"Portista armeo" de Chongqing

Pro kruteco de la vojoj tre malofte videblas en Chongqing bicikloj kaj tricikloj. Por transporti grandajn varojn, kiaj televidilo kaj lavmasxino, la urbanoj preferas dungi portistojn ol lui kamionon, kiu postulas grandan pagon. Tial nun la portistoj jam farigxis nemankigeblaj en la vivo de Chongqing-anoj.

de XIE CHEN

SUR stratoj de la urbo Chongqing de Sichuan-provinco oni ofte vidas virojn kun vekto kaj sxnuro en la manoj. Lokanoj konigis, ke ili estas portistoj.

La portistoj grandparte venas el la kamparo de la antauxurbo de Chongqing. Ili en nombro de pli ol 100 mil estas nomata "portista armeo".

Sxnuro kaj bambua vekto estas iliaj laboriloj. Chongqing estas monta urbo. Gxiaj multaj konstruajxoj staras sur montdeklivoj. Pro kruteco de la vojoj tre malofte videblas tie bicikloj kaj tricikloj, vaste uzataj en aliaj urboj. Por transporti grandajn varojn, kiaj televidilo kaj lavmasxino, la urbanoj preferas dungi portistojn ol lui kamionon, kiu postulas grandan pagon. Tial nun la portistoj jam farigxis nemankigeblaj en la vivo de Chongqing-anoj.

La bambua vekto de portistoj estas admirinda, ke cxiujn varojn, cxu grandajn cxu malgrandajn, ili povas porti per gxi. Kiam unu portisto ne suficxas, li venigas du aux tri helpantojn. Sur strato oni ofte vidas, ke portisto kun 100-200 kg. da varo rapide iras kaj post ili la dunganto aux kuretas aux veturas per taksio al la celloko por atendi sian varon, tute ne timante, ke la honesta portisto forportos aux difektos la varon. Kvankam en Chongqing vojoj estas deklivaj, kaj la portistoj devas supreniri laux sxtuparo sxargxite, tamen en iliaj facilaj pasxoj mi vidas la persistecon kaj eltenemon de Sichuan-anoj.

"Portista armeo" ekzistas de multaj jaroj. Gxenerale la portistoj ne estas parolemaj, sed pacaj inter si kaj malofte marcxandas kun dunganto. Ili aux solaj venas al la urbo aux kelkope el la sama vilagxo. Kvankam ili grandigis la trologxatecon de la urbo, tamen la urbo ne rifuzas ilin, cxar ili ne malhelpas trafikon nek atencas publikan sekurecon, male ili donas oportunecon kaj al klientoj kaj al vendistoj. Estas mirinde, ke ankaux en konstruejoj de la urbo aperis "portista armeo", kiu per siaj fortikaj sxultroj kontribuas al konstruado de novaj domoj de Chongqing-anoj.

Multaj portistoj ne longe restas en la urbo. Ili revenos hejmen post 3-5 jaroj. Iu portisto diris, ke liaj patro kaj fratoj laboras en kamparo, tamen por li la ekstera mondo estas interesa, kaj se li havos suficxe da mono, li vizitos korespondan kurson pri agronomio. "Kiel oni povos bone fari kamplaboron, se oni ne posedas suficxe da sciencaj scioj?" li diris.