Lernejo sur sxipoj

La lernejo estas duetagxa domo sur du grandaj cementaj sxipoj kunligitaj, kiuj fiksigxas de kvar pezaj feraj ankroj en la mezo de la lago

de PANG NAIYING

ILI cxiam estas gxojaj, precipe kiam ili kantas "Knaboj sur akvo":

Sur la lago Honghu flosas nia hejmo,

sur la lago Honghu tangas la lernejo.

Renkonte al matenrugxo,

remas ni al la lernejo...

La elementa lernejo sur la lago Honghu estas "gaja insulo" de la fisxistaj geknaboj. Tiaj lernejoj estas malmultaj en Cxinio. Gxi estas duetagxa domo sur du grandaj cementaj sxipoj kunligitaj, kiuj fiksigxas de kvar pezaj feraj ankroj en la lago. En senventaj tagoj gxi estas stabila. Gxi havas klascxambron, oficejon, sanitaran servon, instruistan logxejon kaj butikon. En la dua etagxo estas platformo de 360 kvadrataj metroj kun balustrado, kie la infanoj povas havi surteran sperton, ekz. sxnursalto, sxnurtirado, korpo-ekzercado kaj saluto al hisata nacia flago per manlevo. Sed tie ili ne povas ludi futbalon, flugpilkon aux korbopilkon. La granda lago apartenas al la infanoj. Nagxo kaj remad-konkurso en somero elmontras ilian talenton.

Estas kviete sur la sxipoj. Iras leciono. En cxiu cxambro estas du klasoj: unu lernas kaj la alia faras ekzercojn, alterne kaj ne gxene. Tia instruado tauxgas por la sursxipa lernejo, kiu ne havas multajn lernantojn de kompletaj klasoj nek multajn klascxambrojn kaj instruistojn. Nur 4 lernantinoj lernas en la sesa klaso. Ili estas diligentaj. Mi legis la inspiron el iliaj belaj manskriboj kaj flua stilo. Iliaj gepatroj fieras pri tio, cxar la prapatroj, analfabetaj, devis peti aliajn skribi leteron.

Malalta knabo Yan Deguang de la kvina klaso portas euxropstilan kostumon. Mi demandis, kie li logxas. Li montris foren, kie sxajne trovigxis sxipo. Li diris, ke li komencis remi al la lernejo, kiam li estis lernanto de la unua klaso, tio estis tre facila; se li povos direkti estonte grandan vaporsxipon, tio estos eksterordinara.

Tiu, kiu povas prami de la lago Honghu al oceano, estas la "sxipo de scioj". La cxefinstruisto diris, ke la sursxipa lernejo havas 20-jaran historion, sed komence nemalmultaj geknaboj cxesigis sian lernadon, cxar kiam venis la sezono de fisxkaptado, ili devis helpi sian familion. Poste iuj revenis kaj aliaj restis en aliaj provincoj. En la lastaj jaroj fisxistoj fiksis sian hejmon por bredi fisxojn, kaj la geknaboj neniam cxesigis sian lernadon kaj dauxrigis la vojon ?iuj ekvizitis mezlernejon aux universitaton.

En granda brila klascxambro, mi rimarkis 4-5-jarajn gaje ludandajn infanojn kun kolora savjako. La instruisto diris, ke ili estas en infangxardeno kaj de apenaux unua klaso. Denaske movigxemaj, ili antauxe estis enfermitaj en sia hejma sxipo, kaj tio malfruigis la disvolvon de ilia intelekto. Nun la grupa ludo estas granda liberigo de la infanoj.

La elementa lernejo bonvenigas ankaux plenkreskulojn. Vespere infanoj foriras kaj plenkreskuloj venas. La instruistoj instruas kaj abocon kaj fakajn sciojn al la plenkreskuloj. Ili montras la malutilon de sencxesa fisxkaptado en la lago kaj la gravecon de prosperigo de la lago. Iu krabobreda ricxulo diris, ke en la lago Honghu la krabo de Liaojiang estas 50 gramojn peza, sed tiu de Yangzi 250 gramojn peza, kaj la scion li sxuldis al la lernejestro, kiu instruis kiel distingi la specojn de kraboj.

La 25-jara lernejestro Hu Jie estas familiare nomata de la fisxistoj "anaso n-ro 1". Li lernis akvoproduktajxan bredadon en universitato. Kiel juna volontulo, li farigxis instruisto tie, post kiam li diplomigxis en julio 1998. La sxargxo estas peza kaj la kondicxoj malbonaj kompare kun lernejoj sur la tero. Li firmigis sian volon pro malgranda okazajxo. Iutage pluvis, kiam la infanoj estis forlasantaj la lernejon. Li sxirmis la sxipeton de la infanoj per granda ombrelo. Sed neniu el la lernantoj sidis sub la ombrelo. Ili tenis la librosakojn ene kaj cxirkauxis ilin. La pluvo malsekigis ilian korpon.

La okazajxo kortusxis la tieajn instruistojn, kiuj diplomigxis de normala lernejo. Komence ili ne kutimis al tanganta sxipo kaj ofte kapturnigxis aux vomis. Do ili trovis floson, staris sur gxi kaj balancis gxin, gxis ili kutimigxis al la tangado. Poste ili lernis de la lernantoj remi kaj nagxi, fine la "teraj anasoj" farigxis "akvaj anasoj".

Jin Mei, ununura instruistino sur la sxipoj, estas fiancxino de Hu Jie. Kiam mi vidis sxin kun delikata hauxto, sxi estis cxirkauxita de brunvizagxaj infanoj. Sxi aspektis kiel bela lotusfloro. Sxi diris al mi, ke sur la lago Honghu sxi komprenas, kio estas la amo de fisxoj kaj akvo. En malbonaj tagoj la instruistoj zorgas pri la sekureco de la geknaboj kaj ankaux la geknaboj zorgas pri siaj instruistoj kaj volas akompani ilin. En someraj ferioj de la pasinta jaro, kiam uragano detruis 3 pezajn cxenojn de la ankroj, la gepatroj de la lernantoj venis por helpi...

Jin Mei preparis por ni abundan tagmangxon. Sxi kauxrante lavis legomon kaj babilis kun mi sur la sxipo. Sxi diris, ke ili havas fisxpladon cxiutage, cxar la preterpasantaj fisxistoj donacis fisxojn al ili. Cxi tiuj pakis la superfluajn fisxojn en lotusfolion, sxnuris ilin kaj metis ilin en la lagon. Ili lernis tion de fisxistoj, tre gastamaj al ili. En festotago la gepatroj petis sian infanon inviti la instruistojn al sia hejmo.

La lago Honghu estas bela. En serena somera nokto brilas la luno kaj agrablas la vento. En glimado de lampiroj inter sxipoj kaj en muziko de griloj kaj ranoj apud la akvo, la instruistoj veturigas sxipetojn por viziti siajn lernantojn.