn el miaj prauloj, al ia dankfesto organizota en mia domo.

Mi pripensis tian imponan projekton, precipe dum la nokto, duondormante. Aparte mi min demandis kiel mi povus sendi inviton al ili. Pro tio mia mieno sxajnis malfelicxa, kiam marsxante sur la trotuaro, mi renkontis mian deputiton al la nacia asembleo. Tiu deputito aspektis kiel mia malnova amiko: li brakumis min, preskaux kisis min kun fluego da koraj paroloj.

Mi diris "mian" deputiton, sed al vi, leganto, mi devas diri, ke mi donis mian vocxon al alia kandidateco.

Mi klarigis al li mian problemon. Tuj li trovis kaj donis al mi la solvon. Li diris: "Skribu vian invitleteron, metu gxin en koverton, sur kiu vi devas indiki nur 'al praulo de tiu epoko' (elektita de vi). Ne forgesu la afrankon kaj glitigu cxiujn leterojn en la busxon de la kloako plej proksime de via domo."

Vere stranga konsilo, mi pensis. Sed, sen alia rimedo mi agis zorge laux la oportuna indiko de "mia" klera deputito.

En la tago de la festo, cxe la tagigxo mi estis jam vekita. Mi supersxargxis mian edzinon kaj precipe mian bopatrinon per multaj rimarkoj, konsiloj, ordonoj ktp. Samtempe mi korpremigxis pli kaj pli, esperante kaj ankaux timante la alvenon de la invititoj.

Subite mi auxdis malkutiman bruon: takte pezajn batojn sur la tero, kiu preskaux tremetis; samtempe laux alia takto, fortan blovon kiel tiu de blovilo de forgxisto.

Estis mia praulo de sxtonepoko, kiu venis kurante kun sia supermezura klabo, kiun mi ne kapablis leveti kiel mi provis poste. Estis fortikega homo kovrita de longaj haroj sur lia tuta korpo, kun forta vira odoro, kiu sxajnis placxa kaj agrabla bonodoro al mia bopatrino.

Li havis certe grandegan flarkapablon, cxar li iris rekte gxis la rostilo, kiu felicxe estis lokita en la gxardeno por rosti diversajn bestojn pretigitajn de mi. Kaj li komencis gluti, plenmordante la sanggutantan viandon.

Je tiu momento mi auxdis alian taktan bruon kiel faras galopanta cxevalo. Estis mia praulo de la mezepoko sur preskaux sovagxa cxevalo, kiu saltis trans la barilon de la gxardeno kaj surterigxis meze de belega florbedo arangxita de mia edzino. Sxi multe fieris pro gxi kaj ekkriegis, kiam sxi vidis la detruon. Tuj mia praulo eligis sian longan spadon per tiel largxa movo, ke li preskaux tusxis la harkovritan praulon, kiu tuj levis sian pezan klabon. Mi timegis brutan batalon, kiam oportune alvenis la hundon de mia bopatrino.

La unua pusxis sian spadon tra la malfelicxa besto kaj la dua batis gxin forte per sia klabo kaj rapidege per stranga trancxilo el sxtono senfeligis gxin. Tiam la unua, uzante sian spadon kiel turnorostilon, rostis la beston kaj ambaux glutis gxin. Vidante tiun teruregan spektaklon, mia bopatrino paligxis kaj, retroirante, falis en la puton.

Tiam mi auxdis denove alian taktan bruon kiel faris antaux nelonge la vaporveturiloj: sxajnis gxemaj sopiroj cxiam renovigitaj post longa silento. Estis mia praulo de ekteknika epoko, kiu alvenis veturante per sia vaporauxtomobilo. Li alportis multajn bobenojn de elektraj dratoj, cxar li volis surprizi min per la lasta tute nova invento konata de li ?la telefono. Mi provis klarigi al li, ke nun oni ne plu bezonas dratojn por interparoli trans longegaj distancoj, sed li ne kredis min kaj malvolvis siajn bobenojn en la tuta domo precipe sur kaj tra la pendlampoj, kiuj sxajnis tre utilaj al li. Fine plankoj kaj sxtuparoj estis kovritaj per diversaj koloraj dratoj. Mia edzino implikis siajn piedojn en tiujn dratamasojn, falis kaj rompis al si la kruron.

Iom post iom terura sento okupis min, kiam mi ekkonstatis, ke vespero alvenis. Cxu miaj invititoj volus pasigi la nokton en mia domo? Cxu mi devus gastigi ilin, kaj dum kiom da tempo? Sed tute strange, sen diri iun ajn vorton, ekde la sunsubiro ili cxiuj foriris samtempe kaj rapide.

La difektoj kaj detruo en mia domo estis grandegaj, sed nova ideo alvenis al mi.

Cxar nun niaj politikistoj parolas multe pri la devo de civitanoj rilate al la patrolando kaj la prapatroj, kiuj faris nian nunan patrujon, gxermis en mia cerbo la ideo, ke mi meritus kelkajn justajn rekompencojn aux prefere iun ajn kompenson aux subvencion pro mia dedicxo al tiu meritinda kauxzo. Do, plenesperante mi decidis raporti pri mia afero al "mia" deputito, kiu tiel bone konsilis al mi kiel inviti miajn prapatrojn. Mi priskribis detale la detruojn okazintajn en mia domo, cxefe la sekvantajn:

* la tablo en la mangxocxambro, frakasita de la sxtonepoka praulo per lia klabo,

* cxiuj segxoj en la domo, rompitaj de la sama, kiam li provis sidigxi sur ili, unu post alia, cxar antaux ol foriri li vidis mian bopatrinon gxemanta sur braksegxo post sxia eltiro el la puto,

* cxiuj kusenoj, kapkusenoj, lanugajxoj, remburajxoj de segxoj, sxiritaj de mezepoka praulo per lia spado, kiam li amuzigxis trapiki ilin, sur kiuj plurfoje li desegnis per la pinto de sia spado unu literon, kiu aspektis kiel Z,

* centoj da metroj da elektraj dratoj, torditaj cxirkaux la rompitaj mebloj, plektitaj cxirkaux cxiuj lampoj aparte cxirkaux la pendlampoj, cxie en la domo inkluzive de la koridoro kaj de la sxtuparo, ecx gxis la hunda dometo, sen mencii la elektran rektan kontakton, kiu preskaux forbruligis la domon,

* la rompita kruro de mia edzino,

* la falo de mia bopatrino en la puton; tiu falo kauxzis rompon de la sxnuro, al kiu pendis sitelo, ankaux kiu falis gxisfunde en la puton,

* ktp...

La nura bona afero estas la malapero de tiu abomena hundo, sed tion mi ne menciis en mia skribajxo.

Kiel en la unua fojo mi metis mian leteron en tauxgan koverton kun la adreso de "mia" deputito kaj glitigis gxin en la saman busxon de la kloako apud mia domo.

Mi estas certa, ke mi baldaux ricevos la respondon, cxar mi atendis gxin jam ok monatojn.