JUNULARO

La mondo en la manoj de junuloj

de WANG XUAN

Wang Xuan, membro de la Æina Akademio de Sciencoj, profesoro de la Pekina Universitato, inventinto de kompost-sistemo por æinaj ideogramoj de la Kooperativo (Grupo) Fonder de la Pekina Universitato. Estas li, kiu ekutiligis komputilon en eldonado æinlingva. Per komputiloj, sennombraj æinlingvaj ¼urnaloj kaj gazetoj nun povas montri pli belajn kaj modernajn paøojn al la legantoj. Tion oni þuldas al Wang Xuan. Pri siaj atingoj li tamen havas tre prudentan komprenon. En la Pekina Universitato li faris jenan prelegon, humuran kaj korverþan, en kiu li montris esperon al junuloj. En Æinio tre populariøas la vortoj: "La mondo estas via kaj ankaý nia, sed finfine estos via. Vi junuloj, plenaj de vivfreþeco, estas en la tempo de florado, kvazaý la suno je la oka aý naýa horo en la mateno. La espero estas metita sur vin." La prelego de Wang Xuan havas la saman sencon.

Yu Tao

MI estas jam 61-jara. Antaý kvin jaroj mi ne plu laboris en la fronto de tekniko kaj en la pasinta jaro iom post iom forlasis la administran taskon. Bill Gates diris: "Estas neimageble, ke pli-ol-60-jarulo estu estro de Microsoft." Same, estas neimageble, ke 61-jara maljunulo gvidu la Kooperativon Fonder. Foje anoncisto de la Pekina Televida Stacio petis min priskribi min mem per unu frazo, kaj mi diris: "Mi estas arkaika sciencisto, kiu iam multe klopodis kaj akiris sukceson, kaj nun falis de sur la kulmino kaj ne plu povas sekvi la progreson de nova tekniko."

Iuj aferoj en la mondo estas tre æagrenaj kaj komikaj. 26-jara, mi staris en la teknika fronto kaj estis en mia unua kulmino de kreivo, sed oni ne alte taksis min. 38-jara, mi min okupis pri laser-elektronika kompostado por æinaj ideogramoj. Mi eltrovis novan teknikan vojon. Tiam oni nomis min teknika aýtoritatulo, æar en tiu kampo mi sciis pli multe. Sed bedaýrinde, oni ofte neglektas ordinarajn homojn. Oni kutime donas multon al famuloj, kvankam ili jam havas sufiæe multe, kaj donas nenion al la senfamaj. Nun oni þatas diri: "Sub la gvido de Wang Xuan..." ! fakte mi gvidis nenion, la laboron faris aliaj. Kiam mi laboris en la fronto, tiam oni ne atentis nek rekonis min. Kaj tiam la þajnaj "aýtoritatuloj" ofte "gvidis" min ! sed fakte ili konis la teknikon multe malpli ol mi. Mi ne havis la intereson klarigi al tiuj, kiuj ne komprenis min. Ili tute ne sciis kion mi faris.

Kiam mi estis 61-jara, la kulmino de mia kreivo jam pasis. Post mia 55-jariøo mi ne plu havis novan atingon, sed de 1992 mi ricevis tri titolojn de akademiano. Tio estas stranga. Kio estas akademiano? Se oni pensas, ke æiuj aktualaj akademianoj estas aýtoritatuloj kaj reprezentantoj de sia fako, tio estas miskompreno. Ekz. mi ne estas aýtoritatulo, æar mi estas for de la fronto jam de 5 jaroj. La komputila tekniko progresas tre rapide, pri tio junuloj havas sian avantaøon. En la rondo de komputila tekniko malmultas aýtoritatuloj pli-ol-60-jaraj! (Ridoj, longa aplaýdado)

Kiam mi fakte estis teknika aýtoritatulo, tiam tion oni ne rekonis. Kaj nun oni rigardas min kiel aýtoritatulon, sed mi jam ne plu laboras en la fronto. Lastatempe mi ofte rakontis pri miaj traviva¼oj en diversaj okazoj, tial oni diris: "Wang Xuan, mi vidis vin en televido!" Mi diris: "Se iu sciencisto ofte aperas en televido, tio signifas, ke lia scienca vivo preskaý finiøas." (Ridoj, longa aplaýdado)

Tiuj, kiuj laboras en la fronto, tute ne havas tempon por akcepti intervjuon. Antaý 1992 mi malofte akceptis televidajn intervjuojn. Kaj nun, nia kompanio Fonder bezonas, ke mi ofte aperu en amaskomunikiloj. Do, tio estas komprenebla. Se junuloj ofte aperas en televido por distrumpeti sin, ili estas senesperaj.

Estas eraro preni mian aýtoritatecon pasintan por la estanta, eæ por la estonta ! iuj eæ opinias, ke mi povas orienti la estontecon! (Ridoj)

Kion signifas akademianeco? Estas honora takso al tiu, kiu pene laboris, multe kontribuis al la socio kaj nun estas maljuna. (Ridoj, longa aplaýdado)

Escepto estas al junaj akademianoj. Pri la komputila tekniko, estas malfacile por maljunaj akademianoj superi la junajn. Tamen pri agrikulturo, arkeologio, medicino k.s. la spertoj de maljunaj fakuloj estas tre gravaj. Ekz. akademiano Yuan Longping aøas pli ol 70 jarojn, sed nun li havas multajn novajn atingojn en agrikulturo.

Iom post iom mi iøis famulo. Mia kontribuo malmultiøas, sed mia renomo grandiøas. Kio estas la diferenco inter famulo kaj ordinarulo? Iu artikolo diras: objekto uzita de famulo fariøas memorinda¼o, tiu de ordinarulo ! for¼eta¼o; kiam famulo æiamaniere sin pravigas, oni rigardas lian parolon elokventa, sed tiun de ordinarulo ! tro obstina; kiam famulo manpremas kun aliaj, oni rigardas lin facile alirebla, sed ordinarulon ! flatema; se famulo sin vestas malorde, oni prenas tion kiel stilon de artisto, sed por ordinarulo ! malorda; drinkas famulo ! heroe kaj brave, ordinarulo ! avide kaj aæe. Konsciante tion, mi nun klopodas teni la animstaton de ordinarulo.

Multaj iniciatintoj de entreprenoj kaj inventintoj estas malpli-ol-45-jaraj. El la tri iniciatintoj de Intel, unu estas 31-jara kaj la aliaj du malpli-ol-40-jaraj. 22-jara junulo lanæis la kompanion Apple. 19-jara, Bill Gates fondis Microsoft. La iniciatinto de "Yahoo!" tiam estis nur 29-jara. Ni devas koni la tendencon kaj subteni la junulojn.

Mi tutkore kaj tutforte helpas junulojn. En universitatoj, instruistoj de pordoktoriøaj studentoj mem estas studintoj kaj komprenas la penadon de junuloj. Tial mi proponas, ke se ili ne multe partoprenis esploran laboron de siaj studentoj, iliaj nomoj ne aperu en la esploraj raportoj de la junuloj. En iuj raportoj ofte legiøas: "Sub la gvido de Wang Xuan´" Pri tio mi konfesas, ke mi multe ekspluatas la junulojn, sed tio ne estas mia intenco. Bone konante tion, ili restas grandanimaj kaj pardonemaj al mi. (Ridoj) Ni devas doni al junuloj þancon kaj puþi ilin al la fronto. En Æinio oni adoras famulojn kaj tro atentas la rangon. Ni devas liberiøi de tiu kateno. Laý mi, subteni kaj helpi junulojn estas konforme al la historia tendenco.