ENKETO DE EVA

Kiuj estas la plej indaj verkoj el la Esperanto-literaturo?

Ni adiauxas la 20-an jarcenton, kiu estis tempo de du teruraj Mondmilitoj, sed ankaux tempo de nekredebla teknika progreso. La homa civilizo trapasis la limojn de sia tera ekzisto, kiam la unua homa plando ektusxis la lunon. La finigxanta jarcento estis ankaux tre grava por ni, esperantistoj. Gxi signifis kreskon de niaj vicoj tra la tuta mondo, la Zamenhofa lingvo trapasis la limojn de la kontinentoj, por enradikigxi cxie. Ni ne forgesu, ke la 20-a jarcento estas la tempo, kiam ekprogresis nia literaturo. La Slava skolo, Literatura Mondo, la infana raso de William Auld, Norda Prismo, eldonejo Stafeto de J. Regulo Perez, Literatura Foiro, Fonto, Belartaj Konkursoj, Karolo Picx ?jen mejlosxtonoj de la evoluo. Al tio aldonigxas centoj da aperintaj libroj (gravaj kaj malpli gravaj), kaj dekoj da eldonejoj. Cxiuj cxi klopodoj havigis al ni esperantistoj neforgeseblajn momentojn, kiam legante niajn auxtorojn, ni povis konvinkigxi, ke la lingvo internacia vivas kaj fortikigxas. La literaturo igxis ligilo por miloj da esperantistoj kaj rimarkinde kontribuis al la formigxo de nia "verda" memo en cxi mondo skuata kaj kruele dissxirata per militoj, naciaj malamoj, rasaj konfliktoj kaj lingvaj baroj.

Nekontestebla estas fakto, ke en la pasanta jarcento cxefe libroj kaj revuoj (kaj leteroj) servis kiel unuigilo por nia tutmonda komunumo. Romanoj kaj poemaroj estis ofte la fonto de niaj revoj, pensado, emocioj kaj distro.

Dum la kunsido de EVA en Berlino, okaze de la 84-a Universala Kongreso, oni akceptis la proponon de kolego Tomasz CHMIELIK, kiu apud la konata prefero-listo de William Auld sxatus koni ankaux iun pli malpli gxeneralan elekto-liston de la publiko pri la 25 plej gravaj verkoj de la Esperanto-literaturo de la 20-a jarcento.

Pro tio ni petas la esperantistojn el kie ajn noti la titolojn de la Esperanto-verkoj (prozo, poezio kaj dramo), kiuj en Via vivo ludis precipan rolon ?edukan, klerigan, emocian kaj konceptan, kiuj plej firme engravurigxis en Via memoro aux kiuj simple estas plej valoraj por Vi.

Via elekto montros al ni, kiuj literaturaj sxatoj kaj preferoj regas en la "verda" mondo kaj en la nuna tempo. Ni atendas Viajn respondojn plej malfrue gxis majo, tiel ke dum la UK en Israelo ni povos prezenti la kompletan liston.

Posxtkartojn kun titoloj oni sendu al la adreso: Tomasz CHMIELIK, ul. Jarzebinowa 3/30, 21-040 SWIDNIK, Pollando.

Retposxte (sub indiko "enketo de EVA") oni povas respondi al la adresoj: esperanto@zg.tel.hr aux gberveling@freeler.nl