Geknaboj sin ekzercantaj per akrobatajxoj

Fotoj de LI NAN

La logxantoj de Liaocheng en Shandong-provinco sxatas akrobatajxojn. La urbo sendis al diversaj lokoj de la lando altnivelajn akrobatojn, el kiuj multaj gajnis medalojn en landaj kaj internaciaj akrobatajx-konkursoj kaj iuj ecx farigxis cxampionoj.

Akrobatajx-ludo estas peniga. Tian lertecon oni eklernas en la infaneco. Frumatene la geknaboj, gvidataj de siaj severaj instruistoj, komencas ekzerci sin per transkapigxo, staro sur la manoj ktp. Gxenerale, la ekzercado dauxras cxiutage dekkelkajn horojn.

Bone sciante, ke post tri-jara lernado de akrobatajx-ludo nur la elstaraj povos eniri en akrobatan teamon, la geknaboj venintaj el la kamparo sin ekzercas cxiam diligente. Ili kredas, ke nur diligenteco kondukas al sukceso.