SUR NIA LIBROBRETO

Lotus-lanterno

Temas pri mito kiel Chenxiang savis sian patrinon.

Diino Sanshengmu enamiøis al Liu Yanchang, klerulo en la surtera mondo. Þia frato, dio Erlang, firme tion malaprobis. Þi senhezite descendis al la homa mondo por øui feliæan vivon. Dio Erlang venis kapti þin, sed li retiriøis antaý la magia forto de la lotus-lanterno de Sanshengmu. La lanterno estas magia kaj povas venki la fiulojn kaj doni feliæon al la bonkoruloj.

Poste Liu Yanchang mortis kaj Sanshengmu sola flegis la filon Chenxiang.

Foje Chenxiang senatente tuþis la lotus-lanternon, kaj øi ekbrilis. Dio Erlang vidis la ekbrilon kaj forþteligis Chenxiang.

Diino Sanshengmu iris al dio Erlang por repreni de li sian filon. Sed Erlang rifuzis redoni la infanon kaj forrabis la lanternon. Krome li metis Sanshengmu sub Huashan-monton.

Chenxiang en la æiela palaco volis savi sian patrinon kaj la tera dio diris al li, ke li sin turnu al simioreøo Sun Wukong. Dank' al helpo de simieto Chenxiang reakiris la lotus-lanternon kaj seræadis Sun Wukong en la surtera mondo. Post kelke da jaroj elkreskis Chenxiang. Iom post iom li komprenis, ke oni devas fari æion per si mem. Sun Wukong donacis al li blankan æevalon kaj diris, ke la magia hakilo povos helpi lin savi la patrinon.

En la brilo de la lotus-lanterno, Chenxiang kuraøe batalis kontraý dio Erlang. Fine li trahakis la monton kaj savis sian patrinon.

La bildlibro estis adapta¼o de movbilda filmo kun la sama titolo. Simplaj tekstoj por la belaj bildoj estas facile legeblaj.

112 p. 165X225 mm.

Prezo: 8.00 USD

Sendokosto: 3.00 USD

Mendu æe:

* Distribua Fako de EPÆ

* Libroservo de UEA

* Nia peranto en via lando

Kontribua¼oj petataj por la konkurso "50 jaroj por EPÆ"

Esperanto

50 jaroj por Paco

Æinio

En majo 2000 la redakcio de "El Popola Æinio" festos sian 50-jaran jubileon. En duonjarcento la revuo EPÆ, la E-movado en Æinio kaj la tuta mondo spertis grandajn þanøiøojn. Vi, spertanto de la 50 jaroj, certe havas ion por verki, por diri al la aliaj. Pro tio ni lanæos konkurson "50 jaroj por EPÆ" kaj sincere petas vian kontribua¼on.

Vi povas verki kun tre ampleksa temo, rilate al EPÆ ¡ª Esperanto, Paco kaj Æinio. Ekz. viaj esperantista sperto, opinio pri E-movado kaj paco, amikaj kontaktoj kun alilandanoj, impreso pri kaj rilato kun Æinio kaj la revuo EPÆ¡­

Viaj kontribua¼oj povas esti en ajna stilo kaj ajna formo. Estas tre bonvenaj koncernaj fotoj kaj portreto de la aýtoro por ilustri la artikolon.

La kontribua¼oj venu al nia redakcio antaý la 30-a de aprilo 2000.

Ni aljuøos premiojn al la kontribuintoj. La premiitoj ricevos æinajn metiarta¼ojn, E-librojn kaj unu-jaran abonon de EPÆ. Æiu kontribuinto ricevos donaceton.

Ni publikigos elstarajn kontribua¼ojn en la rubriko "50 jaroj ¡ª EPÆ". La rezulto de la konkurso legeblos en la julia numero de EPÆ 2000. Dum la 85-a UK en Tel Aviv de Israelo ni anoncos la rezulton kaj disdonos la premiojn.

La Red.