TEMO PROPONITA DE LEGANTOJ

Historio de Taiwan

de JI PING

Cxu vi povus konigi al ni ankaux la historion de Taiwan?
Kiam gxi revenos al la kontinenta patrujo?

Krystyna Babian (Pollando)

DE antikve Taiwan estas parto de la teritorio de Cxinio. Esplorado kaj ekspertizo de arkeologoj pruvis, ke en neolitiko Taiwan jam havis indigxenojn. La formoj kaj metodo de farado de sxtonajxoj, ostajxoj kaj fajencajxoj trovitaj en Taiwan estas tre similaj al tiuj de la samspecaj objektoj trovitaj sur la cxeftero de Cxinio. Tio montras konsistigan parton de la sxtonajxa kulturo de la cxeftero disvolvigxantan en la sudoriento. Notoj en diversaj dinastioj de Cxinio atestis, ke antauxlonge Taiwan kaj la cxirkauxaj insuloj jam farigxis parto de la teritorio de Cxinio. Ekzemple en Yuan-dinastio (1279-1368) la centra registaro de Cxinio establis sur Penghu-insularo kontrolejon, kiu administris Taiwan kaj la insularon.

En la antikveco Taiwan estis agresita de okcidentaj koloniistoj. Ekde 1624 nederlandaj koloniistoj okupis Taiwan 38 jarojn, dum hispanaj koloniistoj ?Jilong kaj la cxirkauxajn lokojn en la nordo de Taiwan en 16 jaroj.

En 1662 cxina nacia heroo Zheng Chenggong kaj lia armeo forpelis la invadintojn kaj reprenis la suverenecon de Taiwan. Li praktikis la politikon "kamparanigi soldatojn", progresigis la produktadon, fondis lernejojn kaj vigligis komercon, kio metis la bazon por plua disvolvigxo de Taiwan en la sekvantaj jaroj. Sed ekde la lastaj jaroj de la dua duono de la l9-a jarcento japanaj agresantoj okupis Taiwan 50 jarojn.

En l945, laux la traktato subskribita de Cxinio, Usono, Britio kaj Sovetunio, Taiwan rekunigxis kun la cxeftero de Cxinio kaj revenis sub la administradon de Cxinio. En 1949 la cxina popolo renversis la putran regximon de Kuomintango kaj fondis la Cxinan Popolan Respublikon. Post finigxo de la enlanda milito, parto de la militaj kaj politikaj personoj de la kliko de Kuomintango retirigxis al Taiwan kaj kauxzis la apartigxon de Taiwan disde la cxeftero de Cxinio. Sed la sangaj interrilatoj de la cxinoj logxantaj ambauxflanke de Taiwan-markolo estas nerompeblaj. Cxiuj cxinoj insistas, ke en la mondo ekzistas nur unu Cxinio, ke Taiwan estas parto de Cxinio, kaj ke la suvereneco kaj integreco de la teritorio de Cxinio estas neofendeblaj. Observi la principon "unu Cxinio", solvi la problemon de Taiwan kaj realigi la reunuigxon de la patrolando sub la gvido de la orientilo "paca reunuigxo kaj du sistemoj en unu lando" ?jen la arda deziro de la cxina popolo, inkluzive Taiwan-anojn, cxinajn elmigrintojn kaj cxiujn naciojn de Cxinio.

Por kiel eble plej baldaux reunuigi la patrolandon, la cxina registaro kaj la cxina popolo multe penis. En 1993 grandagxa s-ro Wang Daohan, prezidanto de la Cxina Asocio de Rilatoj inter Ambaux Flankoj de Taiwan-markolo, kaj grandagxa s-ro Koo Chen-fu, prezidanto de la Fonduso de Intersxangxo inter Ambaux Flankoj de Taiwan-markolo, havis intertraktadon en Singapuro, kiu vekis la atenton de la mondo. En l998 ambaux havis duan intertraktadon en Sxanhajo. Krome, de post kiam la interrilatoj de ambaux flankoj de la markolo iris el izoliteco en interviziton kaj kontakton, pli kaj pli multaj samlandanoj en Taiwan venis al la cxeftero por viziti parencojn, turisme vojagxi aux fari intersxangxon. En la lastaj jaroj, cxiujare 1.5 milionoj da homoj vizitis la cxefteron. 41?00 komercistoj investis al la cxeftero, la totala sumo de interkonsentita investo jam atingis 40 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la efektivigita investita sumo estis 20 miliardoj. La valoro de la komercado de ambaux flankoj de la markolo superis 140 miliardojn da usonaj dolaroj. Posxtado, trafikado kaj komercado de ambaux flankoj progresis en iuj terenoj, ekzemple inter Xiamen kaj Gaoxiong ekfunkciis regula akvolinio.

Kompreneble la paca reunuigxo ne povos esti realigita en palpebruma dauxro. Por atingi la finan celon, oni faru lauxperiodan intertraktadon, komercu surbaze de reciproka utilo, kreskigu konfidon kaj forigu dubojn. Kiel la unuan pasxon, ambaux flankoj povas unue fari interparolon kaj intertraktadon surbaze de "oficiala fino al antagonismo", aux interkonsiligxi pri la proceduro de politika intertraktado, aux kunsidi pri aliaj demandoj interesantaj ambaux flankojn. Unuvorte, ambaux flankoj povos intertrakti cxiujn aferojn kun la premiso persisti en la principo de unu Cxinio.

La problemo de Taiwan estas historia problemo postlasita de la enlanda milito de Cxinio kaj ekzistis jam 50 jarojn. Nun komencigxis la jaro 2000, kaj antaux tio Hongkong kaj Makao jam revenis en la sinon de la patrolando, kaj ni kredas, ke la problemo de Taiwan havos kontentigan solvon.