Posedanto de rara cxina posxtmarko

*S-ro Lam Manyin acxetis gxin per 0.3 miliono da dolaroj kaj portis gxin al Cxinio

*Li farigxis nova regxo de cxinaj filatelistoj

de LI MIN

FINE de auxgusto 1999 ekscitigxis cxinaj filatelistoj pro tio, ke okazis en Pekino la Cxina Monda Filatela Ekspozicio de 1999, en kiu ekspoziciigxis pli ol 3 000 filatelajxoj el 111 landoj kaj regionoj. El la filatelajxoj la plej okulfrapa estis la kvaropa posxtmarka bloko "Hong Yin Hua" kaj la tuta folio de granda draka desegno, kiuj estas konservataj de s-ro Lam Manyin, fama filatelisto de Hongkong. Pro la unikeco de "Hong Yin Hua" gxia posedanto estas nomata "regxo de la filatelistoj".

NASKIGxO DE "HONG YIN HUA"

"Hong Yin Hua" antauxe estis nomo de imposta marko de dogano. Gxi estis presita de iu londona kompanio, en valoro de 3 cendoj, kaj la totala preskvanto estas 0.66 miliono.

En 1897, pro multigxo de posxtajxoj la posxtoficejo de Qing-dinastio (1644-1911) bezonis posxtmarkon en granda valoro kaj ordonis, ke la atestilo estu sxangxita kiel portempa posxtmarko.

"Hong Yin Hua" estis stampita per unu dolaro. Komence la litertipo de "Posxto de Qing-dinastio" estis sama kiel tiu de "unu dolaro". La posxta instanco ne kontentis pri tio kaj ordonis anstatauxigi la antauxan litertipon per pli granda. Tiel oni nomis la antauxan "Hong Yin Hua de malgranda tipo". Gxi estis konservata kiel specimeno.

S-ro Villard, germana oficisto en cxina doganejo, respondecis pri kontrolo de preso de tiaj posxtmarkoj. Fakte la malpermeso de emisio de "Hong Yin Hua de malgranda tipo" koincidis kun lia celo. Cxar li bone konis la valoron de la difektita posxtmarko, li intence iomete fusxis gxin. Je oportuno de la laboro li kasxis 7 posxtmarkojn, inkl. unu kvaropan posxtmarkan blokon kaj unu posxtmarkon stampitan.

La preskvanto de "Hong Yin Hua de malgranda tipo" estas 50, inter kiuj 10 difektigxis. Nun ekzistas nur 32.

Kun diversaj rakontoj ili travivis jarcenton.

HISTORIO DE "HONG YIN HUA"

El la posxtmarkoj de malgranda tipo la plej fama estas la kvaropa posxtmarka bloko. Filatelistoj nomas gxin "la plej bona posxtmarko de Cxinio".

Tiam s-ro Villard kasxis gxin. En 1904 li testamentis gxin al sia edzino. 20 jarojn poste, la posxtmarko diskonigxis kaj altiris la atenton de s-ro Zhou Jinjue, fama filatelisto en la 20-aj jaroj. Li rompis al si la kapon por akiri la posxtmarkon. Finfine li sukcesis acxeti per 1?00 dolaroj kaj kreis plej altan cxinan rekordon pri posxtmarka negoco. Pro tio li farigxis "regxo de cxinaj filatelistoj".

Cxe la fino de la 40-aj jaroj, pro maljuneco kaj malsano s-ro Zhou perdis la intereson pri filatelo kaj vendis la posxtmarkon al filatelisto Guo Zhifang kontraux 21?00 dolaroj. Poste s-ro Guo logxis en Usono kaj ankaux li malsanigxis. Li forvendis cxiujn siajn posxtmarkojn escepte de la bloko kaj donis gxin al sia edzino Liu Zhaoshan, ke sxi konservu la blokon kaj ne vendu gxin al fremdulo. Sxi rifuzis cxiujn acxetantojn el aliaj landoj.

En 1982 s-ro Lam Manyin acxetis gxin per 0.3 miliono da dolaroj kaj portis gxin al Cxinio. Li farigxis nova regxo de cxinaj filatelistoj.