INTER NI

Laux peto de nia pola leganto Krystyna Babian ni aperigas en cxi tiu numero du artikolojn pri Taiwan, el kiuj unu temas pri gxia historio kaj la alia pri gxiaj pejzagxoj, tradicia kulturo, popolaj moroj kaj kutimoj.

El la cxinaj moroj la kulto pri dioj de ricxeco estas populara. Gxi devenis de deziro de la antikvaj cxinoj pri ricxa vivo. Oni esperis, ke dioj de ricxeco alportos bonsxancon de ricxigxo. La artikolo "Cxinaj dioj de ricxeco" en tiu cxi numero konigas tiun tradician moron.

En Cxinio multaj veteranaj e-istoj pasie amas Esperanton kaj cxiamaniere faras ion por gxi. S-ro Wang Chongfang estas unu el ili. Lia artikolo "Mia revo cxe la sojlo de la 21-a jarcento" montras liajn deziron kaj laboron konigi per Esperanto la tradician cxinan kulturon al la mondo.

Okaze de la 50-jara jubileo de EPCx, ni dedicxos al niaj legantoj gxian majan, koincide 500-an numeron kun memor-artikoloj.

La Red.