VESTOJ DE CxINAJ NACIOJ

Gxino-aj vestoj

Fotoj de LIU SIGONG kaj ZHANG RONGJUN

La gxino-oj, unu el la plej malgrandaj naciminoritatoj de Cxinio, vivas en arbaroj de Xishuangbanna, sudokcidenta parto de Cxinio. Nun en Cxinio estas malpli ol 20 mil gxino-oj. Ili vestas sin per apartaj vestoj kun apartaj ornamajxoj. Gxenerale, la viroj portas blankan aux nigran kaptukon, jakon el blanka dreliko kun rugxaj strioj kaj pantalonon el maldelikata nigra katuno. La virinoj, cxu junaj cxu maljunaj, portas blankan aux nigran tri-angulan cxapon kun ornamajxoj el diverskoloraj lanoj, blankan, bluan aux nigran jakon borderitan per diversaj desegnoj. La jakoj de frauxlinoj havas romban ornamajxon kun diversaj strioj sur la brusto kaj iuj havas diversajn argxentajn ornamajxojn. Cxiuj virinoj portas mallongan jupon el nigra dreliko kun diversaj strioj kaj nigrajn krurobendojn kontraux hirudoj en gxangaloj.