Kiel la cxina E-movado povos prosperigxi?

de LIU YANHUA (Cxinio)

LAUx mi, la cxina Esperanto-movado ne estas tiel vigla kiel en la 80-aj jaroj. Por sxangxi la situacion, oni devas solvi multajn malfacilojn. Kiel multjara esperantisto, mi volus interkonsiligxi kun la samideanoj pri la problemo, resumante mian sperton en la Esperanta aktivado en la pasintaj 40 jaroj.

I. Levi la socian pozicion de Esperanto

Laux la aktuala situacio de la cxina socio oni difinu Esperanton kiel la duan fremdan lingvon por diplomi studentojn kaj ekzameni kadrojn kaj esplorajn studentojn. Tio grandigos ne nur la esperantistaron, sed ankaux la sferon de apliko de Esperanto. Tial mi proponas, ke la Cxina Esperanto-Ligo klopodu, por ke la koncernaj instancoj de la sxtato konsentu preni Esperanton kiel la duan fremdan lingvon.

II. Kompili Esperantajn lernolibrojn

Cxinaj esperantistoj plendas, ke mankas en Cxinio Esperantaj lernolibroj, referencaj libroj kaj legajxoj. Mi proponas, ke oni tuj kompilu lernolibrojn tauxgajn por mezlernejo, supera mezlernejo kaj altlernejo. Lernolibro devas esti konsistanta el volumoj de konversacio, scienco kaj tekniko, komerco, dudirekta tradukado, gramatiko kaj historio de Esperanto. Konformaj sonbendoj estas necesaj. Krome mi esperas, ke cxiujare oni eldonos 5 interesajn Esperantajn legajxojn (kun cxina traduko) kaj ankaux famajn alilandajn verkojn (certe kun notoj).

III. Esperanta turismo

Tiun laboron oni faru en tri pasxoj: Unue, oni kulturu profesiajn (aux kumulajn) esperantistajn cxicxeronojn; due, eldonu Esperanta-cxinajn turismajn gvidlibrojn por vizito de pitoreskejoj de Cxinio kaj turismajn mapojn por vizito de cxinaj urboj; kaj trie, ricxigu la programerojn en televido kaj radio pri Esperanta turismo.

IV. Plioftigi internacian komunikadon

La Cxina Esperanto-Ligo instigu la cxinajn esperantistojn pli aktive fari internacian korespondon kaj partopreni en kultura kaj scienca aktivado. La redakcio de "El Popola Cxinio" donu pli grandan spacon al la rubriko "Korespondi Deziras".

V. Kombini Esperanton kun scienco kaj tekniko

Diskonigo de Esperanto inter la sciencistoj kaj teknikistoj devas esti longedauxra strategia celo de la Cxina Esperanto-movado. Mi opinias, ke kune kun la alproksimigxo de la ekonomio de scioj, la perspektivo de Esperanto dependos de ties kombinigxo kun scienco kaj tekniko.

VI. Krei bonan atmosferon por Esperanto-lernado

En l988 kaj l989, en iuj urboj de Cxinio viglis "Esperanta Angulo", "Esperanta Klubo" k.s. La bona efiko de tiaj renkontigxoj estis evidenta. Mi opinias, ke oni devas revigligi tiajn aktivadojn. Societo sen akademia aktivado estas senviva!

VII. Disvastigi Esperanton per modernaj metodoj

Mi proponas eldoni videodiskojn en Esperanto pri pitoreskejoj, kulturo, historio, nacioj, pentrajxoj kaj kaligrafajxoj konservataj en sxtataj muzeoj, filmoj vaste sxatataj k.a. Krome, dank' al la popularigxo de interreto, milionoj da homoj jam aligxis al la reto. Oni devas instigi pli multajn homojn rete lerni Esperanton, komunikigxi kun fremdlandaj samideanoj ktp.

VIII. Vigligi la laboron de la Cxina Esperanto-Ligo

Mi esperas, ke "El Popola Cxinio" farigxos pli kaj pli placxa kaj nia Esperanto-movado pli kaj pli vigligxos!