Retrospektive al la 10-a jarcento

Antaux 1?00 jaroj sur nia tero estis ankoraux vasta kontinento nekonata de la homoj, sed en 1999 la homoj ne nur direktis sian rigardon al la senlima spaco, sed ankaux faris sian unuan pasxon por konstrui spacan urbon

de LI BO

SxANGxIGxOJ EN LA PASINTA JARMILO

La 20-a jarcento forpasis kaj la homa civilizacio eniris en novan jarmilon.

En la homa evoluado de 3 milionoj da jaroj, 1?00 jaroj eble estas nur palpebruma dauxro. Se oni dirus, ke en la unua jarmilo la homa civilizacio progresis en la spirala evoluo, do jugxante la duan jarmilon, ni estus ne kontentaj, ke oni priskribas tiun periodon per la vorto "impeto".

Antaux 1 000 jaroj Cxinio havis nur 16 milionojn da logxantoj, dum en la okcidenta kaj suda Euxropo ?27 milionojn, kaj tiam sur la tuta terglobo vivis cx. 60 milionoj da homoj. Tiam la meza vivdauxro de la euxropanoj estis nur 30-42 jaroj, sed en 1999 la tutmonda logxantaro kreskis al 6 miliardoj kaj la meza vivdauxro de la tuta homaro atingis 67 jarojn, dum tiu de la euxropanoj ?77 jarojn.

Antaux 1 000 jaroj la agrikultura produktado ludis sxlosilan rolon en progreso de civilizacio de la landoj kaj nacioj, sed en la 20-a jarcento la nivelo de urbanizo kaj proporcio de la homoj okupataj je la terciara industrio estas la cxefa marko de la nacia modernigo.

Antaux 1 000 jaroj la malsataj homoj ofte cxagrenigxis, kiom da semoj ili devas rezervi por la venontjara produktado kaj kiom por la cxi-jaraj mangxajxoj, sed hodiaux dank' al vasta praktikado de la tekniko pri reformaj genoj aperis bela perspektivo de la homa disvolvigxo ?grandega fonto de mangxajxoj.

Antaux 1 000 jaroj pergameno estis luksajxo de la okcidentaj misiistoj kaj aristokratoj, kaj la cxina tekniko pri farado de papero jxus enkondukigxis en Euxropon, dum Cxinio mem estis antauxvespere de tipografio. Sed en la lastaj jaroj de la 20-a jarcento komputeroj jam trovigxis en hejmoj de ordinaraj homoj, kaj interreto kunligis la tutan mondon.

Antaux 1 000 jaroj sur nia tero estis ankoraux vasta kontinento nekonata de la homoj, sed en 1999 la homoj ne nur direktis sian rigardon al la senlima spaco, sed ankaux faris sian unuan pasxon por konstrui spacan urbon.

Antaux 1?00 jaroj cxu en Euxropo, cxu en Cxinio, teokratia monarkio estis nesxangxebla regximo, sed hodiaux demokratio, egaleco kaj libereco jam farigxis fundamenta kriterio de la homa civilizacio.

Retrorigardante la civilizan evoluon en la pasinta jarmilo, ni sendube vidas, ke la 20-a jarcento estis plena de drastaj sxangxigxoj.

Oni iam faris statistikon, ke en la unua duono de la pasinta jarmilo la pokapa jara produktovaloro en la mondo kreskis je nur 0.05%, dum en la lastaj 180 jaroj je 1.17%. Cxi-flanke la statistiko de sciencaj eltrovoj kaj invento kaj aplikado de novaj teknikoj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj pli bone montras la rapidan disvolvigxon de la sciencoj kaj teknikoj. En la 19-a jarcento oni malkovris la teorion pri farado de generatoro kaj post 41 jaroj inventis la unuan elektromotoron. En la komenco de la 20-a jarcento oni bezonis 30 jarojn por transdoni iun inventajxon al gxia praktikado, sed en la mezo de la jarcento oni bezonis 10 jarojn kaj poste nur malpli ol 5 jarojn. La multmedia komputero, informa ekspreso k.a. turnigxis de teorio al praktikado post nur 4 jaroj. Komence de la 11-a jarcento Bi Sheng jam inventis tipografion, sed post pli ol 5 jarcentoj oni vaste utiligis la teknikon, dum pulvo, kiun cxinoj inventis en la 10-a jarcento, post pli longa periodo vaste aplikigxis en la homa socio. La scienca prospero en la 20-a jarcento pli profundigis kaj ekscitis la socian disvolvigxon.

En la lasta jarcento de la dua jarmilo la homaro spertis du mondmilitojn, kiuj englutis la vivon de preskaux 100 milionoj da homoj, dume pli da nacioj kaj landoj komplete sin liberigis el diktatoreco kaj koloniismo dauxrantaj plurajn jarcentojn kaj la homaro kreis militajn metodojn, kiuj povas pereigi la terglobon, kie disvolvigxis la homa civilizacio, samtempe la homaro kreis senprecedencan prosperon kaj grandegajn ricxajxojn per sia propra sagxo.

En la pasinta jarmilo, malgraux ke la homoj spertis grandan turmenton kaj malgxojon kaj postvivis multe da katastrofoj, ili finfine trapasis la epokon de malricxo kaj malklereco, forskuis diktatorecon kaj surpasxis la vojon de libera regno laux la vera senco de la homa civilizacio.

LA MONDO KAJ CxINIO ANTAUx MIL JAROJ

La mondo antaux 1 000 jaroj ankoraux ne estis mondo en la vera senco. Tiam la homoj ankoraux ne vidis la kontinenton trans la oceano. Sur la mapo desegnita de arabaj geografoj Mekko estis la centro de la tero. En la okuloj de la euxropanoj la mondo dividigxas en tri partojn, t.e. Azio, Afriko kaj Euxropo, do Jerusalemo estis la centro de la tero kaj Nilo, Euxfrato kaj Gango cxiuj fontis el Edeno.

En la jaro 933 cxinoj faris grandegan mapon el 100 ruloj da sateno. En la okuloj de la tiamaj cxinoj Cxinio trovigxas en la centro de la mondo kaj Euxropo estas nur cxe malproksima mondfino.

Kvankam la indianoj kreis la brilan civilizacion majaan kaj inkaan, tamen post 400 jaroj, kiam Kolumbo malkovris Amerikon, tiu vasta kontinento havis sian lokon sur la monda mapo. Afriko estas unu el la luliloj de la homa civilizacio, sed antaux 1?00 jaroj sude de Saharo kaj en Oceanio multaj nacioj vivis en la primitiva socio.

Rusio, la plej granda lando, siatempe estis malgranda Kiev-Rusa Duklando en la orienta parto de Euxropo, dum Britio, kiu estis nomata regxlando kun la suno neniam subiranta, siatempe estis nur dezerta insulo.

Fakte antaux 1 000 jaroj pluraj famaj euxropaj urboj, kia Pompejo, estis englutita de vulkano Vezuvio. En la 10-a jarcento, kvankam aperis en Euxropo multaj novaj urboj, kiuj iom post iom farigxis industria-komerca, politika kaj kultura centro, tamen ili plejparte estis malgrandaj kaj plie kun kampara aspekto. Kompare kun Euxropo, en la 10-a jarcento Arabio estis imperio kun multaj prosperaj urboj. Tiam en gxia cxefurbo Bagdado vivis miliono da logxantoj. La prospero de Bagdado paligis multajn euxropajn urbojn, samkiel la hodiauxa Bagdado ne povas kompari sin kun Parizo. Tiam en la centro de Bagdado estis kastelo. Interne de gxi estis grandioza palaco de kalifo kaj logxejoj de palacaj oficistoj, kompletaj publikutilaj instalajxoj kaj ekster gxi ?grandega komercdomo. Tie estis multaj komercistoj cxiu kun kapitalo de milionoj da dinaroj.

Tamen antaux 1 000 jaroj la plej progresa lando estis Cxinio, kie regis Song-dinastio. En la Norda Song-dinastio la urboj disvolvigxis de fermitaj al malfermitaj. Tiam Kaifeng, cxefurbo de la dinastio, estis politika, komerca kaj trafika centro kun miliono da logxantoj. Tie estis multaj restoracioj, te-butikoj, prostituejoj, vendejoj de juveloj, apotekoj, librovendejoj k.a. La vespera foiro funkciis preskaux la tutan nokton. Tiu prospereco klare vidigxas sur la pentrajxo "Cxe rivero en la Festo de Klaro kaj Brilo".

En la komenco de la 10-a jarcento Cxinio spertis kaoson kauxzitan de la pereo de Tang-dinastio. Kvankam la sekvanta Song-dinastio ne plenumis regadon super la tuta lando, tamen la cxina civilizacio atingis kulminon en sia disvolvigxo. La ekonomia kaj socia produktado rimarkinde levigxis en Song-dinastio. Tiam aperis rudimenta rizid-priklilo en la meza baseno de Yangzi-rivero, kio multe mildigis la fizikan laboron en rizid-transplantado. Tiam oni uzis ankaux norion por irigacio. Dank' al utiligo de norio oni multe mildigis la labor-intenson. En Song-dinastio oni enkondukis ankaux frumaturan rizon, kiun oni povis dufoje rikolti cxiujare, pro kio multe levigxis la riz-produktokvanto. En la Norda Song-dinastio la silka industrio estis prospera kaj tiam cxinaj silkajxoj vendigxis preskaux en cxiuj landoj. Rimarkindan sukceson atingis ankaux la porcelana produktado. La porcelanajxoj produktitaj en Song-dinastio estis maldikaj kaj diafanaj. Estis progresa ankaux sxipfarado. Kompaso estis vaste uzata en navigado kaj havenoj ludis gravan rolon en kontakto de Cxinio kun aliaj landoj kaj samtempe cxinoj sin okupis je grandskala ekstera komerco.

El la 4 gravaj inventajxoj de la antikva Cxinio, kompaso, tipografio kaj pulvo estis faritaj preskaux en la sama tempo, t.e. la 10-a jarcento. Ili eksportigxis en Euxropon el Cxinio en la Suda Song-dinastio. Brita filozofo Francis Bacon (1561-1626) diris, ke la tri gravaj inventajxoj sxangxis la fenomenon kaj staton de multaj aferoj en la mondo kaj kauxzis sennombrajn sxangxigxojn kaj sxajne trovigxas neniu imperio, skolo kaj planedo, kiuj povas ludi pli gravan rolon ol tiuj teknikoj por la homaj aferoj.