TEMO PROPONITA DE LEGANTOJ

Þatataj dombestoj en Æinio

de PANG NAIYING

Kiuj estas la plej þatataj dombestoj en Æinio? Kiaj estas dekretoj pri dombestoj, ekz. hundoj kaj katoj?

Aira kaj Erkki Röntynen (Finnlando)

LEGINTE la leteron de ges-roj Röntynen, antaý æio mi ekmemoris la ruøbekan papagon bredatan de mia kolego. Æiuvespere øi paradas en salono, senæese dirante: "Saluton! Saluton!" Se oni øin preteratentas, øi do aldonas: "Fi al vi!"

Æinoj þatas birdojn kaj precipe tiujn kun belaj plumoj. La garoloj kaj graculoj (Gracula religiosa intermedia), kiuj povas paroli post facila dresado, plej plaæas al la homoj. Iu maljunulo bredas graculon. Æiutage li instruas al øi paroli. Post nelonge øi povas reciti poemon. Æiufoje, kiam sonas telefono kaj la mastro prenas la aýdilon, øi tuj demandas: "Ha lo, kiun vi volas?"

Æiutage, kiam la maljunulo biciklas al parko, øi kaýras sur la bicikla stirilo aý þultro de la mastro kaj gaje rigardas æirkaýen. Øi þatas arbojn en la parko kaj nur post vesperiøo revenas hejmen kune kun la mastro.

Krom birdo, æinoj þatas bredi en sia hejmo ankaý fiþon, testudon, kuniklon, katon kaj hundon, kaj la lastaj du estas tre popularaj. Antaýe en kamparanaj kortoj ofte vidiøis granda hundo, kies æefa tasko estis gardi la domon. Oni bredis katojn æefe por kapti musojn. Hodiaý en la urboj la hundoj kaj katoj preskaý perdis tiujn kapablojn kaj fariøis dorlotataj amuzaj bestoj en la hejmo, kaj krome la raso de malgrandaj hundoj estas pli preferata.

Banban estas hundeto kun nigra-blankaj haroj. Baldaý øi estos 3-jara. Øia mastro Wang Fei diris al mi, ke øi estas angla þafhundo.

Banban estas saøa, vigla kaj komprenema. Kiam la mastro estas malbonhumora, øi intime sidas apud li senpetole, sed kiam la mastro estas en bona humoro, øi intence petolas, forkaptas ¼urnalon el lia mano kaj ludas kun li. Matene øi milde frapetas lin kaj ellitigas lin.

Antaýe Wang Fei ne lasis la edzinon porti la hundeton hejmen, sed nun li ne povas ne havi øin.

Oni diris, ke bestoj estas komprenemaj. Æu la katoj kaj hundoj æu la birdoj, ili æiuj povas gajigi la mastron. Iafoje ili ludas la rolon de kamarado de la mastro. Se al maljunulo mankas infano, la kato kaj hundo povas forpeli lian solecon kaj doni al li grandan øojon. Tial, kiam la mastro ameme vokas la besteton, oni opinias, ke li vokas sian infanon. En la harmonia vivo kun la bestoj oni havigos al si amon al la bestoj kaj al la naturo. En la lastaj 20 jaroj kun pliboniøo de la popola vivo multe kreskis la intereso de æinoj pri bredado de dombestoj. Sed pro diversaj kaýzoj iuj forlasis sian dombeston, kiu akompanis ilin longatempe. Bedaýrinde, nun la koncerna leøo protektas nur bestojn baldaý pereontajn. Tiuj homoj, kiuj forlasis la de ili bredatajn bestojn, estas riproæataj de la publiko. Ankaý la amaskomunikiloj admonas: "Kiam la malgranda besto estas bredata de homoj, øi do ekhavas tre intiman senton al la mastro. Se vi decidas bredi la beston, vi do devas porti la respondecon por øi øis la fino." Iu universitata profesorino kolektis la senhejmajn katojn kaj hundojn kaj fondis bazon por protekti ilin. Þia faro estas multe atentata kaj helpata de la socio.

Por konsciigi la socion pri protektado de dombestoj, nun estas preparata "Pekina Asocio por Malgrandaj Bestoj" far la popola mediprotekta societo "Amikoj de Verdo".

Antaýe en urboj plurfoje okazis akcidento, ke hundo mordis homojn, tial bredado de hundoj estis malpermesata en la urboj. Antaý kelkaj jaroj tia malpermeso estis nuligita, tamen bredi hundojn devas observi regulojn: Kiu bredas hundon en la urba kvartalo, pagu imposton kaj æiujare injektu al la besto 6 vakcinojn. La hundoj havas æiu sian identecan karton kun foto, aøo, sekso, raso, koloro kaj aliaj trajtoj kaj sur øi legiøas ankaý la nomo de øia mastro, ties aøo, profesio, adreso k.a.

Nun en Æinio nur malmultaj hejmoj havas katon kaj hundon, kiuj tamen estas multe atentataj. Oni fondis hospitalon por la bestoj kaj en superbazaroj vendiøas manøa¼oj por hundoj kaj katoj kaj foiro de dombestoj ofte estas tre vigla. Æirkaý bonrasa besto æiam estas multaj rigardantoj.