La plej juna granda majstro de sxako en la mondo

Li farigxis el nacia majstro internacia majstro kaj ecx granda majstro en nur malpli ol unu jaro

de PING HUA

"Li tiel lertis en la fina stadio, ke mi tute ne sciis kiel mi estis venkita."

"Mi partoprenis multajn konkursojn kaj renkontis multajn rivalojn, tamen mi ne antauxvidis, ke li estas tiel timiga."

Tiujn vortojn diris famaj internaciaj majstroj de sxako el Hungario kaj Hispanio. La menciita "timiga homo" estas Bu Xiangzhi (Bu Sxjanggxi), 14-jara knabo el la cxina urbo Qingdao.

La 23-a de oktobro 1999 estis neordinara por Bu Xiangzhi. Tiun tagon, akirinte normajn poentojn, li farigxis granda majstro de sxako, la plej juna en la mondo; tiun tagon li gxuste estis en sia agxo de 13 jaroj, 10 monatoj kaj 13 tagoj. Antauxe ukraina sxakisto konservis la rekordon de plej juna granda majstro, ricevinte la titolon en sia agxo de 14 jaroj kaj 17 tagoj. Bu Xiangzhi surprizis nin ankaux pro tio, ke li farigxis el nacia majstro internacia majstro kaj ecx granda majstro en nur malpli ol unu jaro. Lauxdire, tia fenomeno neniam aperis en la 500-jara historio de sxako.

Antaux ol unuafoje kontakti sxakon en la agxo de 6.5 jaroj, Bu Xiangzhi sxatis karikaturajn bildojn kaj filmojn, same kiel siaj samagxuloj. Estas sxako, kiu vekis en li pasion kaj batalvolon. Dank' al sia talento kaj diligenteco, li rapide progresis en la sxakludo. Unu jaron post sia lernado de sxakludo, li unuafoje partoprenis knaban konkurson de sxako en Qingdao kaj gajnis la unuan lokon en la grupo de elementlernejanoj. En 1996 li, 9-jara, farigxis cxampiono de la tutlanda knaba konkurso de sxako. Dum oktobro kaj novembro 1999 li partoprenis la mondan knaban lauxagxan cxampionecan konkurson de sxako en Hispanio kaj gajnis la cxampionecon de la grupo de 14-jaruloj. Tiam li estis malpli-ol-13-jara.

Sxajne Bu Xiangzhi estas pli matura ol kiom lia agxo montras. Tion vidigas ne lia alto de 1.80 metroj, sed liaj prudentaj agoj kaj paroloj. Li ne kasxas sian adoron al Bobby Fischer, iama mondcxampiono, kaj ankaux sian fortan deziron farigxi mondcxampiono. Li klare scias, ke la nuna mondcxampiono Garo Kasparov estas pli agxa ol li je 22 jaroj. Li povas diri al vi, ke li naskigxis unu monaton post kiam Kasparov unuafoje gajnis la mondcxampionecon. Tamen demandite, kiel taksi la sxakludon de Kasparov, li respondis: "Mi ne volas paroli pri tio."

Pri la sukceso fruigi je 3 monatoj la rekordon por esti la plej juna granda majstro, Bu Xiangzhi estis gxoja, ecx iom fiera. Sed li opinias, ke la rekordo baldaux rompigxos, cxar nuntempe 3-jaraj infanoj jam komencas lerni sxakludon (pli frue ne eble), post lernado kaj trejnado de 7 jaroj (evidente li konsideris laux sia sperto), ili probable farigxos grandaj majstroj en la 11-jara agxo. Cxu venos tago, kiam iu genia knabo realigos la auxdacan profetajxon de tiu mirinfano?

La progreson de cxiu ajn genio oni kompreneble sxuldas ankaux al la helpo de sennombraj homoj. Bu Xiangzhi diris, ke plej multe helpis lin lia trejnisto Ji Yunqi (Gxji Juncxji), kiu instruis lin ne nur pri sxakludo, sed ankaux multe pri vivoprincipo. Estas la patro, kiu akompanis lin unuafoje aliloken por turniro. Por prizorgi lin kaj akompani lin por turniroj tie kaj tie, la patrino eksigxis. Cxiujare la redakcio de "Qingdao-a Jxurnalo" monhelpis multesperigajn sxakistojn, kia Bu Xiangzhi, por trejnado kaj turniro. Nelonge antauxe, Ye Jiangchuan (Je Gxjangcxuxan), trejnisto de granda majstro Xie Jun (Sxje Gxjun), jam discxipligis Bu Xiangzhi. Li diris, ke li lauxeble helpos ne nur Xie Jun, sed ankaux Bu Xiangzhi, por ke la lasta brilu kiel eble plej baldaux en la monda sxakista rondo.

Ni atendas tiun tagon.