Fragmentoj el mia vizito en Japanio (I)

... malgraux la hezito kaj timo mi decidis skribi ion por konigi al niaj legantoj, kiel agas la samideanoj en nia najbara lando Japanio

de WANG SHIRONG

DANK' al la afabla invito de la Japana Esperanto-Instituto (JEI) kaj malavara financa helpo de samideanino Hagiwara Naka en Tokio, mi vojagxis al Japanio por cxeesti la 86-an Japanan Esperanto-Kongreson, kiu okazis de la 15-a gxis la 17-a de oktobro.

Kion mi raportu al la legantoj de EPCx? Mi longe hezitis antaux ol preni la plumon timante, ke mia raportajxo estos sxablona ripetajxo aux plagiatajxo de la raportoserio de s-ro Wang Hanping, kiu gastis en Japanio oktobron de 1998 kaj aperigis sian raportoserion en 5 sinsekvaj numeroj de 1999 de EPCx. Sed fine, malgraux la hezito kaj timo mi decidis skribi ion por konigi al niaj legantoj, kiel agas la samideanoj en nia najbara lando Japanio.

SENMANKE PREPARITA KONGRESO

La 86-a Japana Esperanto-Kongreso okazis en la bela sezono kaj havis la ejon en bela loko, malgranda urbo Motizuki en montaro de la gubernio Nagano, kiu distancas de Tokio centojn da kilometroj.

La kongreso havis la lokon en la urbodomo de Motizuki, moderne ekipita grizeta konstruajxo.

Mi veturis de Tokio al Motizuki per superekspreso Sinkansen (Nova Trunka Linio). Post veturado per trajno kaj auxtobuso mi atingis la kongresejon.

Mi eniris en la akceptejon de la kongreso kaj estis infektita de gajeco de la samideanoj. Multaj el ili, kiuj antauxe vizitis Cxinion, salutis min kaj petis min transdiri ilian saluton al iliaj konatoj en Cxinio. Por neniun komision forgesi, mi notis iliajn salutojn en mian kajeron, kaj kompreneble mi fidele plenumis ilian peton post mia reveno al la hejmo. Kun granda gxojo mi renkontis la samideanojn, kiujn mi tre sopiris pro ilia sincereco kaj simpatio al la cxina movado.

Cxirkaux 300 samideanoj, inkluzive de partoprenantoj el Auxstralio, Cxinio, Germanio, Koreio, Usono kaj Vjetnamio, kolektigxis en la bele iluminita cxefhalo por atendi la solenan komencon de la inauxguro. En la 16-a kaj 20 minutoj solene malfermigxis la inauxguro. S-ro Izumi Yorimiti kaj s-ino Koyama Kiroko gvidis la ceremonion. Post la emocia kantado de "La Espero" honora prezidanto, grandagxa avo Kobayasi Tatue de Motizuki, salutis la kongresanojn. Li estis 103-jara, sed aspektis sana kaj pli juna ol li efektive estis. En sia juneco li lernis Esperanton, sed iom post iom forgesis la lingvon. Kiam JEI decidis havi kongresejon en Motizuki, li relernis la lingvon kaj mem faris bonvenigan saluton:

Saluton!

Mi vivis cent tri jarojn!

Mi vivis militajn jarojn!

Mi esperas pacon.

Gxojo, bela dia lumo,

vi filino de l' cxiel'

fratoj estos cxiuj homoj,

kiujn tusxas via fort'.

Vivu Esperanto!

Mi admiris lian bonfarton en tiom granda agxo. Sendube la fresxa aero, la purega akvo kaj la paca atmosfero de la loko faras la Motizuki-anojn sanaj kaj longevivaj.

La kongreson salutis urbestro de Motizuki, reprezentantoj de Koreio, Vjetnamio kaj Cxinio. La kongreson letere gratulis la mongola ambasadoro kaj prezidanto de la Kolombia Esperanto-Ligo. Ambaux kortusxite lauxdis la agmanieron de la japanaj samideanoj en ilia fervora dissemado de Esperanto en iliaj landoj.

Kiel komisiito de la Cxina Esperanto-Ligo (CxEL) mi legis gxian salutmesagxon. Antaux tio mi improvize salutis s-ron Kobayasi Tatue, kun kora deziro, ke li vivu ankoraux l03 senmilitajn jarojn.

En sia mesagxo CxEL alte taksis la gravan rolon de la japanaj samideanoj en E-movado en la sfero de Azio kaj la tuta mondo. Esperanto-movado en Japanio estas tre vigla kaj havas longan historion. Dum multaj jaroj inter la cxinaj kaj japanaj esperantistoj estas ofta, fruktodona kaj amika kunlaboro. CxEL sincere deziris plenan sukceson al la kongreso.

Kiel kutime, dum la kongreso okazis multaj fakkunsidoj, kaj mi cxeestis la fakkunsidon de Azia Agado kaj tiun por auxskulltantoj de la Esperanta disauxdigo de la Cxina Radio Internacia, kiujn gvidis s-ro Takeuti Yosikazu. S-ro Keep Enderby, prezidanto de UEA, honoris la kunsidon per sia alesto. Li lauxdis la aktivan agadon de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM), konfirmante, ke Esperanto bone prosperas en Azio. La sukcesa okazigo de la unua kaj dua aziaj kongresoj pruvis tion. La cxeestantoj de la kunsido alte taksis la senlacan laboron de gvidantoj de KAEM kaj ankaux tusxis la problemon de aktuala situacio de la disvolvigxantaj landoj. Cxe la fino oni proponis establi Azian Fondajxon por helpi E-movadon en disvolvigxantaj landoj.

FERVORAJ AUxSKULTANTOJ DE LA CxINA RADIO INTERNACIA

Kun kora danko mi cxeestis la kunsidon de auxskultantoj de la Cxina Radio Internacia. Antauxe tiun kunsidon prizorgis s-ino Takeuti Tomiko, edzino de s-ro Takeuti Yosikazu. Sed bedauxrinde nia kara amikino Tomiko forpasis en l998. S-ro Takeuti diris en granda emociigxo, ke li dauxrigos la aferon de sia edzino, kiu fervore prizorgis tiun fakkunsidon dum multaj jaroj. S-ino Tomiko multfoje vizitis Cxinion kaj montris grandan simpation al la cxina movado. En sia urbo Takatuki sxi fondis grupojn de auxskultantoj kaj instigis pli kaj pli multajn homojn auxskulti la Esperantan disauxdigon de la Cxina Radio Internacia. Ni neniam forgesos sxian kontribuon al la amika interkomunikado de la cxinaj kaj japanaj samideanoj.

En la kunsido la samideanoj donis tre bonajn konsilojn cxu pri la enhavo, cxu pri la lingvo de la cxina Esperanta disauxdigo. Ili tre sxatas la rubrikojn "Leterkesto", "Vojagxo", "Esperanto en Marsxo" k.a. Ili esperis, ke la radio rekomencos kurson de konversacio en la cxina lingvo. Mi atente notis kaj surbendigis iliajn parolojn kaj transdiris ilin al miaj kolegoj en la E-sekcio de la Cxina Radio Internacia.

Min profunde kortusxis la faro de s-ro Terao Hirosxi. Li komencis auxskulti la cxinan Esperantan disauxdigon antaux 30 jaroj. En la kunsido li disauxdigis sonregistron, kiun li faris en l977. Kiam mi auxdis la imponan melodion de "Rugxas Oriento", mi ne povis reteni miajn larmojn. Kia sincereco! Kia amikeco! Mi tre gxojas kaj fieras pro la Cxina Radio Internacia, ke gxi havas tiel afablan samideanon.