Interesaj fenomenoj en æinaj dialektoj

En la regiono de la Wu-a dialekto la vorto "da" (lavi) prononciøas kiel la vorto "bati" en la norda dialekto; Alilokano, kiu ne komprenas tiun dialekton, miras, kial la barbiro volas bati lian kapon post har-tondado

de ZHANG QICHENG

KIOM da dialektoj en la æina lingvo? Al tiu demando verþajne neniu povas doni definitivan respondon per precizaj ciferoj. Iuj asertas, ke sep, kaj aliaj diras, ke tiu nombro devas esti ok. Laý mi, la lasta aserto pli kongruas al la realo, æar la antaýa ne distingas la Sud-Fujian-an dialekton de la Nord-Fujian-a, sed fakte ili estas malsamaj dialektoj. Do, troviøas ok potencaj dialektoj, t.e. la Norda, la Wu-a, la Hunan-a, la Jiangxi-a, la Guangdong-a, la Nord-Fujian-a, la Sud-Fujian-a kaj la Kejia-a. Pri la regionoj kovritaj de tiuj dialektoj s-ro Wang Hanping jam klarigis en sia artikolo "Iom pri æinaj dialektoj", aperigita en la 4-a numero de EPÆ, 1998, mi do ne pritraktos. Tamen pri la dialektoj Kejia-a kaj Wu-a necesas doni klarigojn. Tra la tuta Æinio ne troviøas regiono nomata Kejia, kial do oni tiel nomas tiun dialekton? En la æina lingvo "ke" signifas gaston kaj "jia" familion, do "Kejia" havas la sencon "gasto-familioj" (simile, ankaý estas la esprimo "gasto-laboristoj" en eýropaj lingvoj). Pro tio, ke tiuj familioj ne estas indiøenaj, sed transloøiøis el la norda parto de Æinio kaj dise loøas en sudaj provincoj, la Kejia-a dialekto ankoraý enhavas iujn elementojn de la norda dialekto. La Wu-a dialekto estas tiel nomata pro tio, ke la regiono de tiu dialekto, nome, sufiæe grandaj partoj de Jiangsu- kaj Zhejiang-provincoj estis la teritorio de la antikva regno Wu (585-476 a.K.) kaj dum la periodo de Tri Regnoj (222-280) ankaý unu el ili, kiu okupis tiun regionon, nomiøis Wu. La dialekto de Þanhajo, la plej granda urbo de Æinio, estas parto de tiu potenca dialekto. La Sud-Fujian-a dialekto estas pli populara ol la Nord-Fujian-a. Øi estas parolata ne nur en la suda parto de Fujian-provinco, sed ankaý en Taiwan-provinco, kaj eæ en Singapuro kaj aliaj sudorientaziaj landoj, æar la tieaj æindevenaj loøantoj multnombre elmigris el suda Fujian. Dume, la Guangdong-a dialekto estas parolata de la æindevenaj loøantoj en Usono, æar iliaj prapatroj devenis æefe de la provinco Guangdong.

La diferenco inter diversaj dialektoj kelkfoje kaýzas miskomprenon. Ekz., en la regiono de la Wu-a dialekto la vorto "xi" (lavi) prononciøas same kiel "si" (morti), do la loøantoj de tiu regiono evitas "xi" kaj anstataýigas øin per sia dialekta vorto "da", sed la prononco de tiu "da" tute similas al la vorto "da" (bati) en la norda dialekto. Sekve, kiam tiu, kiu ne komprenas la Wu-an dialekton, sciiøas ke la barbiro "da"-os (lavos) lian kapon, ege miras, kial la barbiro volas bati lian kapon post har-tondado.

Estas feliæe, ke jam antikve la æinaj ideogramoj estis skribe tute samaj kaj signife kompreneblaj por la tutlanda loøantaro, kaj tio multe malpliigis la malfacilecon de interkompreniøo pro la diversaj dialektoj. Kaj nuntempe oni grandskale popularigas la komunan æinan parolan lingvon, kiu baziøas sur la norda dialekto. Øi estas instruata en la elementaj lernejoj kaj uzata en radio kaj televido, sekve øi pli kaj pli disvastiøas. Tamen la diversaj dialektoj kun historio de pli ol mil jaroj ne estas facile forigeblaj. Ekz., la loøantoj de Hongkong øenerale parolas la Guangdong-an dialekton, kaj post la reveno de tiu havenurbo al la patrolando ili deziras lerni la komunan æinan parolan lingvon, sed por ili tio ne estas facila. Ankaý la loøantoj de Makao plejparte parolas la Guangdong-an dialekton, kaj post la reveno de tiu loko al la patrolando ili havas la saman problemon.

Æirkaý la 16-a jarcento pli kaj pli oftiøis la kontakto inter okcidentaj landoj kaj Æinio, sekve kelkaj vortoj el la æinaj dialektoj estis enkondukitaj en eýropajn lingvojn. El ili la tipa ekzemplo estas la vorto "te", kiu devenas de la Sud-Fujian-a dialekto. Teo estas origine produktita en Æinio kaj øi estas nomata "cha" en la æina lingvo laý la prononco de la vaste uzata norda dialekto. Sed la homoj el Eýropo, kiu antikve ne havis tiun planton kaj sekve ne havis nomon por øi, enkondukis la vorton "te" en sian lingvon, ekz., la franca vorto "the" kaj la angla "tea". Ili miskomprenis, ke ili enkondukis tiun vorton el la øenerale parolata æina lingvo, sed fakte øi estas nur vorto el la Sud-Fujian-a dialekto. En la rusan lingvon oni enkondukis la vorton "chai" anstataý "te", eble la rusoj prunteprenis tiun vorton jam en la antikva periodo el sia najbaro "Khitan", antikva etno kaj regno (916-1125), kiu situas en la nordorienta parto de Æinio. Mi supozas, ke probable ankaý en la aliaj naý slavaj lingvoj oni aplikas tiun rusan vorton "chai". Ankaý en la japana lingvo la vorto por teo estas "cha". Tio montras, ke la japanoj enkondukis tiun vorton el la øenerale parolata æina lingvo. Kiam nia majstro Zamenhof kreis sian artefaritan lingvon, li ne prenis la rusan vorton "chai", sed la okcidenteýropan vorton "te", sekve ni havas la vorton "teo" en Esperanto. Lastatempe, okaze de la reveno de Makao al la patrolando, mi informiøis, ke la portugala lingvo, malsame kiel aliaj okcidentaj lingvoj, enkondukis "cha" anstataý "te". Probable, la portugaloj lernis tiun vorton de makaanoj, æar la makaanoj øenerale parolas la Guangdong-an dialekton, kaj en tiu dialekto oni ne uzas "te", sed anstataýe "cha".

Antaý ol la populariøo de la komuna æina parola lingvo en la lando, iuj fremdlingvaj vortoj estis ofte enkondukitaj en la æinan laý la prononco de dialektoj, kaj el tio aperis tre interesaj lingvaj fenomenoj. Jen kelkaj ekzemploj: La markolo Malaka inter la Malaja Duoninsulo kaj la insulo Sumatro estas æinigita kiel "Malakka" laý la prononco de la Sud-Fujian-a dialekto fare de la elmigrintaj æinoj, kiuj devenis de la suda parto de Fujian-provinco. La tradukita nomo ja tre similas al la origina. Sed kiam tiu tradukita nomo estas skribita en æinaj ideogramoj, øi legiøas kiel "Maliujia", kiu multe diferencas de la origina. Æar la tradukita nomo "Maliujia" jam fariøis fiksita geografia nomo en la æina lingvo, oni jam ne povas øin øustigi. Sekve, la markolo Malaka fariøis markolo Maliujia en la æina lingvo. Se iu æino uzas la originan nomon Malaka en sia parolo aý sikriba¼o, aliaj ne komprenas kaj miras: "Kie estas Malaka?" Ili konsideras, ke la nomo estas misprononcata, æar eæ sur la mapo indikita per æinaj ideogramoj oni nur trovas la nomon "Maliujia" kaj ne "Malaka".

La angla vorto "sofa" (sofo) estis tradukita de þanhajano laý la prononco de la Wu-a dialekto kiel "shafa", æar en la Wu-a dialekto la æina ideogramo "sha" estas prononcata kiel "so", do oni povas diri, ke tiu vorto estis øuste tradukita. Sed en la komuna æina parola lingvo øi fariøas "shafa" kaj multe diferencas de la angla. Tamen "shafa" jam populariøis kaj fiksiøis en la æina lingvo.

En la Guangdong-a dialekto troviøas kelkaj vortoj enkondukitaj el la angla, ekz., "bashi" (aýtobuso) laý la angla "bus"; "dishi" (taksio) laý la angla "taxi"; "xu" laý la angla "shirt" (æemizo) k.c. Tiuj angladevenaj vortoj estas nun pli-malpli aplikataj en la komuna æina parola lingvo.

Aliflanke, iuj fremdlingvaj nomoj, korekte tradukitaj laý la komuna æina parola lingvo, fariøas tute diferencaj kaj nekompreneblaj, kiam oni prononcas ilin en la dialektoj. Ekz., la nomo "Marx" estas æinigita kiel "Makesi", sed en la buþoj de þanhajanoj øi fariøas "Moks", kaj la germana mono "mark" fariøas "mok", æar la ideogramo "ma" estas prononcata kiel "mo" en la Wu-a dialekto. La multe pli interesa ekzemplo estas: la nomo de la eminenta brita politikisto Churchill estas æinigita per tri æinaj ideogramoj "Qiu-ji-er". Øi estas sufiæe ekzakte tradukita laý la prononco de la komuna æina parola lingvo. Sed kiam tiuj tri ideogramoj legiøas en la Guangdong-a dialekto, "Qiu-ji-er" fariøas "Oý-ge-yi", do la forpasinta brita æefministro Churchill estis devigita posedi tiun strangan nomon en la Guangdong-a dialekto. Lia æefministra moþto eble multe interesiøus, se li estus informita pri tio.