EL ÆINAJ GAZETOJ

SONORIGADO KAJ TAMBURADO
EN LA JARCENTA ÞANØIØO

39 minutojn post la 23-a horo de la 31-a de decembro l999, oni frapis 108 fojojn la gigantan tamburon sur la antikva Tambura Turo en Pekino, kaj je nul minuto de nul horo de la unua de januaro 2000, oni sonigis 200 fojojn la gigantan sonorilegon sur la Sonorila Turo situanta tuj post la Tambura Turo. La tamburado kaj sonorigado daýris 41 minutojn kaj 10 sekundojn, interligante la du jarcentojn.

La du turoj sidas sur la norda-suda akso de Pekino. Ili estis konstruitaj en 1272 kaj poste dufoje rekonstruitaj pro brulego. La nuna Tambura Turo, rekonstruita en 1420, altas 46.7 metrojn. La duklina tegmento grize tegolita havas tri verdajn alerojn unu super alia. La tamburo en la turo altas 2.22 metrojn kaj øia ventra diametro estas 1.71 metroj. La Sonorila Turo estis rekonstruita en 1745, kaj la arkoforma turo konsistas el þtono kaj brikoj. Øi sidas 100 metrojn norde de la Tambura Turo kaj pli alta ol la lasta je 1.2 metroj. En la supra etaøo pendas 63-tuna sonorilego farita en Ming-dinastio (1368-1644). La sono de la sonorilo estas tre orelplaæa. En antikveco oni sonigadis øin matene kaj tamburadis vespere, anoncante la horojn. Æu altranguloj, æu ordinaraj urbanoj, æiuj konis la horojn laý la sono de la tamburo kaj sonorilego. Sed en 1924 oni æesigis la tamburadon kaj sonorigadon.

En la lastaj jaroj, kiam venis nova jaro, oni denove tamburadis kaj sonorigadis, kaj æi-foja sonigado estas la plej longa.

NOVAJ FRUKTOJ EN ARKEOLOGIO

En antikva urbo Xi'an, kie æinaj arkeologoj trovis la argilajn legiojn proksime de la Maýzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, oni konstruis novan muzeon de Yang-maýzoleo de Han-dinastio. La maýzoleo estis konstruita por Liu Qi (188-141 a.K. kaj 157-141 a.K. sur la trono), la kvara imperiestro de Han-dinastio, kaj lia edzino. En la pasintaj 10 jaroj arkeologoj amplekse prifosis kaj esploris la maýzoleon kaj konstatis, ke la maýzoleo longas 6 kilometrojn de la oriento al la okcidento kaj larøas 1-3 kilometrojn de la sudo al la nordo. La maýzolea regiono rigardas al la oriento kaj konsistas el tomboj de la imperiestro, lia edzino, kulta templo kaj fosoj de ofera¼oj. Kun la tombo de la imperiestro kiel centro, la maýzolea regiono estas simetria kun suda-norda akso. La strukturo de la maýzolea regiono karakteriziøis per evidenta ideologio de absoluta supereco de la imperiestra familio kaj nekonfuzebla distingiøo inter la rangoj.

La nove trovitaj 90 fosoj en diversaj grandecoj dislokiøas æirkaý la tomboj kadre de la kvar pordoj de la maýzolea regiono. En la fosoj oni trovis multajn argilajn kavalerianojn, infanterianojn kaj bestojn, armilojn, æiutagajn bezona¼ojn kaj lignajn æarojn. Estis la unua fojo, ke oni trovis centojn da argilaj kavalerianinoj.

La argilaj figuroj altas æirkaý 60 centimetrojn, iuj en vesto kaj aliaj nudaj aý senbrakaj. Antaýe oni ne trovis la similajn. La arkeologoj kredis, ke tiuj senbrakaj figuroj havis almunteblajn lignajn brakojn kaj estis vestitaj kaj farbitaj per la samaj koloroj de la hararo kaj haýto. Sed pro la longa restado sub la tero, putriøis la vestoj kaj la brakoj, kaj nun oni vidas ilin nudaj kaj senbrakaj. La koloroj estas freþaj.

La argilaj bestoj havas tre versimilan formon. Ekzemple, la argila porkino havas peze falantan ventron kun du vicoj da cicoj. La grasa korpo, la longa rostro kaj la malgrandaj okuloj havas tre harmonian proporcion. Krom tio oni trovis ankaý spritan hundon, obeeman þafon, fieran kokon, senøenan kokinon k.s.

GONGFU-TEO DE ÆINIO

Teo estas la plej populara trinka¼o en Æinio, kaj te-ceremonio furoras inter la popolo. Sed por komplete gustumi teon, oni bezonas longan tempon, tial oni nomas tian te-ceremonion "Gongfu-teo" (gongfu en æi tiu kazo signifas "temporaba").

La trinkilaro konsistas el 9 pecoj, inter kiuj troviøas 3 malgrandaj porcelanaj tasoj, fajenca tekruæo produktita en Yixing (urbo de fajenca¼oj en Jiangsu-provinco, Æinio), karboforneto kaj akvokruæo. Kial nur 3 tasoj? Æar oni þatas havi "du kompanojn en tetrinkado, tri kompanojn en drinkado kaj unu kompanon en ekskurso", nome por øuado de teo la plej taýga nombro de kuntrinkantoj estas tri. La kapacito de la tekruæo estas tre malgranda, æar la kruæo estas iom pli granda ol juglando. La apenaýa kvanto da teo estas tre taýga por precize koni la koloron, guston kaj odoron de la teo. Ju pli varma estas la akvo, des pli bona la gusto. Kiam la trinkantoj apenaý englutis la teon kaj ekkonis la guston, boliøis dua kruæo da akvo. Kvalito de lignokarbo, unu el la 9 pecoj de la trinkilaro, estas tre grava por la gusto de la teo. Oni kredas, ke la temperaturo de lignokarba fajro estas taýga por te-ceremonio. Kaj kompreneble kvalito de la tekruæo influas la guston, odoron kaj koloron de la infuzita teo.

Trinkado de Gongfu-teo havas tradician manieron. Kiam oni verþas bolantan akvon en tekruæon, oni devas alte teni la akvokruæon kaj verþi akvon cirkle laý la aperturo de la tekruæo, por ke æiuj tefolioj en la tekruæo povu samtempe ricevi la varmon de la bolanta akvo. Kiam oni verþas teon en tasojn, oni devas teni malalte la kruæon kaj fini la verþadon en mallonga tempo. Oni ne devas plenigi la tasojn unu post alia, sed devas verþi malmulte kaj plurfoje laývice en la tri tasetojn. Infuzante teon, oni neniel devas estigi þaýmon en la tasetoj. Oni ne devas eltrinki la tason, sed devas restigi iom da teo en la taso por esprimi øentilecon. Tian manieron de tetrinkado praktikas ankaý æinaj elmigrintoj en landoj de Sud-orienta Azio.

KVAR PLEJ MALJUNAJ UMEARBOJ DE ÆINIO

Æinio estas origina loko de umeo kaj la plej maljuna umearbo troviøas en la antikva templo Jiangxin en Huangmei-gubernio de Hubei-provinco. La umearbo estis plantita en Jin-dinastio (265-420). Øi havas malhele grizan þelon pro la granda aøo, sed øi floras en vintro kaj printempo.

La dua maljuna umearbo kun aøo de 1 300 jaroj kreskas en Guoqing-templo en Tiantai-gubernio de Zhejiang-provinco. Malgraý la granda aøo, øi havas densan junan branæaron kaj floras prospere. Antaý kelkaj jaroj øi donis milojn da fruktoj. Dum sia florado øi æiam altiras al si multe da vizitantoj en- kaj eksterlandaj.

La aliaj du kreskas en turisma urbo Hangzhou, æefurbo de Zhejiang-provinco. La unua estis plantita en Tang-dinastio (618-907). Øi havas ombrelforman kronon kaj øia densa floraro donas tre agrablan odoron kaj de malproksime oni povas flari la parfumon. La dua aøas pli ol 800 jarojn, kaj la floro havas 6 petalojn (floro de ordinara specio de umeo havas nur 5 petalojn). Tiu arbo floras prospere kaj æiujare donas 70 kilogramojn da fruktoj sukoplenaj. La vivipovo de umearbo estas admirinda.