ESP-NOVAJxOJ

CxINIO

La 15-an de decembro 1999 ekis la Aglido-Agado, lancxita de Sun Mingxiao, Cui Guoqing, Dong Shulin kaj Liu Yanchun, membroj de UEA kaj de la Zaozhuang-a E-Asocio de Shandong-provinco, cele kulturi kaj vigligi fakajn e-istojn en diversaj kampoj; altigi la lingvan nivelon post E-lernado; akceli E-disvastigon, -popularigon kaj -praktikadon. La agado ampleksas kvar flankojn, t.e. kono, lernado, diskuto kaj ago. Konforme al la agado fondigxis "kovejo" en la ekonomia institucio de la urbo. Dank' al Esperanto juna rusa e-istino kaj Cui Guoqing konatigxis kaj enamigxis unu al la alia. La 16-an de decembro sxi venis en Zaozhuang por stimuli la agadon kaj faris prelegon al pli ol 150 lernantoj pri la vivo de rusaj junuloj kaj rusa E-movado. (Liu Yanchun)

La 5-an de januaro 2000 la Cxina Posxta Buroo emisiis specialan posxtmarko-serion "Jaro de la Drako". La Changshu-a Filatela Kompanio de Jiangsu-provinco kaj la Haikou-a Filatela Kompanio de Hainan-provinco uzis en la emisia tago memorigajn posxtstampilojn kun vortoj en la cxina lingvo kaj Esperanto, kies desegninto estas s-ro Zhang Linrui.

CxEHxIO

Nova ZEO aperis en Cxehxio. Antaux Kristnasko de 1999 decidis la Urba Konsilantaro de Prostejov pri nomigo de unu el la novaj stratoj de la urbo. La strato nomigxas "Esperanta". Tiel finfine sukcesis plurjaraj klopodoj de lokaj esperantistoj. (Milan Smely)

GERMANIO

La Esperanto-Asocio en la Euxregiono Mozo-Rhejno okazigos la Internacian Trilandan Renkontigxon. Esperantistoj el Germanio, Nederlando kaj Belgio tradicie kunvenos cxi-foje en Botrange, Belgio, la 21-an de majo 2000. Informoj haveblaj cxe: Klaus Hogen, Schutz-von-Rode-Str. 43, D-52134 Herzogenrath. Telekopiilo: xx-49-2406-7706; Reto: <hogen@t-online.de> (Klaus Hogen)

HISPANIO

La 7-an de decembro 1999 honore al esperantisto Ramon Fernandez Jurado oni inauxguris la placon "Esperanto" en la urbo Castelldefels apud Barcelono, samloke ankaux modernan monumenton al Esperanto kaj planko-tabulon sur la placo dedicxitan al R. Fernandez Jurado. La eventon cxeestis la urbestro de Castelldefels kaj centoj da e-istoj. Nome de ili salutis kaj festparolis Marti Guerrero.

Barcelona Esperanto-Centro (BEC) festis la Zamenhofan feston la 29-an de decembro 1999. Festparolis s-ro Manuel de Seabra, fama e-ista verkisto kaj poste li kaj sekretario de BEC, s-ano Manuel Lopez, disdonis diplomojn al la gelernantoj de la elementa E-kurso. (Salvador Aragaj)

POLLANDO

Esperanto-Klubo en Kulturdomo de Staszow invitas vin al XII Esperantaj Tagoj de Staszow, 25.05-28.05.2000. Adreso: Kulturdomo, Parkowa 6, 28-200 Staszow, Pollando. Tel: 015-8644112. (Esperanto-Klubo)

UKRAINIO

La 7-9-an de januaro 2000 en Odessa de Ukrainio okazis "Kristnasko-2000", junulara renkontigxo de ekologiemaj esperantistoj. En la programo estis: urboludo, kristnaska birdokalkulo en apudurbo de Odessa, ekskursoj al zoologia gxardeno, al orangxerio de raraj tropikaj plantoj de Odessa Botanika Gxardeno, al Arta Muzeo, al Filharmonio, intelektaj ludoj en Odessa junulara E-klubo "Verdajxo" kaj en studenta klubo de Politeknika Universitato. (Tatjana Auderskaja)