POR KOMENCANTOJ

La masto de la novjaro

(Vjetnama fabelo)

EN Vjetnamio la novjara festo de la nacio nomiøas la Têt. Kiam alproksimiøas la Têt, la vilaøanoj plantas antaý sia domo tre grandan bambuan maston. Al la pinto de la masto oni alkroæas pafarkon, sagon, tintilojn kaj timbalojn, esperante celi malfeliæon kaj demonojn kaj havi bonþancon en la venonta jaro.

La bela vetero revenas post la malvarma vintro. La rozaj persikfloroj malfermas siajn æarmajn petalojn. Æirkaýite de siaj genepoj, avino ekrakontas:

! Antaýe, la malbona demono estris la tutan terglobon. La homoj devis pene, penege labori por tiu demono.

La unuan fojon la demono aperis antaý la kamparanoj kaj diris:

! La supra parto de la plantoj estos al mi.

La kamparanoj povas preni tion, kio restas.

Iun jaron la kampo donis bonegan rikolton. La rizejo etendis siajn flavajn tapiþojn. La demono revenas kaj prenas la pezajn spikojn. Al la kamparanoj restas nur pajlo kaj stoploj. La homoj jam penege laboris, esperante manøa¼on kaj vesta¼on. Kaj nun, ho ve! Æio estas perdita, tute perdita ilia penado! Ili ploras, øemas kaj krias. Ilia malfeliæo aýdiøas øis la Æielo.

La feo aperas kaj konsilas:

! Æi-foje plantu bataton!

La kamparanoj arde laboras, akvumas kaj tutkore prizorgas, por ke la plantoj bele kresku.

Alvenas la rikolto. Kiel interkonsentite, oni rezervas al la demono la supran parton de la plantoj. La kamparanoj rikoltas nur la malsupran parton, kiu estas la tuberoj.

La demono vidas nur foliojn kaj tigojn. Freneza de kolero, li krias, saltas kaj hurlas. Li anoncas:

! Ekde nun vi devas rezervi al mi kaj la radikojn kaj la tigojn. Tio, kio restos, apartenos al vi!

Æi-foje la demono estas certa, tre certa, ke li triumfos.

Iun sezonon la homoj plantas nek rizon nek bataton, sed maizo kreskas verde, verdege en la kampoj. Estas rezervitaj al la demono kaj la radikoj kaj la krestoj de la plantoj. La homoj rikoltas nur la maizon, kiu kreskas sur la tigoj, meze de la planta trunko.

Ankoraýfoje vidante, ke la homoj estas tre inteligentaj kaj laboremaj kaj per tio ili jam venkis æiujn malbonajn spiritojn, la demono decidas repreni la tutan kamparon.

La homoj preøas al la feo, kiu tuj aperas kaj donas konsilon:

! Demandu la demonon, ke li cedu al vi malgrandan pecon da tero sufiæan por planti nur unu bambuon, sed antaýsciigu lin ke la tero apartenos al vi æie, kie la ombro de la bambuo kovros.

En vento la verda bambuo moviøas, balanciøas kaj øia ombro etendiøas vaste kaj vaste.

Tial oni alkroæas pafarkon, arbaleston kaj tintilojn por celi æiujn malbonajn animojn. Æiufoje la demono aýdas timbalojn kaj tintilojn soni en la aero. Li timas kaj tremas, sciante ke la saøeco kaj firma volo de la homoj jam superas æiujn malbonajn diablojn. Li do foriras por æiam, lasante la kamparon ekflori sub la laboremaj manoj de la homoj. n

(Esperantigita de Feniksa
Hoang Minh Phung)