POR KOMENCANTOJ

Du fabloj

Sekreto de kurbigxo de salikoko

ANTAUxE la salikoko estis bela kaj alta. Gxi volvis sin per kristala kiraso kaj surkape trovigxis paro da tentakloj. Cxiutage gxi gardis aliajn. La akva herbo kaj lotuso sxatis gxin. La akva insekto kaj limako volis amikigxi kun gxi, ecx la lumbriko cxe bordo donacis mangxajxon al gxi. Iom post iom la salikoko fieris. Gxi pensis: "Kial mi tiel fidelas al ili? Mi ne volas plu gardi ilin, sed dormi en kvieta loko." Sekve gxi eksercxis lokon. Amikoj opiniis, ke gxi havas novan informon por diri al ili. Ili bonvenigis gxin. La salikoko estis indiferenta al ili. Fine gxi trovis cxe la bordo truon, en kiu trovigxas mola koto. Gxi ekdormis dolcxe. Kvankam la truo estis malgranda kaj gxi devis kurbigi sin, tamen neniu gxenis gxin. Post longa vintro venis printempo. Gxi vekigxis kaj eliris el la truo. La akva herbo, lotuso, limako kaj akva insekto miris pro gxia kurbigxo. Gxi tuj nagxis en puran akvon kaj pentis: "Kiel malbela mi estas! Tio estas puno al mallaboremo."

Pokalo de limako

ANTAUx longe limako estis insekto kun 6 longaj kruroj kaj paro da flugiloj. Gxi kapablis ne nur kuri, sed ankaux flugi.

Iutage okazis sportkunveno de insektoj. Oni petis vespon esti jugxanto. Post fajfo komencigxis flugkonkurso. La insektoj rapide svingis siajn flugilojn kaj flugis antauxen. La limako estis antauxe, sekvis la abelo, kaj postigxis la papilio. Fine la limako farigxis cxampiono.

La amikoj gratulis gxin kaj kantis al gxi, kiu tenis grandan pokalon en la mano.

La limako estis memkontenta. Por paradi per sia pokalo, gxi cxiam portis gxin en la mano. Pro la grandeco kaj pezeco de la pokalo gxi ne povis flugi. Venis al gxi ideo: porti la pokalon surdorse kaj malrapide rampi.

Dum dormado gxi ankaux timis, ke oni sxtelos la pokalon. Fine gxi elpensis, ke gxi kasxu sin en la pokalo por ne disigxi de gxi.

Multaj jaroj pasis. Gxi iris longan vojon kaj fiksis sian korpon en la pokalo. Gxi povis apenaux elstarigi sian kapon kun tentakloj kaj duonon de sia korpo.

Poste gxi ne povis flugi nek kuri kaj nur malrapide rampi kun peza pokalo.