EL CxINAJ GAZETOJ

KION PLEJ MULTE ATENTAS LA URBANOJ?

Antaux nelonge iu gazetara institucio de Pekino faris enketon en 15 grandaj kaj mezgrandaj urboj de Cxinio kaj informigxis, ke la komune atentataj problemoj de la demanditoj en tiuj urboj estas la atmosfera kaj akva polucioj kaj urbatrafika malfacilo. Krome, multaj urbestroj prenas la viv-garantion de la malmulte enspezantaj urbanoj kiel la trian problemon, dum la urbanoj prenas la socian sekurecon kiel unu el la plej atentataj problemoj.

Kial la urbanoj rigardas la atmosferan kaj akvan poluciojn kiel unu el la plej seriozaj problemoj? Ni prenu Pekinon kiel ekzemplon. En la lastaj jaroj en neniu semajno la aera kvalito atingis la unuan gradon, sed en pli ol duonjaro la aera kvalito superis la kvaran gradon. Tio montras, ke nur en malmultaj tagoj la urbanoj havas fresxan kaj puran aeron.

Kvankam en tiu enketado multaj homoj opinias, ke ekde la komenco de la 90-aj jaroj iom mildigxis la trafika malfacilo, tamen la trafika sxtopigxo en la pinthoroj restas serioza, pro tio la urbanoj rigardas la trafikan malfacilon kiel unu el la tri problemoj multe atentataj.

Krom la polucio kauxzita de sulfura dioksido kaj pulvoro ellasitaj de industriaj entreprenoj, familia hejtado kaj auxtomobila vostgaso, ankaux la socia sekureco multe zorgigas la urbanojn.

HUZHOU-A PENIKO

En Cxinio peniko, inko, papero kaj inkfrotujo estas nomataj kvar trezoroj en la studcxambro. Tiuj kvar objektoj havas multajn markojn pro malsamaj produktejoj. El ili la plej famaj penikoj estas produktitaj en Huzhou de Zhejiang-provinco.

La cxinaj kaligrafajxoj kaj pentrajxoj ne povas esti farataj sen peniko kaj plie por fari ilin estas bezonataj malsamaj penikoj.

En la urbeto Shanlian de Huzhou estas fabriko de penikoj. En gxia eksponejo vidigxas 300 specoj da penikoj, el kiuj la plej granda el cxevalaj kolharoj estas 112 cm. longa kaj 13 kg. peza kaj la plej malgranda havas hartufon nur 0.9 cm. longan. Tie estas ankaux granda peniko el sxafharoj longaj kaj fajnaj, kies bastoneto estas el nigra bovkorno. Gxi longas 15 cm. kun hartufo diafana kaj pika. Gxi estas distingigxa speco de la Huzhou-aj penikoj.

Fari penikon estas laboro sxajne simpla, sed suficxe rafinita, kio bezonas pli ol 100 procedojn.

La Huzhou-aj penikoj havas tipajn naciajn trajtojn. Gxenerale iliaj bastonetoj estas faritaj el valora bambuo kaj la altklasaj el eburo, bovkorno, palisandro kaj klozoneo. La skatolo de peniko estas kovrita per luksa silkajxo ene kaj ekstere.

NOVA ASERTO PRI SOVAGxA HOMO

De multaj jaroj oni havas diversajn argumentojn pri sovagxaj homoj en la rezervejo Shennongjia. Por malkovri tiun misteron, sciencistoj kaj aventuruloj faris multe da esploroj, tamen ne akiris kontentigan respondon gxis hodiaux.

De post 1996 geografia prof. Huang Jianmin trifoje iris al la primitivaj arbaroj de Shennongjia. En vastaj arbaroj li pririgardis kavernon de la tiel nomataj sovagxaj homoj, iliajn fekojn kaj harojn, vizitis multajn tieajn kamparanojn kaj arbarajn administrantojn kaj faris esplorojn pri la tieaj klimato, geologio, geomorfologio, vivmedio kaj konsisto de la nutrajx-cxeno kaj akiris multe da fidindaj materialoj. Post tio li venis al la konkludo, ke en Shennongjia ne estas sovagxa homo.

Li faris tiun konkludon cxefe pro la jenaj kialoj: Unue, tie ne estas bazaj vivkondicxoj por la sovagxaj homoj. Oni diris, ke la sovagxaj homoj gxenerale vivas en pinglarbaroj, tamen la situo de Shennongjia estas alta sen mangxajxoj por la sovagxaj homoj. Due, tie ne estas kondicxoj por la sovagxaj homoj generi, cxar tie mankas grupo da tiaj homoj. Trie, en la nuna epoko neniu speco da bestoj povas evolui en homojn nek la homoj degeneri en bestojn.

Prof. Huang faris sciencan ekzamenon pri fekoj kaj haroj de la tiel nomataj sovagxaj homoj kaj konkludis, ke ili estas postlasitaj de bestoj.

FURORAS TURISMADO AL QOMOLANGMA

Antaux ol eniri en la rezervejon de Qomolangma, Tibeto, sudokcidenta Cxinio, cxiuj turistoj cxu cxinaj cxu alilandaj ricevas apartan paspermeson, sur kies dorso estas presitaj jenaj vortoj: "En la rezervejo iru ireblan vojon, ne tretu la fresxajn vegetajxojn nek kolektu vegetajxojn. Portu cxiun vian rubon kaj jxetu gxin en difinitan rubujon."

La rezervejo de Qomolangma kovras areon de 35 mil kvadrataj metroj. UN prenas gxin kiel unu el la 50 plej bonaj regionoj por disvolvigxo. La tiea vojagxo estas malfacila. Oni devas havi premmarmiton kaj sxpruclampon.

Por atingi la stabejon de Qomolangma oni devas tranokti en Rongbu-templo, la plej alta en la mondo. Gxi situas en la loko 5 100 m alta super la marnivelo. Tie estas tibet-stila hotelo el kelke da sxtonaj domoj simple meblitaj. Cxirkaux la domoj vidigxas centoj da sovagxaj rokkolomboj. Turistoj ofte nutras ilin por distrigxo.

Vojagxi al la monda tegmento estas revo de multaj turistoj. En la lastaj jaroj pli kaj pli da turistoj vojagxis tien por sperti la cxarmon de ekologia turismo.