CxINAJ E-ISTOJ

Mia revo cxe la sojlo de la 21-a jarcento

de WANG CHONGFANG

MI havis multajn revojn dum mia vivo.

En mia infaneco min karesis svaga revo, ke mi, plenagxigxinte, faros ion mondskuan, ne herostratan, sed bonan al la postaj generacioj kaj sekve min eterne famigantan. Dum mia juneco, kun tiu cxi revo mi diligente lernadis kun avideco por akiri al mi sciojn. Sed la pliagxigxo sobrigis min kaj mi ekkonsciis, ke por mi, ordinarulo timida kaj mezkapabla, voli fari ion mondskuan efektive estas revo hximera. Mi dronis en deprimiteco kaj sendecideco, kaj gxuste tiam mi hazarde ekkonis Esperanton. Gxi tuj altiris min per sia "interna ideo". Zamenhof estis judo ordinara, sed li havis koron plenan de homamo, kiu instigis lin krei Esperanton kaj dedicxi sian tutan vivon al la disvastigo kaj aplikado de gxi, kio akirigis al li universalan respekton de la esperantistaro, sendistinge pri politika konvenko kaj religia kredo, pri agxo kaj sekso, pri la socia pozicio kaj profesio, pri hauxtkoloro kaj raso. Cxu tiu cxi idealo pri interhoma frateco kaj la sindonemo de Zamenhof ne estas tio, al kio mi sopiras kaj strebas? Mi do komencis lerni Esperanton kun granda intereso kaj de tiam mi sekvadis la vojon de dumviva esperantisto gxis hodiaux. Mi tiam teksis al mi novan revon: mi nepre devos ellerni Esperanton gxis plena posedo kaj, sekvante la ekzemplon de Zamenhof, labori kun zorga konscienco por fari ion utilan al la socio kaj la homaro. Por tio nepre necesas ne alta talento, sed fera persisteco kaj severa konstanteco. En la tiama politika atmosfero de nia lando, mia lernado de Esperanto sxajnis al miaj kolegoj kaj konatoj ago stranga kaj ecx kondamninda. Sed mi kredis la aforismon: iru vian vojon kaj lasu al aliaj kritikacxi kaj moki, kaj mi plu persiste lernadis. Dum la "Granda Kultura Revolucio" finfine malfelicxego falis sur min. Pro mia ofta internacia korespondado per Esperanto mi estis kondamnita kiel homo havanta kontrauxlegxajn rilatojn kun fremdaj landoj kaj estis devigita submetigxi al politika ekzameno en izoliteco, kiu kauxzis al mi grandajn mensajn turmentojn, kaj oni ecx konfiskis cxiujn miajn Esperantajn librojn kaj korespondajxojn, kiuj estis por mi tre karaj. Poste mi estis liberigita kiel suspektato, kontraux kiu la enketo ne malkovris konvinkajn pruvojn (fakte mi estis tute senkulpa honestulo!), kaj mi denove enprofundigxis en la studadon de Esperanto. Mi vaste legadis Esperantajn librojn kaj faris notojn pri Esperanta vortouzado sur dekmiloj da slipoj. Dum la 70-aj jaroj, kuragxigite de s-ro Tikos, fama cxina esperantisto kaj mia instruisto de Esperanto, mi partoprenis en la kolektiva tradukado de Poemoj de Mao Zedong. En la fruaj 80-aj jaroj mi partoprenis ankaux en la kompilado kaj kontrolado de Esperanto-Cxina Vortaro sub la cxefredaktorado de s-ro Honfan. Pli poste mi ankaux esperantigis la faman cxinan romanon "Kamelo Sxjangzi" kaj la konfuceanisman biblion "Analektoj de Konfuceo", per kio mi kontribuis al la intersxangxo de la Orienta kaj Okcidenta kulturoj en la mezuro de miaj kapabloj. En 1993 mi komencis kompili mian cxina-Esperantan vortaron, kiu ampleksas pli ol 80?00 artikolojn. La kompilado lauxplane dauxros 10 jarojn. Nun la manuskripto gxis la lasta litero Z jam estas finita kaj tute enkomputerigita. Post la finigxo de la tuta manuskripto mi tajpos gxin per komputero por fari al gxi reviziadon, kaj pri gxia sukcesa finkompilado mi estas tre optimisma.

Kiam mi skribas tiun cxi artikolon, la 20-a jarcento jam proksimigxas al sia fino kaj la sonoriloj baldaux anoncos la komencon de la 21-a jarcento. Cxe la sojlo de la nova jarcento svarmas en mia kapo miloj da pensoj pri la pasinteco kaj la estonteco. Mi jam farigxis el junulo plena de suko de la juneco grizharulo, kiu, dedicxinte preskaux kvindek jarojn de sia vivo al Esperanto, tamen cxiam trovas nesuficxaj siajn laborojn por gxi. Mi pensas ankaux, ke homo maljuna kiel mi devos morti pli aux malpli baldaux kaj, antaux ol mi forlasos tiun cxi mondon, kion plian mi devos fari por nia kara lingvo? Mi devos bone ordigi miajn materialojn sur la slipoj kaj donace prezentos ilin al la estonta generacio. Mi havas la felicxon gxisvivi la komputeran epokon. La komputero multe helpas min en la kompilado de mia vortaro kaj ordigado de miaj materialoj, kaj mi devos ankoraux pli bone utiligi gxin. Mi ankaux planas, ke post la finkompilado de la cxina-Esperanta vortaro, mi kompilos per la helpo de komputero alian vortaron, nome Vortaron de Esperanta Stilo, kiu traktos cxefe pri la kunuzadoj de vortoj kaj idiotismaj kombinadoj. Krome gxi devos enhavi ankaux sinonimojn, antonimojn, proverbojn ktp. Mi esperas, ke gxi povos servi al la tuta esperantistaro de la mondo kiel praktika konsultolibro. Cetere, mi ankaux intencas traduki la cxinan klasikan filozofian verkon Laozi en Esperanton. Se gxi estos esperantigita, tiam la du plej cxefaj verkoj de la cxina kulturo, kiuj reprezentas respektive konfuceanismon kaj taoismon, la du cxefaj pensoskoloj en la antikva cxina historio, havos cxiu sian Esperantan tradukon. Mi pensas, ke se nur la Cxielo favoros min donante al mi suficxan vivdauxron, mi certe povos bone finplenumi la du laborojn. Pri tio mi havas plenan memfidon. Laux mi, se dum sia vivo oni povas sukcese plenumi kelkajn aferojn, kiujn oni trovas farindaj kaj memvole faras, cxu tio ne estas por li la plej granda plezuro?

Jen mia revo cxe la sojlo de la 21-a jarcento. Mi deziras, ke gxi estu plenumita.