CxINA KULTURO

Cxinaj dioj de ricxeco

La cxinoj elektis la diojn ne sole laux la ricxajxoj, sed pli grave laux iliaj virto kaj talento

de PANG NAIYING

EN la okuloj de la antikvaj cxinoj la dioj de ricxeco estas cxiam bonfaraj. La homoj, cxu ricxaj cxu malricxaj, cxiuj kultis la diojn kun espero, ke tiuj alportos al ili bonsxancon de ricxigxo. En Cxinio estis pluraj dioj de ricxeco. Iuj el ili estis dioj en legendo kaj aliaj ?famaj personoj en la historio. De ilia diigxo oni povas vidi la deziron de la cxinoj pri ricxigxo kaj ilian koncepton tiuflanke.

DU CIVILAJ DIOJ DE RICxECO

En la antikva Cxinio estis civilaj oficistoj Bi Gan kaj Fan Li. Ili ambaux estis honestaj korteganoj kaj honoritaj kiel dioj de ricxeco.

Bi Gan vivis antaux pli ol 3 000 jaroj. Li estis onklo de regxo Zhou de Shang-dinastio. La regxo estis despota kaj dibocxa, kaj Bi Gan ofte deadmonis lin de fiagoj kaj fine kolerigis lin, kiu ordonis detrancxi ties koron.

La popolanoj ricxigxas nur tiam, kiam honestaj oficistoj estas en potenco. Se monavidaj oficistoj estas favorataj, la popolanoj certe vivas mizere. La cxina popolo opinias, ke Bi Gan estis honesta kaj malegoisma, kaj post la morto li, senkora, farigxis pli grandanima kaj maltima, tial li estis la plej ideala homo por esti dio de ricxeco.

Fan Li estis tre sagxa sxtatoficisto de Yue-regno en la lasta periodo de Printempo kaj Auxtuno (722-481 a.K.). Dank' al lia helpo, la regxo de Yue-regno venkis la malamikojn kaj gajnis hegemonion. Kiam la regxo premiis la meritajn subulojn, Fan Li foriris aliloken. Poste li skribis al sia amiko, por ke ankaux cxi tiu foriru el Yue. En la letero li skribis: "Nuligxas la birdoj, kasxigxas la pafarko; mortas la leporoj, kuirigxas la leporhundo. Oni povas dividi nur la malfelicxon kun la regxo de Yue-regno, sed neniam la felicxon. Se vi ne foriros, vi estos mortigita de li." Lia amiko rifuzis la admonon kaj fine estis ekzekutita de la regxo.

Fan Li kasxnome komercis en Qi-regno kaj ricxigxis post nur kelkaj jaroj. Li diris: "En la politika sfero mi estis altranga oficisto kaj post la demisio mi multe ricxigxis de komercado. Tio ja ne estas bona afero." Li do filantropie helpis la malricxulojn. Kaj post tio li iris al urbo kun facila trafiko kaj vigla komerco. Li proponis, ke kiam la prezo de greno estas malalta, la registaro acxetu multe da gxi kaj, kiam gxia prezo levigxas, la registaro vendu gxin je ne tre alta prezo por faciligi la popolan vivon kaj eviti la malsaton. En la negoco li cxiam vendis bonkvalitajn varojn je malalta prezo, observante la principon de malgranda profito kaj granda vendo. Post kelkaj jaroj li havis miriadon da taeloj da argxento. Li donacis multe el sia havajxo al la malricxuloj... Ankaux liaj posteuloj imitis lin kaj lia familio dauxre prosperis.

Antauxe la cxinoj diris, ke cxiuj komercistoj estas malhonestaj, sed Fan Li estis escepto. Li komercis honeste, donacis malavare kaj farigxis bona dio de ricxeco en la okuloj de la ordinaraj cxinoj. Ecx hodiaux en multaj restoracioj kaj vendejoj vidigxas tia aforismo: "Komercu honeste por profiti konstante; konsideru virton kaj profiton samtempe por ricxigxi por eterne." Oni opinias, ke plimultigxo de bonkoraj ricxuloj estas utila al la malricxuloj.

RICxIGA INFANO

La supre diritaj du dioj estas en vestoj de civilaj oficistoj, kiel montras iliaj portretoj. La diferenco estas nur ke Bi Gan estas miene serioza, dum Fan Li ?afabla. Tamen ilia virto estas malfacile pentrebla. Gxenerale oni scias, ke ili estas dioj de ricxeco, sed ne scias, kial ili farigxis tiaj dioj.

Lauxdire la Ricxiga Infano povas konigi la ricxigan metodon al tiuj, kiuj deziras ricxecon, sed ne konas la vojon. Tiu idolo estis pentrita tia, ke li radias de gxojo kun manoj tenantaj rulon da kaligrafajxoj kun la signifo "ricxigxo de afableco". Sur lia kapo estas muso kun dia frukto en la busxo, sur kiu estas ideogramoj kun la signifo "laux via volo". La pentrajxo aludas, ke oni ricxigxas de afableco. Se vi agas tiel, via deziro realigxos.

La Ricxiga Infano estis fama intelektulo Cheng Hao (1032-1085) de la Norda Song-dinastio. Oni diris, ke lia infana vizagxo devenis de lia persista memkulturado. Li estis sxtatoficisto kaj pro malkonkordo kun la kortega politiko li estis malpromociita kaj pelita al malricxa landlima regiono. Tie li estis malgxoja tuttage kaj ofte iris al budhisma templo por ludi cxinan sxakon kun maljuna bonzo. Foje, kiam ili finis la ludon, jam vesperigxis, kaj la bonzo tranoktigis lin en la templo. En la profunda nokto li estis vekita de bruo. Li ellitigxis, bruligis kandelon kaj vidis, ke muso eltiris libron el la umbiliko de budha statuo. La libro temas ekskluzive pri memkulturo. Cheng Hao komencis sin kulturi laux la libro, forgesante la gloron kaj humiligxon en la homa mondo. Tiamaniere li memkulturis pli ol unu monaton kaj lia vizagxo farigxis infaneca. Post nelonge lia discxiplo vizitis lin kaj rimarkis, ke li, silente sidante kvazaux budho, traktas aliajn afable kaj milde. Poste oni diris, ke cxiuj argxentajxoj, kiujn li tusxis, farigxas oraj, kaj mildeco kaj afableco kauxzas tion kaj kondukas al ricxigxo.

Evidente, la diro admonas, ke komercistoj ne arogantu de granda profito nek malpaciencigxu de deficito, sed cxiam kaj cxie estu kvietaj, ne faru tro detalan kalkulon en la vendado, sed cxiam estu afablaj al la klientoj, nur tiamaniere ili povas prosperi en la negoco, dum tiuj, kiuj trompas klientojn kaj tiranas en la negoco, certe malsukcesos en sia kariero.

MILITISTAJ DIOJ DE RICxECO

Se oni diras, ke la civilaj dioj de ricxeco estas sagxosako de ricxigxo, do la militistaj estas gxia gardantoj. En Cxinio cirkulas mito: Marsxalo Zhao Gong kun fera cxapo sur la kapo kaj akra spado en la mano, rajdanta sur nigra tigro, cxiam gardas la popolon kontraux rabistoj kaj sxtelistoj kaj cxiaj katastrofoj.

La popola mito diras, ke kvankam Marsxalo Zhao Gong iam subigis drakon kaj kvietigis maron, tamen li ne distingis virton de malvirto, helpis la tiranon Zhou de Shang-dinastio en despotado. Por ke li sin korektu, la nobla Jiang Ziya faris pajlan cxifonfiguron kun la nomo Zhao Gong kaj metis gxin sur altaron, bruligis la magian desegnajxon, murmuris sorcxvortojn kaj per arko pafis la okulojn kaj koron de la cxifonfiguro. Pro tio mortis la malica dio Zhao Gong. Post sia morto li gvidis 4 malgrandajn diojn zorgantajn pri favora auxspicio de la komercado, allogo de ricxajxoj kaj havigo de trezoro. Dank' al liaj novaj bonfaroj la popolo ne plu konsideris liajn antauxajn krimojn kaj honoris lin per la titolo "Marsxalo Zhao Gong" kaj en la kvina tago de la unua monato laux la luna kalendaro oni kultis lin per bongustajxoj por soleni lian naskigxtagon cele ricxigxi en la nova jaro.

Guan Yu estas pli estimata ol Zhao Gong. Li (?-219) estis brava generalo de Shu-regno. Pro siaj grandaj meritoj en la bataloj li estis alte respektata. Foje li iris sola partopreni bankedon okazigitan de la malamikoj. Travidinte la insidon de la malamikoj, li sxajnigis sin ebria, kunportis ostagxon kaj sin liberigis el la dangxero.

Post lia morto oni diigis lin kaj honoris lin per titoloj "Granda Dio Subiganta Cxiujn Diablojn" kaj "Sankta Militisto" kaj konstruis multajn templojn memore al li. Oni ofte faris auxguradon en la templo por antauxscii la personajn, familiajn kaj ecx sxtatajn aferojn. Multaj popolaj bankoj kaj lombardejoj rigardis lin kiel gard-dion kaj gluis lian portreton sur pordo aux meze de la centra cxambro. Ili kredis, ke li estas kapabla en gardado de komercistoj, konduko al ricxigxo kaj forpelo de cxiaj fiuloj.

La 13-a de la kvina monato laux la luna kalendaro estas tago de pluva festo de la cxinoj. Oni diris, ke tio estis la tago, kiam Guan Yu iris al la malamika bankedo kun granda glavo. Cxe lia foriro la cxieldio faligis pluvon, por ke li akrigu sian glavon. Diigxinte, li cxiam akrigis sian glavon en tiu tago por mortigi la diablojn kaj kulti la cxieldion. Hazarde, en tiu tago la diablo de trosekeco eliris kaj Guan Yu renkontis lin kaj mortigis lin, pro tio pluvis, kaj dank' al tio la popolo akiris ricxan rikolton. Cxinaj kamparanoj diris, ke trosekeco cxiam haltas en la 13-a de la kvina monato, kaj nomas la pluvon en tiu tago tiu de Guan Yu por akrigi sian glavon.

El tio vidigxas, ke en Cxinio cxu la civilaj, cxu la militaj dioj de ricxeco havas cxiu siajn proprajn travivajxojn. La cxinoj elektis la diojn ne sole laux la ricxajxoj, sed pli grave laux iliaj virto kaj talento. De tio ni scias, ke la cxinoj kultas la diojn de ricxeco surbaze de profunda socia fono kaj kultura origino, sed ne sole surbaze de supersticxo.