KURANTAJ AFEROJ

* En 1999 la nacia ekonomio de Æinio kreskis je 7.1% kaj la eksportado haltigis la malpliiøon aperintan aýguste de 1998, kaj komencis kreski monaton post monato.

* Pro politikaj kaj geografiaj kaýzoj la ekonomio en la okcidenta parto de Æinio kreskis relative malrapide, kaj sekve de tio okazis malekvilibro de la ekonomia disvolviøo inter la orienta kaj okcidenta partoj de la lando. La okcidenta parto estas vasta kaj abunda je naturaj riæfontoj. Øi povas esti grava bazo de energioj kaj aliaj riæfontoj kaj ankaý latenta merkato por konsumantoj, kiu liveros multajn þancojn por investado. La æina registaro refoje publikigis la strategian principon akceli ekspluaton en la okcidenta parto kaj tie faros grandan konstruon kun trafiko kaj hidroenergio kiel la grava punkto.

* Jam en 1993 la æinaj tekstilaj entreprenoj falis en dilemon kaj eksuferis deficiton en sinsekvaj 3 jaroj. De 1996 ili malpliigis la nombrojn de spindeloj kaj laboristoj respektive je 10 milionoj kaj 1.2 milionoj, dank' al kio la tekstilaj entreprenoj nuligis deficiton kaj en la unuaj 11 monatoj de 1999 ili akiris profiton de 116 milionoj da juanoj. Tio estis ilia unuafoja profito post sinsekvaj deficitoj.

* Proksime de Baicheng de Xinjiang en la okcidenta parto de Æinio oni trovis olegas-kampon. La prospektorado montras, ke øia gasa rezervokvanto estas 200 miliardoj da kubmetroj. Øi estas la plej granda olegas-kampo øis nun trovita en Æinio.

* Æinio sukcese faris vaporan turbinon kun totala kapacito de miliono da kilovattoj por nuklea elektrejo.

* La Þanhaja Medicina Genetika Instituto, kiu la unua elkulturis en Æinio bovon kaj kapron kun mutacio, antaý nelonge sukcese faris ekspertizon pri sekso de tubobovo kaj tubokapro kaj posedas la novan teknikon pri embria transplantado. Dank' al tio oni ne nur solvis la mankon de embrioj, sed ankaý pluroble levis la animalan produktivecon pere de kontrolo de la animala sekso.

* En 2000 Æinio komencis reformi la ekzamenan sistemon por universitatoj, t.e. en iuj urboj oni okazigas ankaý en printempo ekzamenon por akcepti pli da novaj studentoj, sed antaýe oni akceptis novajn studentojn sole en somero.

* En 1999 en Æinio 98.9% de la knabinoj povis lerni en elementa lernejo, sed en 1949 nur 15%. En la lastaj 10 jaroj Æinio publikigis serion da leøoj kaj difinoj pri edukado, por ke la knabinoj havu la rajton de edukiøo samkiel la knaboj.

* Resaniøis iu 36-jara malsanulo, kiun minacis de 3 jaroj morto pro hepata cirozo kaj rena insuficienco, post kuna transplantado de reno kaj hepato en la Zhejiang-a Medicina Universitato.

Antaý tio alia 28-jara viro resaniøis per tia kuracado. Ili estas la solaj homoj en Æinio, kiuj daýre vivas post tia operacio.

* En Yuanmou, Yunnan-provinco en la sudokcidenta parto de Æinio, æinaj arkeologoj trovis malsupran dekstran makzelon de antropoido, laý kies kurbiøo oni povas konfirmi la evoluadon de la antropoidoj. Tio estis grava arkeologia eltrovo en la pasintaj pli ol 10 jaroj en la koncerna sfero. Øi havas gravan signifon ankaý en esploro pri la klimata, ekologia kaj geografia medioj en la epoko de antropoidoj kaj la rilatoj de la fruperiodaj homoj kun la bestoj.

Yunnan-povinco havas abundajn riæfontojn de fosilioj de antropoidoj kaj paleoantropoj. Yuanmou-homoj malkovritaj en la 60-aj jaroj de la 20-a jc. estas rigardataj kiel unu el la plej fruaj homoj en Æinio kaj eæ en Azio. Ili vivis antaý 4-6 milionoj da jaroj.

* Antaývespere de la jaro 2000 naskiøis nova Guinness-rekordo en la Pekina Studenta Sporthalo: la 2.5 milionoj da domenoj, starigitaj de 50 æinaj kaj japanaj mezlernejanoj, estis sukcese faligitaj per unu tiro. La antaýa rekordo farita de nederlandanoj estis 2.47 milionoj da domenoj. La domenoj de la nova rekordo formis 37 belajn bildojn, inkl. la bildon "2000", æinajn kaj japanajn popolajn pentra¼ojn kaj pentra¼ojn de Vincent van Gogh kaj Pablo Picasso.