Marsxo sur rulsegxo

La rakonto temas pri kriplulo malcedema al fatalo

de SHEN HONGLEI

SEN helpo de rulsegxo li povas nur "iri" per unu genuo. Gxuste tiamaniere li atingis pintojn de montoj Hengshan en Shanxi-provinco kaj Huashan en Shaanxi-provinco, kaj per rulsegxo trairis la monton Tanggula kaj la dezerton Taklimakan helpate de multaj bonkoruloj?

POR KE LA SUNO EN LA SONGxO NE MALLUMIGxU

Yin Xiaoxing naskigxis en kamparana familio de suda Cxinio. Li estis bela knabo tre sxatata de la geavoj. Sed bedauxrinde, li perdis irkapablon pro poliomjelito en sia ok-monata agxo.

Foje li ludis cxe lageto, kaj preskaux dronis en la akvo, de tiam li ecx timas vidi la lageton. En la songxo gxi farigxis malluma falanta suno.

Liaj gepatroj tre amas lin, kaj konstruis domon el tri cxambroj por ke li senzorge vivu. En mezlernejo li estis elstara kaj en la lernado kaj en la konduto. Diplomigxinte, li ne volis vivi plu sub helpo de la gepatroj, li do fondis kokobredejon, kaj vizitis korespondan kurson de cxin-medicina instituto. Li estis memfida al sia estonteco.

Kiam li estis 19-jara, li enamigxis en knabinon. Tiuj tagoj estis la plej gxojaj en lia vivo. Sed la gepatroj de lia amatino timis, ke li ne povas garantii felicxan vivon al ilia filino, kaj arbitre cxesigis ilian kontakton. En tiuj tagoj la malluma suno en lia songxo denove aperis. Tamen anstataux deprimigxi, li brave starigxis por batali kontraux la fatalo.

La 8-an de decembro 1991, li komencis sian longan marsxon sur rulsegxo.

STARI CxE LA MALPROKSIMA HORIZONTO

En printempo de 1995, Yin surgrimpis la monton Huashan, la plej krutan monton el la kvin famaj montoj de Cxinio. "Cxiela Sxtuparo" estas 3-metra montpasejo preskaux vertikala, kaj tuj apud gxi estas abismo. Li grimpis per la du manoj alterne kaptante la cxenon. Li klopodis 14 horojn kaj finfine atingis la pinton de Huashan-monto, tiam la mondo antaux li subite largxigxis. Nuboj sxvebis sub liaj piedoj, li ne povis elteni la gxojon kaj kriis el la tuta gongxo. Lia gxojkrio ehxe resonis en la tuta monto.

En lia vojagxo la vojo al la montpasejo de Tanggula estis plej malfacila. Pro la alta situo kaj manko de oksigeno li nur povis iri 30 km cxiutage. Foje la cxielo subite malheligxis, kaj ventegis. Yin haste movis sian rulsegxon al malalta loko apud la vojo, per surtuto sin volvis, kaj foj-foje sin movis por ke sablo ne supersxutu lin. Duonhoron poste, kiam la sxtormo cxesis, kaj li dauxrigis sian vojagxon, li trovis, ke pluraj veturiloj renversigxis de la ventego.

Fine li staris antaux la montpasejo de Tanggula je 5?31 m alta super la marnivelo. La monto estis tute blanka, kie "sur la cxielo ne flugas birdo, sur la tero ne kreskas herbo". Antaux tio li sentis, ke la vivo estas malgranda sed brila. Survoje malsupreniri la monton li dissxiris sian testamenton kaj forjxetis gxin en venton?

En tri jaroj kaj kvar monatoj per la rulsegxo li "iris" 65?00 km, kaj postlasis siajn piedsignojn en multaj provincoj kaj regionoj de Cxinio. Tiam li firme kredis, ke kie estas spuro, tie estas vivo, kaj kie estas vojo, tie estos liaj radsulkoj!

La dezerto Taklimakan estas konata kiel "Maro de Morto", sed li senhezite eniris en gxin. En junio estis varmege, la temperaturo de la tersurfaco estis cx. 70ºC. Li diris: "De iomete da pluvo sur la sxajne senviva dezerto aperos verdajxo, kaj ecx oazo, same statas cxe la kripluloj: se la socio donas al ili amon kaj prizorgon, en ilia koro estigxas espero kaj fervoro pri la nova vivo?

En dezerto li rampante fotis euxfratan poplaron, cxar li volis, ke lia vivo estu nefleksebla kiel poploj, kiujn oni lauxdis: "Firme vivas ili mil jarojn, forverkinte rekte staras mil jarojn, kaj falinte, ne putras en mil jaroj."

FELICxAN VIVON

En sia vojagxo li kvankam spertis malagrablajxojn, tamen li ricevis multan helpon de bonuloj, kio sentigis al li, ke la vivo estas felicxa.

En Haikou, cxefurbo de Hainan-provinco, li informigxis el anonco ke revuo bezonas redaktoron, li do telefonis al la redakcio. Iu junulo varme parolis kun li kaj kuragxigis: "Venu al ni!" "Mi estas?kriplulo." "Ne gravas!" Poste li estis vere akceptita de la redakcio. Post multfoja malsukceso li ricevis finfine laborpostenon.

Lasttempe li eldonis sian poemaron, en kiu li versxis sian koran dankon al la bonuloj. Li diris, ke li vere volas danki tiujn, kiuj iam helpis lin, tamen tre bedauxrinde, li ne kapablas trovi ilin kaj la sxoforon, kiu sur Tibeta Altebenajxo forpelis luparon por li, kaj la tibetan pasxtiston, kiu donis al li sxnuron, kiam li grimpis montodeklivon?