ORIGINALE VERKITAJ

Interkomprenemo¹

! Omaøe al M. Boulton kaj W. Auld

de LAÝLUM

Mi estas æino, vi hispano,
Þi japanino, li germano !
Malsamas niaj haýtkoloroj,
Diversas niaj lingvoj, moroj,
Varias stil' de niaj domoj,
Sed nia nomo ! same homo!

Ni vivas sur la sama tero,
Nin kovras sama la æielo.
Minacas same nin tertremoj,
Turmentas same nin problemoj.


Manø', amoro estas hom-naturo:
Æie samas tiuj viv-plezuroj.
Sed pro malsameco de l' medioj
Ja tre buntas niaj homkulturoj.

Fremdas la popoloj unuj al aliaj
Pro diverseco de historioj siaj.
Kaj malsamas revoj kaj reøimoj,
Inter landoj estas regaj limoj.

Britoj antaý cent kaj pliaj jaroj
Per opi' komercis kiel varoj.
Al Æinio venis pro arøento,
Luktis kun ni dento kontraý dento.
Kiam mi, okjara eta knabo,
Lernis legi por klerig' de l' kapo,
Aýdis mi bestion britan-francan
Æe Yuanmingyuan², dum ilia rabo.

Mi, dekkvarjara, pro japanaj invadantoj
Tra l' patrolando migris kun la rifuøantoj.
Malsato, morboj, morda malespero:
Mizero maris tiam, murdis min sufero.

Mi deksesjara iøis esperanto,
Æar tiujare lernis Esperanton:
Eltunko³, mia instruist-amiko,
Ekfaris al mi ideal-transplanton.
Kaj mi ekuzis l' interlingvon en praktiko.
Per li mi konis Auld kaj Grigorovon,
Per Esperanto faris kontakt-provon:
Akiris mi amikojn korespondajn,
Ekhavis kamaradojn eæ tutmondajn.

Mi vidis, ke la lingvo Esperanto
Ja estas vera ideal-portanto.
Æar øi ebligis ne nur komunikojn,
Sed ankaý peris al mi kor-amikojn.
Mi legis verkojn de Auld kaj de Boulton,
Por kompreniøo havis mi rikolton.
Kvankam ilin mi renkontis nur malfrue,
La prikompreno kreskis kontinue.

Stulta estas ja l' Infana Raso,
Fronte milojn da natur-minacoj:
Sismoj, tromboj, kaj inundoj kaj tajfunoj !
Ne sufiæas ili por homar-frakaso?
Kial do militoj, kial do malpaco?
Kial la freneza fratobuæ' sen laco?

Mi øoje vidis, ke l' gejubileuloj
Kun koro plena je skrupuloj
Pri amikeco kaj pri l' monda paco
Strebadas por buæem-kuraco.
Mi vidis, ke l' gefratoj britaj
Ja estas homoj noblaj, altkvalitaj,
Kun komprenemo kaj kun toleremo...
Ni trovos solvon de æia problemo.
Ekzemple, bonajn lernolibrojn4 ili kreis
Sed multekostajn, ke eæ æinoj veis.
Por ke l' progresantoj plu progresu,
Necesis ilin en Æini' represi.
Permesojn de l' aýtoroj do ni petis,
Kaj ili senhezite jesi pretis.
Eble vi dirus: Tio bagatelas.
Sed tia helpo por ni ja laýcelas!

Malsamaj estas æiuj ni personoj,
Diversas niaj þatoj kaj bezonoj.
Sed samas niaj bazaj hom-naturoj,
Kvankam malsamas la kulturoj.
Ni æiuj vivas sur la sama tero,
Ni devas kune zorgi pri l' vivsfero.
Por venki la naturajn katastrofojn,
Ni ja bezonas kunagadajn provojn.
Mi øojas, ke en nia Esperanto-rondo
Ekzemplas brile Boulton, Auld por la estonto,
Pri komprenemo kaj pri kunagemo,
En seræ' de solvo de æia problemo.

!!!!!!!!!!!!

1. Ekstraktita el "Lingva arto" eldonita de la Universala Esperanto-Asocio en 1999. Majstroj de la lingva arto, William Auld kaj Marjorie Boulton, havas grandegan meriton en tio, ke Esperanto fariøis lingvo moderna en æiuj sencoj. En la jaro de la 75-a datreveno de siaj Honoraj Membroj UEA gratulas ilin per tiu æi jubilea kolekto de eseoj kaj artikoloj.

2. Yuanmingyuan, belega imperiestra øardeno en Pekino, prirabita kaj detruita de francaj kaj britaj invadantoj en 1860.

3. Eltunko, plumnomo de Xu Shouzhen (1915-1949), fervora e-isto kaj talenta tradukisto de kantoj. Lia avo estas diplomato kaj lia avino francino. Pro la familia influo li admiris Petofi, Danton k.a. kaj martiriøis pro revolucia aktivado. Li korespondis kun W. Auld, Asen Grigorov k.a. en la kvardekaj jaroj.

4. Nome "Paþoj por plena posedo" de W. Auld kaj "Faktoj kaj Fantazio" de M. Boulton, kiujn oni represis po 5 000 ekzemplerojn en Æinio por helpi la progresantojn en studo de Esperanto.